TEJO-Seminario
Aspekto
TEJO-seminario estas seminario de TEJO kiu traktas diversajn aktualajn temojn. Laborlingvoj ĝenerale estas Esperanto.
Fojfoje seminarioj okazas ankaŭ en kunlaboro kun neesperantista organizo. Tiam ili estis dulingvaj kun interpretado (precipe kutime kun la angla kiel aldona lingvo).
Datoj | Loko | Temo |
---|---|---|
1992-10-30/03 | Torino | Kio preter ekonomio - eblaj alternativaj dimensioj en homaj rilatoj |
1993-04-30/04 | Pula (Kroatio) | Mediteraneo, ĉu kolizio aŭ integriĝo? |
1994-05-01/08 | Strasburgo | Trans la limoj de Eŭropo - la eŭropa kontribuo en la hodiaŭa mondo |
1994-10-29/04 | Kutná Hora | La Eŭropo de la regionoj / Regiona kunlaboro en Europo -ĉu motoro por la eŭropa integriĝa proceso? |
1995-04-29/07 | Budapeŝto | La malplimultoj de Eŭropo |
1996-03-16/23 | Bothár Buí, Irlando | Paŝi malpeze sur la Tero |
1996-10-26/02 | Lublin, Pollando | Junularo sen limoj agado por internacia interkompreniĝo |
1997-04-27/04 | Budapeŝto | informado |
1997-10-04/11 | La Chaux-de-Fonds | Edukado al paco |
1998-04-25/02 | Vitoria-Gasteiz, Eŭskio | Homaj rajtoj sub premo |
1998-10-11/18 | Budapeŝto | Lingvaj rajtoj - Lingvopolitiko |
1999-04-25/02 | Torino | Lokaj Kulturoj en globala mondo |
1999-10-24/31 | Strasburgo | Internaciismo kaj naciismo - ĉu konfliktaj au kompletigaj ideoj? |
2000-09-01/08 | Varna | Balkana junulara agado por kulturo de paco |
2001-03-25/01 | Budapeŝto | La lingva ĉielarko - ponto al kulturaj trezoroj |
2002-03-10/17 | Litovio | Aktiva Civitaneco |
2002-04-28/05-05 | Ĉaĉak, Jugoslavujo | Esperanto@Interreto "Rete Lingvumi" |
2002-10-06/13 | Strasburgo | Homaj rajtoj sub ĉiutaga priesploro |
2004-02-29/03-07 | Bruselo | Junularaj neregistaraj organizoj: Iliaj rolo kaj ŝancoj en Eŭropo |
2004-10-03/10 | Strasburgo | Planado de projektoj |
2006-10-28/03 | Bruselo | Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo |
2010-07-11/17 | Matanzas | (kun ILEI) Per flugiloj de interkultura vento |
2011-05-24/30 | Varsovio | (kun SEL) Konstruante surbaze de la diverseco – kiamaniere utiligi inter-organizan kunlaboron? |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- TEJO-seminarioj en la retejo de TEJO