The Clash
The Clash | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |||||
The Clash | |
---|---|
Joe Strummer, Mick Jones, kaj Paul Simonon koncerte kun The Clash en 1980. | |
Persona informo | |
Okupo | |
Verkoj | The Clash London Calling London Calling Should I Stay or Should I Go |
TTT | |
Retejo | http://www.theclash.com/ |
The Clash estis angla rok-muzika bando formita en Londono en 1976 kiu ludis gravan rolon en la komenco de la ondo de brita punko. Kromnomita kiel "The Only Band That Matters" (la nura bando kiu gravas), ili ankaŭ kontribuis al la movadoj postpunko kaj nova ondo kiuj aperis en la sekvo de punko kaj uzis elementojn de variaj ĝenroj kiel regeo, dub, funko, ska, kaj rokabilo. Por plej granda parto de sia registra kariero, the Clash konsistis el ĉefkantisto kaj ritma gitaristo Joe Strummer, ĉefa gitaristo kaj kantisto Mick Jones, basisto Paul Simonon, kaj drumisto Nicky "Topper" Headon.
Headon lasis la grupon en 1982 pro internaj malkonsentoj pri lia pliiĝanta drogomanio por heroino. Pluaj internaj malkonsentoj kondukis al la foriro de Jones la sekvan jaron. La grupo pluis kun novaj membroj, sed finfine ili disbandiĝis komence de 1986. The Clash atingis kritikan kaj komercan sukceson en Unuiĝinta Reĝlando per la publikigo de la samnome titolita debuta albumo, The Clash (1977) kaj per ilia dua albumo, Give 'Em Enough Rope (1978). Ilia eksperimenta tria albumo, London Calling, publikigita en UR en Decembro 1979, havigis al ili popularecon en Usono kiam ĝi estis publikigita tie la sekvan monaton. Post unu jardeko, Rolling Stone nomis ĝin la plej bonkvalita albumo de la 1980-aj jaroj. Post plua muzika eksperimentado en sia kvara albumo, nome Sandinista! (1980), la bando atingis novajn pintojn de sukceso per publikigo de Combat Rock (1982), kiu enhavis la usonan 10-pintan sukcesaĵon "Rock the Casbah", kio helpis la albumon atingi platenan atestilon tie. Fina albumo, Cut the Crap, estis publikigita en 1985 kun nova ludantaro, kaj post kelkaj semajnoj, la bando disiĝis.[1]
En Januaro 2003, tuj post la morto de Joe Strummer, la bando — inklude la dekomencan drumiston Terry Chimes — estis enmetita en la Rock and Roll Hall of Fame. En 2004, Rolling Stone rangigis the Clash en la 28a rango de sia listo de "100 Plej Granda Artistoj el ĉiuj tempoj".[2]
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- The Clash (1977)
- Give 'Em Enough Rope (1978)
- London Calling (1979)
- Sandinista! (1980)
- Combat Rock (1982)
- Cut the Crap (1985)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Clash star Strummer dies" (STM), Entertainment, BBC News World Edition, 27a de Decembro 2002. Kontrolita 20a de Novembro 2007.
- ↑ The Clash by The Edge. Rolling Stone Issue 946 (15a de Aprilo 2004). Arkivita el la originalo je 7a de Decembro 2010. Alirita 15a de Septembro 2017. Arkivigite je 2010-12-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-04. Alirita 2022-12-15.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de The Clash
- The Clash ĉe YouTube
- Legacy Recordings, Oficiala retejo
- Documentary of The Clash en YouTube de Google Play
- The Clash: London Calling exhibit