„ Jen alia bela, kaj bele prezentita, antologieto; 72 poemoj de 31 svedaj aŭtoroj, krom du versigoj el la Biblio. Mi supozas, ke al la literaturamantoj mi ne bezonas memorigi la nomon de M. Carlsson; en la kolekto de Literatura Mondo, en la du volumoj de la Sveda Antologio, en la Evangelia Kantaro oni ofte retrovis ŝin kaj admiris ŝian talenton. Ŝi ĉi tie prezentas al ni larĝan panoramon de la sveda poezio, precipe de la nuntempa : kaj, en la postmilita malabundo de literatura interkomunikiĝado, tiaj klopodoj, redoni al ni iom el la belaĵoj de tiuj lingve apartigitaj trezoroj estas beninda entrepreno. La plej kleraj francaj kritikistoj nenion konas pri la hodiaŭa poezio de Danujo aŭ Svedlando (krom la specialistoj, kompreneble), kaj tradukistoj kiel Thorsen kaj M. Carlsson faras la netakseblan donacon, kia ne ekzistas en multaj naciaj lingvoj. La lerteco de M. Carlsson en tiuj ĉi tradukoj estas mirinda; ŝia lingvaĵo estas eble malpli riĉa ol tiu de Thorsen, sed ĝi estas flua kaj klara, kaj preskaŭ diafane redonas la animon de la originala poemo : temas eĉ iafoje pri vera rekreaĵo. Parton el siaj modeloj ŝi, el persona sento, elektis el la religiaj,; sed ŝi scias vibrigi ankaŭ aliajn, pli profanajn kordojn. Kaj ĉie oni admiras kvazaŭ la rebrilon de puraj, komprenemaj okuloj. Inter tiom da sukcesaj tradukoj, mi citos almenaŭ unu (el Nils Ferlin) taŭgan en ĉi tiu tempo de atombombo :
RIMARKINDE
Kiam Habel iame sur virga ter'
kun ĝemplena ekkri'
apud sia ofer'
mortfalis al ter'
parolis al Kain Di'
en koler'…
Sed Kain respondis : "Ĉu mi estas gardanto de mia frato?"
Estas rimarkinde, ke en la mondhistorio neniam troviĝis pli ĝenerale memorata repliko ol ĉi tiu. Tiu de Kain. ”
„ Antaŭ ni defilas 29 majstroj de la sveda poezio. Tiu poetino, konata al la antaŭmilitaj legantoj de Literatura Mondo per altnivelaj poemtradukoj prezentiĝas al ni kiel majstrino kiu suverene regas la tradukarton kaj la poezian sentadon. Modesto kaj humilo spiras el pura kaj granda arto de tiu ĉi la poezia tradukverko. Resume elstara kaj rekomendinda verko. ”