Taboão da Serra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo en Taboão da Serra

Taboão da Serra estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo (urbo) kiel dormoĉambro.

Blazono de Taboão da Serra
Flago de Taboão da Serra

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

En la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Taboão da Serra situas en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 17, Guarulhos 28, Campinas 84, Curitiba 322, Nova Iguaçu 352, Rio-de-Ĵanejro 369, Belo Horizonte 503, Goiânia 814, Porto Alegre 840, Braziljo 878, Campo Grande 882, Salvador de Bahio 1466, Maceió 1944, Teresina 2103, Recife 2143, Natalo (Brazilo) 2336, São Luís 2360, Belém 2471, Manaus 2688 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Taboão da Serra ligiĝas al historio de San-Paŭlo. En la deksesa kaj deksepa jarcentoj tiu loko estis parto de la itinero por la pioniroj. Ili serĉis indianojn por sklavigi ilin. Kelkaj jezuitoj kreis protektatajn areojn por la indiĝenoj. En la regiono oni fondis plurajn indiĝenajn vilaĝojn, kiuj estis detruitaj en la malfrua 19-a jarcento fare de eŭropaj enmigrintoj, ĉar la teroj iĝis agrikulturaj bienoj. La oficiala urbofondiĝo okazis en 1959.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Taboão da Serra situas en humida subtropika zono kun influo de musonoj. La someroj estas pluvoplenaj kaj ne tro varmaj, la vintroj estas senpluvaj kaj ne tro malvarmaj. La jara averaĝtemperaturo estas 17.5 Cº. La plej malvarma monato estas julio averaĝe kun 13 °C. La plej varma monato estas la februaro averaĝe kun 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]