Taŭroktonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taŭroktonio de Mitrao, en British Museum de Londono.
Detalo montranta la hundon kaj la serpenton trinkantajn de la taŭro.
Detalo kiu montras skorpion atakanta la testikojn de la taŭro.
Romia basreliefo de taŭroktonio laŭ mitraa rito, verko de la 2-a aŭ 3- jarcento, ĉe Louvre: en la superaj anguloj aperas Helios (Suno) kun cervo kaj Luno
Statuo de taŭroktonio, anstataŭ la kutima fresko. ĉe Vatikanaj muzeoj. Oni rimarku ke Mitrao rigarde adresiĝas al la taŭro kaj ne al kontraŭa flanko, kiel kutime, konsiderinte ke la kapo estis rearanĝita.

Taŭroktonio estas la nomo de rita oferbuĉado de taŭro en mitraa greka-romia religio. Unu pri ĝia reprezentado, laŭ ordinara ikonografia skemo, estis freske kutime pentrita centre de ĉiu Mitrejo.

Taŭrobolio, male, estis rita oferbuĉo de taŭro kadre de la kulto al la Granda Patrino.

ikonografia skemo

Helpas komprenigi la naturon de la mitraa religio ikonografioj, precipe skulptaj, malkovritaj kaj konservitaj en muzeoj. Kutime vidiĝas jeno:

Laŭ la ikonografio de la taŭroktonio, Mitrao, pantalone kaj frigaĉape vestita, buĉas taŭron, genuiĝante per la maldekstra genuo sur dorso de la buĉita besto kaj turnante la kapon malantaŭen. Ĝia mantelo ondiĝas nudigante ĝian enan flankon. Serpento kaj hundo ŝajnas trinki la sangon ŝprucantan el la malfermita vundo (foje greneroj anstataŭas la sangogutojn) dum skorpio atakas la taŭrajn testikojn. Kutime aperas ankaŭ korvo kaj ofte ankaŭ pokalo kaj leono. Kaŭtes kaj Kaŭtopates, la ĉielaj ĝemeloj kiuj akompanas Mitraon, staras ĉe la flankoj kun la kruroj interkrucitaj portante torĉon. La torĉo de Caŭtes celumas alten ĉar Caŭtes reprezentas la printempan ekvinocion (aŭ, laŭ iuj, la aŭroron): tiu de Cautopates, kiu estas aŭtuna ekvonocio (aŭ sunsubiro) direktiĝas malalten. Supre de Mitrao, la simboloj de la Suno kaj Seleno estas desegnitaj meze de stelita ĉielo.

Interpretoj

Laŭ Untersteiner, tiu skemo, alte simbola, povus estinti pritraktita ĉe la skulptista skolo de Pergamo ĉirkaŭ du jarcentoj a.K., adaptante la ikonografion utiligitan por Aleksandro la Granda. Franz Cumont, al kiu inspiriĝas la plej granda parto de la studoj pri mitraismo de la 20-a jarcento, opinias ke la oferbuĉo de la taŭro povus origini el la irana religio. [1].

Hodiaŭ, male, oni opinias ke la sceno havas astrologian signifon [2].

Laŭ David Ulansey (1991), la taŭroktonio reprezentas la kontrolon de Mitrao sur la procesio de la ekvinocioj, fenomeno science studita de la greka astronomo Hiparko el Niceo ne multe antaŭ la naskiĝo de mitraismo, kiel rakontite de Klado Ptolomeo, sed kio scivolemigis la astronomojn jam multajn jarcentojn antaŭe, se ne jarmilojn.

En la fluo de la suna jaro la direktaj trairoj de tero-suno intersekcas la ĉielan volbon en malsama punkto ol tiu de la linio de la konstelacioj de la zodiako. La intersekca punkto, kiu korespondas al sama dato (ekzemple, al la printempa ekvonocio), ŝanĝas iomete jaron post jaro kaj tio diriĝas, ĝuste, precesio de la ekvinocioj. Necesas ĉirkaŭ du miloj da jaroj por ke la ekvinocio transiru de unu konstelacio al alia, al tiu kiu antaŭas en la zodiako. Antikvajn tempojn en la printempa ekvonocio la suno troviĝis en la konstelacio de la Taŭro, poste ĝi transiris al tiu de la Ŝafo por gastiĝi en tiu de la Fiŝoj, ĉirkaŭ en la epoko de Jesuo Kristo. Laŭ la astrologia lingvaĵo, unuopa el tiuj periodoj, de la dumiljara daŭro, estas dirata erao. Hodiaŭ, ekzemple, oni travivas en la erao de la Akvisto.

