Tartu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tartu
(Dorpat, Юрьев (Yurev))
urbo
  Blazono
Ŝtato Estonio Estonio
Regiono Tartumaa
Situo Tartu
 - koordinatoj 58° 23′ N 26° 43′ O / 58.383 °N, 26.717 °O / 58.383; 26.717 (mapo)
Areo 38,86 km² (3 886 ha)
Loĝantaro 95 074 (2012)
Denseco 2 446,58 loĝ./km²
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Situo enkadre de Estonio
Vikimedia Komunejo: Tartu
Retpaĝo: www.tartu.ee

Tartu (esperante Tartuo, germane Dorpat, antaŭe ankaŭ Dörpt; malnova rusa nomo Юpьeв / Jurjew (11a - 17a jc.), rusa nomo Дерпт / Derpt, 1893-1918 Юpьeв / Jurjew) estas la dua plej granda urbo en Estonio. Kontraŭe al Talino, kiu estas la politika kaj financa ĉefurbo de Estonio, Tartu estas ofte konsiderita la intelekta kaj kultura centro, speciale ĉar ĝi estas la hejmo de la plej malnova kaj plej fama universitato en Estonio. La urbo situas 186 km sudoriente de Talino kaj estas la centro de suda Estonio. La rivero Emajõgi, kiu konektas la du plej grandajn lagojn de Estonio, transiras Tartu. Estas Tartua Flughaveno en la urbo.

Tartu estas la stud- kaj verkloko de la estona poetino kaj verkistino Betti Alver.

Historio

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Loĝantaro

Laŭ Statistikaamet, la loĝantaro de Tartu konsistis en la sekvaj mem-informitaj etnaj grupoj en januaro 2010:[1]

Nacieco Kvanto Procentoj
Total 103,284 100%
Estonoj 83,185 80.5%
Rusoj 15,966 15.5%
Ukrainoj 1,205 1.2%
Finnoj 1,072 1.0%
Belorusoj 484 0.5%
Poloj 142 0.1%
Judoj 140 0.1%
Germanoj 125 0.1%
Latvoj 111 0.1%
Litovoj 90 0.1%
Tataroj 85 0.1%
Israeloj 56 0.1%
Aliaj 679 0.7%
Loĝantaro de Tartu (en miloj). Datumoj de "Statistikoj Estonio".[2]
Jaro Loĝantaro
1881 29,974
1897 42,308
1922 50,342
1934 58,876
1959 74,263
1970 90,459
1979 104,381
1989 113,320
1995 104,874
2000 101,241
2005 101,483
2006 101,740
2007 101,965
2010 103,284

Edukado kaj kulturo

La universitato de Tartuo en 2004

Tartuo famas i. a. pro sia universitato (Tartua Universitato), fondita en 1632. La universitato estas grava centro de interlingvistiko.

Esperanto en Tartuo

En la urbo ekde la komenco de la 20-a jarcento (1914) ekzistas Esperanto-grupo.

Esperantistoj kun rilato al Tartuo

Urbaj ĝemeliĝoj

Galerio

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Population by sex, ethnic nationality and county, 1-a januaro. Statistikaamet (2010-10-13). Alirita 2010-11-21.
  2. Population by sex, age group and county, 1-a de januaro. Statistikoj Estonio (2009-04-22). Alirita 2009-09-26.

Eksteraj ligiloj