Santandera koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santandera koturno
Santandera koturno
Santandera koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. strophium
Odontophorus strophium
(Gould, 1844)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La rara Santandera koturnoBlankagorĝa koturno, Odontophorus strophium, estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi estas malgranda surgrundoloĝanta birdo. Tiu eta membro de la grupo de la Amerikaj koturnoj troviĝas en la plej grandaj restaĵoj de kverkarbaroj de orienta Oriental Montaro (Yariguies kaj Corredor Nordandino) de Kolombio.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas humidaj subtropikaj kaj moderklimataj arbaroj kiuj enhavas ĉefe kverkojn kaj laŭrojn. Tiu birdo estis vidata nur inter altitudoj de 1,750-2,050 m, sed oni supozas, ke tiu fajna koturneto povus havi altitudajn teritoriojn de 1,500-2,500 m. Ĝi probable dependas el unuarangaj praarbaroj por parto de sia vivociklo, kvankam ĝi estis vidata ankaŭ en degraditaj habitatoj kaj duarangaj arbaroj.

Ĝi estis iam klasita kiel Draste Endanĝerita fare de la IUCN.[1] Sed nova priserĉado montris, ke ĝi ne estas tiom rara kiom supozite. Sekve ĝi estis subenlistita al statuso de Endanĝerita en 2008.[2] Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj degradado, havas malpliiĝantan populacion (el 250 al 999) kaj kvankam ĝi iam estis observata ankaŭ en Kundinamarko, ĝi ĵuse estis observata nur en la departamento de Santander (Kolombio),[3] (de kie devenas la komuna nomo) kie oni studis ĝian vivmanieron.[4]

La okcidenta deklivaro de Andoj ĝis 2000 m estis el kolonia epoko ege degradita kaj konvertita al la agrikulturo, per instalado de paŝtejoj kaj iom pli malalte de plantejoj ĉu de kafo, de bananoj aŭ de sukerkano. Per akcelo de tiu proceso dum la 1960-aj jaroj, la teritorioj de la koturnoj ege malpliiĝis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas averaĝe 25 cm longa. La masklo havas malgrandan kreston kaj la malantaŭan orelareon malhelbrunajn al nigrecajn; la vizaĝo havas blankajn kaj nigrajn punktojn. Ĝi montras blankajn longan superokulan strion, ĉirkaŭokulan ringon kaj subbekon; la gorĝo kaj kolflankoj estas nigraj, kun interna blanka kolumo; tiu karaktero facile distingeblas la specion (ĉar estas la ununura specio de la genro kun ĝi) kaj estas tialo por la alternativa komuna nomo. La resto de la subaj partoj estas ruĝecbruna kun blankaj punktoj en brusto kaj la dorso estas kontraste tre malhelbruna kun nigraj punktoj kaj sablokoloraj strietoj. Ĉe la ino la gorĝo estas blanka kun strio de nigraj punktoj tra la centro.[5]

Ili manĝas fruktojn, semojn kaj artropodojn.[6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono ŝajne koincidas kun pintoj de la ĉiujara pluvsezono en marto–majo kaj septembro–novembro. La ino ovodemetas en surgrundaj nestoj, konstruataj ĝenerale kovrinte per vegetala materialo ian trueton.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)
  3. 3,0 3,1 Sarria, Marcela y Mauricio Alvarez 2002. "Odontophorus strophium"; Renjifo, L. M., A. M. Franco-Maya, J. D. Amaya-Espinel, G. H. Kattan y B. López-Lanús (eds.) Libro rojo de aves de Colombia: 158-161. Bogotá: Instituto de Investigación de Recursos Biológicos Alexander von Humboldt.
  4. Beltrán, Viviana; Zoraya Buitrago; Sergio Córdoba; & José Cely 2005. "Selección de hábitat de la perdiz santandereana Odontophorus strophium en la Reserva Biológica de Chachalú (Encino, Santander) Colombia". Universidad Distrital Francisco José de Caldas Asociación Bogotana de Ornitología ABO.
  5. Hilty, Steven L. and William L. Brown 1986. A guide to the birds of Colombia: 133. Princeton University Press.
  6. iucn

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]