Koresponde al unuopa erao, ŝanĝas ankaŭ la konstelacioj kiuj eniras la ĉielan ekvatoron. La bestoj, asociitaj al Mitrao en la taŭroktonio, reprezentas ĝuste la konstelaciojn troviĝantajn en la zono de la ĉiela ekvatoro dum la erao de la Taŭro; la serpento estus konstelacio de Hidro, la hundo estus la konstelacio de la Granda HundoMalgranda Hundo kaj analoge okazas por la konstelacio de la Korvo, de la Skopio, tiu de Pokalo kaj fine tiu de la Leono. Ankaŭ la greneraro povus aludi al stelo, tiu de la astro [Spiko (astro)|Spiko. Mitrao mem povus esti asociita al Perseo (mita antaŭulo de Mitridato), kies konstelacio troviĝas ĝuste supre de tiu de la Taŭro.

Ĉiuj aspektoj signifaj de la mitraa ikonogradio povus havi astronomian signifon. [3].

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Franz Cumont, Textes et monuments figurés relatifs aŭ mystères de Mithra (1896-99).
  2. La tradicia interpreto pri mitraismo estis reviziita post la unua kongreso pri mitraismo de 1971 iniciate de diversaj studuloj. Vidu: The Origins of the Mithraic Mysteries: Cosmology and Salvation in the Ancient World in Isis 82.2 (June 1991), p. 359.
  3. Al tiuj signifoj aldoniĝis (aŭ el ili naskiĝis) religia kulto, kiu disvastiĝis en la tuta romia imperio. Kelkaj esploristoj en tiu religia fenomeno opiniis trovi similaĵojn kun kristanismo (ekzemple, la elaĉeta figuro de Mitrao similigata al Jesuo, la liturgia uzo de la sango, kiu iomete pensigas al la eŭkaristia ofero de kristanoj ktp). Se tiujn similaĵojn facile kritikistoj forvaporigis, restas vere ke la du religioj, kristanismo kaj mitraismo, certamomente egalkvante interesis la samajn popolajn erojn

    La taŭroktonio en novklasikismo

    La ikonografia stilo de la taŭroktonio, kiel en aliaj konataj helenistaj skulpturoj, estis reprenita dum Novklasikismo. Ĝi aperas, ekzemple, en La frenezo de Oreste de Raymond Barthélemy, kiu gajnis la Prix de Rome en 1860; gipsajn modelojn spertuloj trovas tie kaj tie ref>[1]

Bibliografio

  • Franz Cumont, Le religioni orientali nel paganesimo romano, Laterza, Bari, 1913; riediz. 1967; nuova ediz. Libreria romana (I libri del Graal), Roma, 1990.
  • Walter Burkert, Antichi culti misterici, Laterza, Roma-Bari, 1987; rist. 1991
  • Reinhold Merkelbach, Mitra, ECIG, Genova, 1988; II ediz. 1998.
  • Fritz Graf, I culti misterici in (a cura di) Salvatore Settis, I Greci: storia, cultura, arte, società, Einaudi, Torino, 1997 (vol. II, tomo 2); ripubblicata anche come AA.VV. Storia Einaudi dei Greci e dei Romani, Ediz. de "Il Sole 24 Ore", Milano, 2008 (vedi il vol. 5º)
  • Ruggero Iorio, Mitra. Il mito della forza invincibile, Marsilio, Venezia, 1998.
  • Pavia, C., Guida dei Mitrei di Roma Antica, 1999.
  • Neri, Ilaria, Mithra petrogenito. Origine iconografica e aspetti cultuali della nascita dalla pietra, in Ostraka IX, 1, (2000), pp. 227- 245.
  • Arcella, Stefano, I misteri del sole. Il culto di Mithra nell'Italia antica, Napoli 2002
  • Franz Cumont, Textes et monuments figurés relatifs aŭ mystères de Mithra, Vol.I 1896, Vol. II 1899; trad. inglese: “The Mysteria of Mithra”, New York: Dover, 1956.
  • John Hinnels (a cura di), Mithraic Studies. Proceedings of the First International Congress of Mithraic Studies, Manchester University Press, Manchester 1975.
  • Alexander von Prónay, Mitra: un antico culto misterico tra religione e astrologia (1991).
  • David Ulansey, I Misteri di Mithra, ed. Mediterraneo, Roma, 2001 (traduzione di un testo del 1991).
  • Ruggero Iorio, Mitra. Il mito della forza invincibile, ed. Marsilio, Venezia 1998.
  • Mario Untersteiner, La fisiologia del mito, Bocca, Milano 1946

Eksteraj ligiloj