Tarascon (Bouches-du-Rhône)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kastelo apud la rivero Rodano
Kastelo de Taraskono (Château du Roy René)
Kastelo de la Reĝo René
Dosiero:Tarasque par Jean Barnabé Amy.jpg
Tarasque de Jean Barnabé Amy
Preĝejo de Sankta Marta

Tarascon (Bouches-du-Rhône), esperante Taraskono, estas urbo en suda Francio. Nuntempe la urbo estas rigardata kiel pordo al la Alpilles, la kalka montaro de la suda Provence.

La urbo estis fondita en la jaro 48 de la romianoj. Sudoriente en la kvartalo Saint-Gabriel troviĝas la romia Ernaginum, kie estis la plej granda gaŭloromia vojkruĉiĝo: La Via Domitia antaŭ la transiro de la Rodano renkontis kun Via Aurelia, kiu gvidis orienten al Salon-de-Provence kaj suden al Arles.

Laŭdire la nomo de la urbo estis Nerluc, kiu signifas nigra loko. La nomo supozeble devenis de la densaj arbaroj ĉirkaŭ la loko.

Aliro

  • trajne: Tarascon (oficiala nomo de la stacidomo por SNCF: Tarascon sur Rhone) troviĝas sur du regionaj linioj: unu de Perpignan al Avignon centre. Alvenante per TGV estas trajnoj kaj busoj de stacidomo Avingnon TGV aŭ trajno de Nimes, alia de Toulouse al Marseille-St-Charles per Arles
  • buse: estas diversaj regionaj linioj
  • aŭtomobile: per la aŭtoŝoseoj A7: Avignon (23 km), eliro 23, A9: Remoulins (18 km), eliro 23, A9: Nîmes, eliroj 24 & 25 aŭ A54: Arles (17 km).
  • aviadile: La plej proksimaj flughavenoj estas Nîmes/Garons - 25 km, Avignon/Caumont - 25 km, Marseille - 80 km
  • Informoj en kvar lingvoj
Marta kun la Tarasque

La drako Tarasque kaj Marta

Oni diras, ke la nomo de la urbo rilatas al la drako, kiu vivis apud la bordo de la rivero Rhône. La drako ĝenis la ŝipveturadon kaj formanĝis veturantojn.

La savo venis de Marta, kiu laŭdire estas fratino kaj de Maria Magdalena kaj Lazaro. Ili fuĝis post la morto de Jesuo Kristo per eta boato kaj atingis la bordon de la Provence. Tie ĉiuj tri estas rigardataj kiel esence gravaj sanktaj personoj.

Marta sukcesis kvietigi la drankon per sankta akvo kaj ŝi montris la krucon al ĝi. Nun ŝi povis gvidi la drakon kiel hundo per rimeno al la enloĝantaro, kiu mortigis ĝin. Kelkaj diras per ŝtonoj, aliaj per lancoj.

Marta restis en la urbo kaj fondis monaĥejon por inoj. Ŝi mortis en la jaro 81 kaj la loko iĝis celo de pilgrimado. La loka preĵejo Collégiale Royale Sainte Marthe, kiu estas konstruita sur ŝia domo kaj kie laŭdire estas la tombo, estas unu el la plej belaj preĝejoj de Provence.

Tartarin de Tarascon

Kovrilpaĝo de Esperanta eldono de Tartarin de Taraskono; 1955

Tartarin de Tarascon aŭ esperante Tartarino de Taraskono estas famaj rolulo kaj respektive romano de la franca verkisto Alphonse Daudet. Tartarino estas vantema ĉasisto kiu veturas al Afriko por ĉasi leonon, kio ebligas lin travivi aventurojn. La rolulo kaj la romano (plus du sekvaĵoj) famigis ne nur la verkiston, sed ankaŭ la urbon, kie nuntempe estas domo dediĉita al la verkisto kaj oni celebras per festo la rolulon de Tartarino.

Vidindaĵoj

  • Kastelo château du roi René (Konstruita inter 1401 kaj 1449 sur ejo de antaŭe detruita fortikaĵo)
  • Preĝejo Collégiale Royale Sainte Marthe
  • La Maison de Tartarin (Muzeo pri la historio de Tartarin de Tarascon)
  • La Musee Soulaiado (Muzeo pri manufakturo de tukoj).

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