Aztekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meksikoj)

Aztekoj
civilizacio • historia etno • kulturo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Aztekaj militistoj, kodekso Mendoza, 1541.
Sunŝtono. Temas pri svaga reprezento de la dio Tonatiuh, foje ligita al la Kvina Suno. La nomo de kalendaro estis aldonita pro la reprezento de glifoj de la dioj kiuj ĉirkaŭas la vizaĝon de Tonatiuh.

Aztekoj estas la tradicia nomo per kiu estas nomata popolo, kiu loĝis en la nuna Meksiko kaj parto de najbaraj landoj kaj kiu formis tre potencan civilizacion kaj imperion florintan antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Oni ankaŭ uzas la vorton meksikojmeŝikoj (el kiu originis "Meksiko"). "Aztek" signifas "tiu kiu devenas el Aztlan", kiu mem signifas "proksima al la gruoj" (azteke: gruoj aŭ ardeoj + tlan: proksime), kaj estas la regiono norde de Meksiko kaj sude de la nuna Usono).

Ilia lingvo estis la naŭatla, ankaŭ nomata foje azteka lingvo. Oni kelkfoje uzas la nomon de aztekoj por la meksikaj indiĝenoj parolantaj tiun lingvon. Kvankam la termino Aztekoj estas ofte limigita al la Meksikoj de Tenoĉtitlano, ĝi estas ankaŭ uzata pli larĝe por aludi al Naŭatloj de centra Meksiko en la antaŭhispana epoko,[1] same kiel dum la hispana kolonia epoko (1521–1821).[2] La difinoj de Aztekoj dumlonge estis temo de fakula disputado, ĉefe ekde la germana sciencisto Alexander von Humboldt establis ties komunan uzadon komence de la 19-a jarcento.[3][4]

La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la hispanaj konkistadoroj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj en la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol tiu majaa pri scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Etendiĝo de la azteka periodo ĉirkaŭ 1521

La meksikoj estis la lasta popolo mezamerika, kiu formis riĉan kaj kompleksan tradicion en religio, politiko, kosmologio, astronomio, filozofio kaj arto lernita kaj disvolvigita de la popoloj de Mezameriko dum multaj jarcentoj.[5] Kun la majaoj ili estas la plej studita objekto de la mezamerika historio, ĉar konserviĝis multaj dokumentaj kaj arkeologiaj fontoj, same kiel multnombraj atestiloj faritaj ĉefe de postvivintoj de la Konkero de Meksiko. La granda kvanto da studoj pri la meksikoj fare de tutmondaj esploristoj malfaciligas sintezon aŭ ĝeneralan rigardon al la temo pro la specialigo de la studoj kaj pro la multnombraj polemikoj. Tiuj lastaj surbaze de la lingvistiko, la antropologio kaj la arkeologio, refutis plurajn konceptojn kaj terminojn uzitajn dum multaj jaroj, pro iliaj eraraj interpretoj de religiaj institucioj kaj eŭropcentrismo ĝenerale .

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La periodo meksika aŭ azteka estis nur unu ĉenero en longa vico de aliaj kulturoj kaj arkeologiaj periodoj, inter kiuj elstaras la jenaj:

Monumento 1, Olmeka kolosa kapo je La Venta. Olmekoj estis la plej antikva fazo de la antaŭazteka kulturo.
  • Olmekoj (2 500 a.K. — 200 p.K.): konstruantoj de piramidoj, la ĉefoj estis la reĝoj-pastroj;
  • Teotihuakano (400 a.K. — 800 p.K.): templo de la luno kaj piramido de la suno; la ĉefa dio estis Kecalkoatlo;
  • Toltekoj (900 — 1168): kun ĉefurbo en Tollan-Xicocotitlan.

