Tlatoani
Tlatoani (el naŭatla tlahtoāni [t͡ɬaʔtoˈaːni] "kiu parolas, oratoro"; pl. tlatoke, tlahtoqueh) estis la termino uzata de variaj popoloj de naŭatla lingvo en Mezameriko por aludi al la regantoj de la āltepētl aŭ urboj, kiuj estis la elektitoj de la pīpiltin (“nobeloj”) kiel regantoj de inter unu familio aŭ dinastio reganta en la diversaj setlejoj. La regantaj tlatoani de variaj āltepētl (kiel ĉe la meksikoj) estis nomitaj huēy tlahtoāni 'granda oratoro'). La termino estis tradukita al modernaj aŭ eŭropaj lingvoj iom malĝuste kiel reĝo aŭ eĉ imperiestro, kio certe estas malpreciza ĉar ne formis la popoloj de Mezameriko reĝoregnojn aŭ imperiojn, kaj la indiĝena termino ne estis uzataj nur de la meksikoj sed ĝi estis komuna termino ankaŭ inter la aliaj popoloj de naŭatloj.