São José (Sankta Katarino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de São José
Flago de São José

São José [sA ĵoze] estas grandurbo kaj municipo en suda Brazilo en subŝtato Sankta Katarino. Ĝi estas antaŭurbo situanta ĉirkaŭ kvin kilometrojn de Florianópolis, la subŝtata ĉefurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

São José en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aerpanoramo en São José
Aerpanoramo kun la golfo en São José

São José situas laŭ golfo de Atlantiko en suda parto de la lando. La najbaraj municipoj estas Antônio Carlos, Biguaçu, Florianópolis, Palhoça, Santo Amaro da Imperatriz, São Pedro de Alcântara. Curitiba troviĝas 254, Porto Alegre 365, San-Paŭlo (urbo) 500, Guarulhos 510, Campinas 550, Nova Iguaçu 754, Rio-de-Ĵanejro 757, Belo Horizonte 983, Goiânia 1221, Braziljo 1320, Salvador de Bahio 1940, Maceió 2415, Teresina 2583, Recife 2615, Natalo (Brazilo), 2815, São Luís 2832, Belém 2912, Manaus 2983 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1750 portugaloj alvenis kaj trovis tie indianojn. La portugaloj establis havenon. En 1755 ekzistis jam malgranda kapelo, en la sekva jaroj São José estis fondita. En 1797 logxis tie pli ol 2000 homoj (kun sklavoj. En 1833 São José iĝis komunumo, 1845 ĝi estis altrangigita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

São José havas kelkajn industriajn uzinojn pri telekomunikadaj ekipaĵoj, tekstilaĵoj, nutraĵoj. Menciindas la turisma kaj komerca sektoroj.

Vojo en São José
Iama ponto en São José

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El São José kuras ĉefvojo al Florianópolis (BR-101).

Klimato[redakti | redakti fonton]

En São José pluvas en la plena jaro pli ol 1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej multe en februaro. La averaĝa temperaturo jare estas 20 °C, ĝi varias laŭ monatoj 16-24 °C.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]