Tibeta emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibeta emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. koslowi
Emberiza koslowi
(Bianchi, 1904)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tibeta emberizo (Emberiza koslowi) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre bela emberizo kun tre klare markata nigrablanka kapobildo, tre helbruna aŭ ruĝecbruna dorso, grizeca suba dorso kaj pugo, nigrecbrunaj flugiloj kaj nigreca mezlonga vosto. En kapo estas tre helbruna brido al okulo kaj mentono, pure nigraj krono, vango (al orelareo kaj kolflankoj) kaj supra brusto kiel inversa triangulo, kaj tre pure blankaj superokula strizono el beko al nuko kaj gorĝareo.

Teritorio kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Tibeta emberizo estas limigitaj al orientaj partoj de la Tibeta Altebenaĵo, en orienta Tibeto kaj suda Ĉinghajo, Ĉinio, kie kelkaj grandaj valoj enfluas en la Altebenaĵo, inklude tiujn de la Rivero Tongtjano (supraj partoj de Ĉang Jiang aŭ Jangzio), Lankang Jiang (supra Mekong) kaj Nu Jiang (supra Salŭin). Ĝi estas konata nur pro kelkaj disaj vidaĵoj en tiu neatingebla kaj malmulte konata areo, sed ĝi ŝajnas tre malabunda kaj limigita.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en sterilaj areoj, de juniperoj kaj rododendroj en valdeklivoj super la arbolinio je ĉ.3,600-4,600 m. Ili malkutime inter emberizedoj konstruas kupolan neston kaj ŝajne reproduktiĝas malfrue enjare, ĉar eloviĝo okazas meze de julio.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ŝajne ne estas tujaj minacoj pro habitatoperdo. Oni postulas kontrolon de la specioj en kaj ĉirkaŭ la limigita konata teritorio. Oni postulas kontrolon de la habitatajn necesojn kaj de la eventualaj minacoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]