Tamás Köves-Zulauf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tamás Köves-Zulauf
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1923 (1923-08-08) (97-jara)
en Kalaznó
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • religiosciencisto • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tamás Köves-Zulauf [tamAŝ koveŝ], germane Thomas Köves–Zulauf, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Köves-Zulauf Tamás estas hungara kaj germana klasika filologo, profesoro, instruisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2007).

Tamás Köves-Zulauf [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1923 en Kalaznó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Köves-Zulauf apartenis al la germana minoritato en Hungario. Lia patro estis pastro. Li frekventis altlernejon, luteranan lernejon, fine universitaton en Budapeŝto. En 1943 li ĉeestis la someran kurson en Heidelberg. Li diplomiĝis en 1945, poste li ekinstruis en kolegio Eötvös [otvoŝ]. En 1947 helpe de stipendio li plulernis al Zuriko. Hejmenveninta li parte instruis, parte laboris en redaktejo, parte li plulernis en Budapeŝto. Inter 1957-1959 li plulernis helpe de stipendio en Vieno kaj Bruselo. Baldaŭe li migris al Okcidenta Germanio. En Marburg li instruis komence en gimnazio, poste en la universitato. Li pensiuliĝis en 1988, tamen li instruis en hungaraj universitatoj en Budapeŝto, Debrecen kaj Szeged. Li okupiĝas precipe pri religio kaj mitologio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Reden und Schweigen (1972)
  • Römische Geburtsriten (1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]