Interkonsento Sykes-Picot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sykes-Picot-akordo (sa’jks-piko..) – subskribita la 16-an de majo de 1916 - estis sekreta interkonsento inter la registaroj de Britio kaj Francio, kiu difinis la influajn sferojn en la Mezoriento post la unua mondmilito.

La akordo estis fine interkonsentita la novembron de 1915 de la franca diplomato Charles Georges-Picot kaj la angla Mark Sykes.

Al Britio estis aljuĝita la regpotenco super la ĉ. hodiaŭa Jordanio, Irako kaj areo ĉirkaŭ Ĥajfo. Francio ricevis regpovon super sudorienta Turkio, norda Irako, Sirio kaj Libano. Oni rajtis libere difini la landajn limojn ene de la influzono. La pli posta areo, nomata Palestino venis sub internacian administradon.

Al la konkordo aliĝis ankaŭ Italio kaj Rusio. Rusio volis ricevi Armenion kaj partojn de Kurdistano, Italio kelkajn egeajn insulojn (la Dodekanojn) kaj influareon ĉ. İzmir en sudokcidenta Anatolio. La itala reprezento en Anatolio same kiel la disdivido de la arabaj landoj estis sigelita per la Traktato de Sevres 1920.

La Rusa Revolucio de 1917 kondukis al tio, ke Rusio forĵetis siajn bezonojn je Osmana Imperio. Lenin publikigis tiutempe la Sykes-Picot-akordon kaj tiel estiĝis granda koleriĝo inter la Entento-potencoj kaj kreskanta malkonfido de la araboj.


Vidu ankaŭ :