Filogenetike, estas klare ke la nahua-oj parolis lingvojn rilatajn al la jut-aztekaj popoloj de la norda parto de la nuna Meksiko kaj sudo de Usono. Ekzistas pluraj pruvoj, ke ili migris fine de la 1-a jarmilo p.K. suden ĝis atingi la centron de la nuna Meksiko. La meksikoj mem priskribis tiun migradon en legendoj, kiuj povas enhavi iujn historiajn elementojn, kiuj klarigas la fazojn de ties migrado suden. La meksika mitologio, kvankam tre diversa, sed plifortigita sub la virtuala regado de Tlakaelel, situigis la mitan originon en Ĉikomoztok (en la naŭatla chicome-oztotli-coloko de la sek kavernoj), asocia al Aztlan — de kie devenas la azteka devennomo —, kvankam la preciza punkto kie ĝi troviĝas restas disputebla, ĉar temas pri mita loko. La lingvo de la meksikoj estis la klasika naŭatla, kiu aktuale estas la indiĝena lingvo kun la plej granda lingva komunumo en Meksiko. La etna nomo azteka estis popularigita de esploristoj multe postaj al tiu tempo. Tamen, menciindas ke la meksikoj ne nomis sin tiele, do temas pri rezulto de malĝusta posta nomado; kaj ke la postaj kronikoj ĉiam nomis ilin «mexicanos» aŭ «tiuj de México» (meksikanoj).

La kapto de la reĝo Moktezumo fare de Cortés. Moderna reprezento.

Je la alveno de la hispanoj, la meksikoj havis maltrankvilajn rilatojn kun la submetitaj altepetl, al kiuj ili trudis pezajn impostojn.[6] Tiu situacio estis profitita de la novalvenintoj en 1519, do ili rapide establis aliancojn kun la zempoalanoj kaj la tlakskalanoj. Post la falo de Meksiko-Tenoĉtitlano, la reganta meksika elito estis submetita kaj laŭgrade integrita al la kolonia socio, kiu donis al multaj el ili postenojn kaj privilegiojn. La cetero de la azteka socio suferis serion de ruinigoj — ĉefe demografiajn — en ĉiuj ties strukturoj. Ĝi tamen rezistis kaj klopodis daŭrigi siajn tradiciojn kaj vivmanierojn, foje sukcese. Tamen la majoritato de la loĝantaro post kelkaj jardekoj eniris en dekadencan demografian procezon — malkreskon, kaŭzitan de la novaj malsanoj, alportitaj el Eŭropo, kaj pro la senkompata espluatado fare de hispanoj.

Terminoj[redakti | redakti fonton]

Jaro "2a Kalli" (1325), Fondaĵo Meksiko-Tenoĉtitlano. Kodekso Mendoza.

En la historiografio de Mezameriko, aperas la terminoj nahuas (nahuoj, nahuaoj, navatloj aŭ plej ĝuste naŭatloj), mexicas (meksikoj) kaj aztecas (aztekoj) kiel svage samvalidaj. Tamen, ili ne devas esti uzataj kiel sinonimoj. Tiuj tri terminoj aperas ĉefe kiam oni parolas pri la loĝantoj kiuj setlis en la Valo de Anahŭak, ĉefe sur la insuleto de Tenoĉtitlano dum la 16a jarcento[7].

