Timothy B. Spahr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timothy Bruce Spahr
Persona informo
NomoTimothy Bruce Spahr
Dato de naskiĝo1970
Aĝo54
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Timothy Bruce Spahr (naskiĝis en 1970) estas usona astronomo

Li laboras en la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics en Kembriĝo (Masaĉuseco), kiel direktoro de la Minor Planet Center (Centro pri plej malgrandaj planedoj).

Li malkovris 54 asteroidojn[1] kaj tri kometojn inter kiuj du periodaj kometoj : 171P/Spahr[2]kaj P/1998 U4 (Spahr)[3]

Li estas kun-malkovrinto de unu satelito de Jupitero : Kaliro; kaj de unu satelito de Saturno : Albiorikso.

La asteroido 2975 Spahr[4] ricevis lian nomon.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]