Takarkuna koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Takarkuna koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. dialeucos
Odontophorus dialeucos
(Wetmore], 1963)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Takarkuna koturno (Odontophorus dialeucos) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun kvar aliaj specioj nome la O. columbianus, O. atrifrons, O. leucolaemus kaj la O. strophium. Probable plej rilata al la Santandera koturno, O. strophium.

Tiu specio estas monotipa, tio estas sen subspecioj.

Ĝi troviĝas en tre limigita teritorio de plej orienta Panamo kaj apuda Ĉokoa en nordokcidenta Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Tiu specio estis malkovrata en 1963, kaj estis vidata nur el Cerros Mali kaj en Tacarcuna (de kie devenas la nomo) en Darién. Ties okupareo estas malpli da ĉirkaŭ 100 km². Ĝi estas iom komuna en taŭga habitato en Panamo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]