  • La termino nahua referencas al ĉiuj kiuj parolis aŭ aktuale parolas la naŭatlan lingvon. Dum la hispana invado, la loĝantoj de la Granda Tenoĉtitlano estis ĉefe naŭatloj; tamen, ili ne estis la solaj en Mezameriko. Kaj ekzistis naŭatlaj enklavoj en la centro de la nuna Meksiko kaj eĉ sude, apud la nunaj Salvadoro (senjorlando Kuzkatlano) kaj Nikaragvo (Nikaraoj).
  • La naŭatloj kiuj loĝis en la zonoj de Tenoĉtitlano kaj de Tlatelolko en la nuna Meksikurbo estis konataj kiel mexicas (meksikoj aŭ meĥikoj) ĉar ili nomis sin mem mexihcah. La hispanaj kronikoj de la 16a jarcento modifis la vorton kaj nomis ilin "mexicanos" (meĥikanoj). Kaj tiele ili aperas en la kolonia historio. Tamen, la naŭatloj de Tekskoko kaj de Tlakopan kiuj batalis kiel aliancanoj de la meksikoj kaj kiuj foje estis konsiderataj parto de la aztekoj, ĉar havis la saman devenon, nomis sin mem akolhuoj kaj tepanekoj, respektive.
  • Finfine, ekde la 19a jarcento, plejparto de la historiistoj ekster Meksiko uzis la nomon azteca (azteko) por referenci al la meksikoj (kaj ofte ankaŭ al ties aliancanoj de la Triopa Alianco. La nomo azteka referencas al la mito rakontita de la koloniaj kronikoj, laŭ kiu la meksikoj, la akolhuoj kaj la tepanekoj estis elirintaj el loko nomita Aztlán.
Bilda reprezento de la Triopa Alianco en la Kodekso Osuna (1565?). En la centro Meksiko kaj dekstre Takubo.

En 1427 la aztekoj elektis novan reĝon, Izkoatl, kiu estis filo de la unua meksika reĝo Akamapiĉtli, kaj de sklavino. Tio estas la sola okazo kiam surtroniĝis homo, kiu ne havis patrinon tolteka; la elekto okzis certe pro la personaj kvalitoj de la kandidato, kies milita kapablo kaj politika lerto, dum 13 jaroj de lia regado, transformis la destinon de lia popolo.

Pro la kverelo inter la filoj de Tezozomok, la diversaj "registaroj en ekzilo", okazigitaj de la konkeroj de tiu, komprenis ke estas la taŭga momento reveni al siaj landoj kaj tiele liberigi sin el la povo de Azkapotzalko. Tiam formiĝis alianco, ĉefe nomita Triopa Alianco, inter la meksikaj kaj aliaj grupoj. El tiuj, laŭnombre la plej grava estis tiu reprezentinta la antikvan ĉiĉimekan dinastion, kiu estis reganta en Tezkoko ĝis la malvenko de Ixtlilxóchitl. La aliancanoj sukcesis atingi la neŭtralecon de kelkaj tepanekaj urboj kaj, post malfacila milito, Azkapotzalko estis konkerita en 1428. Tio ne estis la fino de la militoj, ĉar Makstla fuĝis al Kojoakano kaj al pli malproksimaj lokoj, ĝis finfine li estis venkita definitive en 1433. Tiam, Nezahualcóyotl povis reveni al Tezkoko kaj komenciĝis lia longa regado kiu finiĝis nur pro lia morto en 1472.

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Koatlikue, la patrino de la meksikaj dioj. (Nacia Muzeo de Antropologio, Meksikurbo).

La deveno de la aztekoj estas inter la grupoj parolantaj de naŭatla lingvo de la nordo de la aktuala Meksiko kaj prauloj de la postaj setlintoj, kiuj venis en la ĉiĉimeka epoko. Tradicie oni pensis, ke estis ia rasdivido inter Aridameriko — kun grupoj ĉefe de ĉasistoj-rikoltistoj — kaj Mezameriko, kun popoloj malnomadaj kaj agrikulturistoj. Tamen postaj studoj montris ke etna diverseco ebligis ke multaj grupoj de la ĉiĉimeka deveno diferencis unu de alia rilate vivmaneron kaj okupojn, kiuj dependis ĉefe de kondiĉoj de enloĝata teritorio. Ili havis pli proksimajn kontaktojn kun mezamerikaj grupoj, do adoptis vivmanierojn kaj kutimojn, kiujn tiuj jam havis iel en la nordo de la aktuala Meksiko.

