Tahitia zapornio
Aspekto
Tahitia zapornio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tahitia zapornio, desegno de Georg Forster
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zapornia nigra J. F. Miller, 1784 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tahitia zapornio (laŭ la latinlingva scienca nomo Zapornia nigra, kaj ankaŭ Zapornio de Miller aŭ Tahitia ralo) estis malgranda akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estis endemio de Tahitio. Ĝi estis malkovrita kaj pentrita de Georg Forster dum la dua navigado de Cook.[1] John Frederick Miller kopiis la pentraĵon de Forster kaj publikigis ĝin kun kelkaj ŝanĝoj en sia verko Icones animalium et plantarum en 1784. Miller stampis la duvortan nomon Rallus nigra.[1][2] Ĝi probable iĝis formortinta ĉirkaŭ 1800 pro enkondukitaj predantoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (1988) “Probable validity of Rallus nigra Miller, an extinct species from Tahiti”, Notornis 35 (4), p. 265–269.
- ↑ Miller, John Frederick. (1777) Icones animalium et plantarum. Various subjects of Natural History, wherein are delineated Birds, Animals and many curious Plants, &c. 1 (latine). La verko estis publikigita en 10 partoj kun po 6 platoj en ĉiu parto. Vidu: (1921) “J. F. Miller's Icones”, Ibis 3, p. 302–309.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fuller, Errol (2000): Extinct Birds (2a eld.). Oxford University Press, Oxford, New York. (ISBN 0-19-850837-9)
- Greenway, James (1967): Extinct and Vanishing Birds of the World, Dover Publications Inc. New York, (ISBN 0-486-21869-4)
- Flannery, Tim & Schouten, Peter (2001). A Gap in Nature: Discovering the World's Extinct Animals, Atlantic Monthly Press, New York. (ISBN 0-87113-797-6).
- David Day (1981). The Doomsday Book of Animals, Ebury Press, London, (ISBN 0-670-27987-0)
|