Thomas Wimmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tombo sur Ostfriedhof Munkeno

Thomas Wimmer (naskita la 7-an de januaro 1887 en Siglfing ĉe Erding, mortinta la 18-an de januaro 1964 en München) estis germana politikisto el la partio SPD. Inter 1948 kaj 1960 li estis ĉef-urbestro de München.

En la bavara dialekto li estis familiare nomata Wimmer-Dammerl (Dammerl = Tomaso).

Wimmer estis filo de forĝisto kaj servistino kaj lernis la metion de lignaĵisto. Post metilerna migrado en Germanio, Svislando kaj Italio li laboris en meblo-fabriko en Munkeno. Li aktivis en sindikata laboro kaj en 1909 membriĝis en la socialdemokrata partio. Post la unua mondmilito li laboris en la labor-ofico de Munkeno; ekde 1919 li estis prezidanto de la munkena sekcio de la socialdemokrata partio. Inter 1924 kaj 1933 li estis honor-ofica ano de la urba konsilio.

Unu tagon post la nazia potencopreno en Germanio la nazioj arestis Wimmer. Post sia liberiĝo li perdis sian postenon kiel oficisto kaj laboris kiel konstruisto kaj lignaĵisto. Post la atenco de la 20-a de julio 1944 li devis pasigi ses semajnojn en la koncentrejo Dachau.

Post la dua mondmilito la usona administracio nomumis Karl Scharnagl ĉefurbestro de München. Scharnagl en aŭgusto 1945 nomumis Wimmer tria urbestro kaj en decembro dua urbestro. En 1946 Wimmer krome estis membro de la konstituci-dona asembleo (Verfassunggebende Landesversammlung) de Bavario. Inter 1946 kaj 1950 li estis deputito en la bavaria parlamento.

En la urbaj elektoj de la 30-a de majo 1948 SPD atingis la plimulton, kaj je la 1-a de julio 1948 Wimmer iĝis ĉefurbestro. Li restis en tiu ofico ĝis 1960. Li energie organizis paŝojn kontraŭ la post-milita manko de hejtaĵo kaj por la rekonstruo de detruitaj domoj, kreante la dialektan sloganon "rama dama" (proksimume: ni purigu [forigu la rompaĵojn]).

Okaze de la dua postmilita Oktobra Festo en 1950 li kreis la tradicion, ke la ĉefurbestro malŝtopu la unuan bier-barelon kaj verŝu la unuan kruĉon por la bavara ĉefministro.

En 1952 Wimmer estis reelektita, en 1956 li ricevis, post enkonduko de la senpera elekto de la ĉefurbestro, 58,3 % de la voĉoj. En 1960 li ne kandidatis; sukcedis lin lia sampartiano Hans Jochen Vogel. La 18-an de januaro 1964 Wimmer mortis pro kormalsano. Dekmiloj da munkenanoj funebre preterpasis ĉe lia katafalko en la honora salono de la urbodomo.

Wimmer estas honora civitano de München kaj portanto de pluraj ordenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]