La meksikoj estis konsiderataj la lasta granda ĉiĉimeka migrado al la Centra Altebenaĵo, kio ŝajne okazis inter la 12a kaj 13a jarcentoj. La oficiala meksika mito markas mitan originon en Aztlán, deveninsulo de kie ili eliris pro dia indiko. La historia pruvaro montris — escepte pri la hipotezoj de Wigberto Jiménez Moreno kaj Paul Kirchhoff, kiuj situigas la devenlandon en la insulo Mexcaltitlán (Nayarit) aŭ en la sudo de Guanajuato, respektive — ke la ideo de Aztlán respondas, kiel multaj aliaj simboloj kaj duoblesignifaj esprimoj de la meksikoj, al mitaj kaj arketipaj konceptoj de la insuleto de Meksiko-Tenoĉtitlano, en kiu la mito certe forĝiĝis jam dum la disfloro de tiu urbego. Krome la fontaj dokumentoj mencias asimiligon de la mezamerika mito ekde la unuaj epokoj de la migrado. Laŭ la mita meksika rigardo, la eliro de la insulo okazis en kvar aŭ sep grupoj kalpulli, el kiu la plej forta estis la huitznahuaque. Ilia protekta dio estis Huicilopoĉtli, la procesion akompanis la teomamakoj aŭ sacerdotoj, kiuj portis la diversajn tlakimilolli (sanktaĵoj), kiuj enhavis relikvojn de la praularo aŭ diversajn objektojn tre respektataj de la grupoj.

La Kodekso Boturini montras la oficialan itineron de la aztekoj, kiu inkludis lokojn de la nuntempaj subŝtatoj Hidalgo kaj Meksiko. Ekzistas pli ol 30 fontoj kiuj ŝajne indikas partikularajn itinerarojn; tiuj pere de analizoj redukteblas al tri ĉefaj vojoj, pro kio necesas atenti krom la Boturini ankaŭ du aliajn grandajn tradiciojn. Unu el ili derivas el la Kodekso Meksikano kaj la alia el la Kodekso Telleriano-Remensis.

La oficiala mita tradicio spegulas la manieron, en kiu la antikvaj meksikoj kreis kaj verkis sian historion, al kiu ili klopodis aldoni elementojn religiajn kaj politikajn, malantaŭ kiuj sin kaŝas historiaj faktoj.

Fondo-mito[redakti | redakti fonton]

La aztekaj fondomitoj priskribas kvar grandajn epokojn, kiuj antaŭis la ekzistantan mondon kaj finiĝis per katastrofoj. La kvina epoko komenciĝis per sinofero de heroo, kiu ŝanĝiĝis al Suno.

La nuntempa blazono de Meksiko reiras al la fondiĝmito de Tenoĉtitlano. Ĝi montras aglon tenantan serpenton en siaj ungegoj kaj sidantan sur kakto.

Laŭlegende la aztekoj migris en la 14-a jarcento gvidataj de la dio Huicilopoĉtli de loko en la nordo nomata Aztlan al la lago Tekskoko en la centra Meksiko. Alveninte ĉe insulo en la lago, ili observis aglon sidantan sur kakto (Opuntia ficus indica) kaj manĝantan serpenton. Laŭ profetaĵo tiu signo montru al ili la ejon por setli. La aztekoj konstruis sian urbon Tenoĉtitlano en tiu loko, en kiu troviĝas nuntempe Meksikurbo. La aglo sur la kakto kun serpento el la legendo estas bildigita sur la flago de Meksiko.

Laŭ la oficiala historia interpreto la eksetlado okazis en 1325; certe inter 1320 kaj 1350 okazis setlado en la regiono de Tenoĉtitlano[8].

Alveno al la Baseno de Meksiko[redakti | redakti fonton]

La unua paĝo de la Kodekso Boturini.

