Tamás Suchman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Suchman
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1954 (1954-07-02)
en Marcali
Morto 21-an de majo 2023 (2023-05-21) (68-jaraĝa)
Tombo Marcali
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Tamás Suchman [tamAŝ zuĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Suchman Tamás Gábor estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo.

Tamás Suchman (maldekstre)

Tamás Suchman [1] naskiĝis la 2-an de julio 1954 en Marcali kaj mortis la 21-an de majo 2023 en Marcali.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Suchman devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Universitato de Pécs, kie li akiris juran diplomon en 1980. Post 5 jaroj li akiris plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Inter 1975 kaj 1984 li laboris en municipo de Marcali, poste li estis juristo de kolĥozo, poste bankestro de loka banko ĝis 1990. En 1983 li aliĝis al la komunistoj. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 2010. En 1995 li estis senpostena ministro pri malŝtatiĝo, en la sekva jaro ministro pri industrio, komerco kaj fremdultrafiko en Kabineto Horn.

En 2011 li ricevis premion. Li edziĝis dufoje, el la unua geedziĝo li havas filon, el la dua geedziĝo li heredis same filon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]