Thomas Bayes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Bayes
Persona informo
Thomas Bayes
Naskiĝo 30-an de novembro 1701 (1701-11-30)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Morto 17-an de aprilo 1761 (1761-04-17) (59-jaraĝa)
en Royal Tunbridge Wells,  Reĝlando de Granda Britio
Tombo Bunhill Fields Burial Ground vd
Religio Presbiterianismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Subskribo Thomas Bayes
Profesio
Okupo matematikisto • statistikisto • kleriko • filozofo vd
Laborkampo probabloteoriomatematiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas BAYES (/beɪz/ BAYZa Pri tiu ĉi sono audio ; ĉ. 1701 - la 7an de aprilo 1761) estis angla statistikisto, filozofo kaj presbiterkristana pastoro. Bayes estas plej konata kiel tiu kiu elpensis la teoremon nomitan laŭ li: Leĝo de Bayes. Sed Bayes ne publikigis tiun; Ĝi estis publikigita postmorte fare de Richard Price, kiu redaktis kaj eldonis la verkado de Bayes pri la temo [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kapelo Monto Sion, kie Bayes servis kiel ministro.

Thomas Bayes estis la filo de Joshua Bayes, presbiterkristana ministro. Li estis probable naskita en Hertfordshire en Sud-orienta Anglio. Lia familio estis nekonformisma familio de Sheffield. En 1719 li komencis studi logikon ĉe la Universitato de Edinburgo. Post kiam li finis siajn studojn en 1722 li revenis al Londono kaj ĝis 1734 li helpis sian patron en sia posteno kiel pastro en kapelo. En 1734 li translokiĝis al graflando Kent, kie li estis pastro ĉe Mount Zion Chapel ĝis 1752.

Bayes publikigis du verkojn: Divine Benevolence kiu traktis teologion kaj estis publikigita en 1731; Kaj en la kampo de matematiko, verkaĵo eldonita en 1736 anonime - la nomo de la eldonaĵo estas "An Introduction to the Doctrine of Fluxions, and a Defense of the Mathematicians Against the Objections of the Author of The Analyst". En tiu verkaĵo li defendas Isaac Newton en respondo al la kritiko de George Berkeley. En liaj lastaj jaroj li montris grandan intereson pri probablo.

En 1755 li malsaniĝis kaj en 1761 li mortis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. McGrayne, Sharon Bertsch. (2011). 'The Theory That Would Not Die' el Google Books

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]