Alveninte al la Baseno de Meksiko la meksikoj trafis politikan panoramon komplikan kaj fiksitan, same kiel submetadon fare de la tepanekoj de Azkapocalko super preskaŭ ĉiu altepetl. Laŭ la diversaj fontoj ties alveno kaj posta setliĝo en la regiono de Ksaltokan-Companko okazis plej probable inter 1226 kaj 1227. Tio ŝajne estis la historia momento plej firma, post kiu okazis disvastiĝo al la okcidenta bordo de la Lago Tekskoko, ĝis setliĝo en Ĉapultepek proksimume en 1280. Post esti elpelitaj el Ĉapultepek (1299) de la altépetl de Azkapocalko, Ksaltokan, Kulhuakan kaj Ŝoĉimilko, ili setlis en Tizaapan, teritorio apartenanta al Kulhuakan, kiun ili poste abandonos pro la malfacilaj vivkondiĉoj kaj kontraŭstaro de la kulhuaj, por iri al la regiono de Tekskoko antaŭ elekti insuleton, kie jam ekzistis antaŭaj setlejoj, laŭ arkeologia pruvaro.

Laŭ la oficiale akceptita historio, sur insuleto oriente de la lago Tekskoko, la aztekoj fondis Meksiko-Tenoĉtitlanon en la jaro 2a Calli aŭ 1325, kaj per tio ili plenumis, laŭ la oficiala mito, la profetaĵon de aglo manĝanta serpenton sur nopalo. Nune oni scias ke la aztekoj setlis antaŭe en diversaj lokoj, eĉ fondis kelkajn urbojn (por ekzemplo Huiksaĉtitlano). La informo enkodeksigita en la dokumentoj montras ke ili jam loĝis en la insuleto ekde 1274. La fina setlado inkludis la akcepton de Azcapotzalco kiel supera altepetl, kun regula impostpago kaj ĝenerala obeemo al lia povo. La insuleto estis loĝata ankaŭ de kareksejoj. Ĝian valoron altigis riĉa akvobesta diverseco, kiu ebligis vivtenadon, kaj milita strategia situo, kvankam dum la unuaj jaroj de setlado vivkondiĉoj tie estis pli malfacilaj.[9]

Grandiĝo kaj imperio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Azteka imperio.

Pentraĵo de la Valo de Meksiko de la 19a jarcento.

En 1325 la aztekoj fondis Tenoĉtitlanon, kiu estas ilia ĉefurbo (la nuna Meksikurbo). Ĝi staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, floroj kaj militistoj. La nomo "Meksikurbo" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro Humbolto nomis ĝin "La urbo de la palacoj".

Kiam la aztekoj venis al la Valo de Meksiko, ili estis gento tre malforta. Laŭ neceso ili devis loĝi en la marĉoj de la Lago de Meksikurbo. Laŭ legendo, la dio, kiu gvidis ilin al la Valo, ordonis al ili loĝi en la loko, kie ili vidus aglon sidantan sur kakto kun serpento en la beko. La aztekoj vidis tian aglon kaj tie fondis Tenoĉtitlanon.

Pro la manko de tero, la aztekoj disvolvigis novan metodon de kultivado: la ĉinampo, kiu estis flosaĵo farita el kanoj kaj enhavanta kultivitan teron.

Sunŝtono, ofte erare nomita la Azteka Kalendara Ŝtono.

La kvartaloj de la urbo estis dividitaj laŭ metioj kaj klanoj. Ĉiu kvartalo havis siajn templon kaj lernejon. En la lernejo, la knaboj lernis la arton de milito, la antikvajn kantojn de la dioj kaj la metion de la kvartalo. Knabinoj ne iris al lernejo, sed estis instruataj de siaj patrinoj.

En la mezo de la urbo estis granda, blanka piramido. Sur ĝia supro troviĝis du temploj, unu dediĉita al Huicilopoĉtli, la kolibra dio de la suno, kaj ali al Tlaloc, dio de la pluvo. En la temploj, la sacerdotoj oferis la batantajn korojn de homoj, jen de aztekoj, jen de militkaptitoj. Foje la aztekoj faris penton per memsangado, precipe oferante la orelan lobon.

La aztekoj adoris multajn aliajn diojn, la plej fama el kiuj estis Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj (pli precize: la surplumigita serpento), kiu estis dio en Meksiko depost -500. Kecalkoatlo estis la matenstelo (Venuso). La legendoj pri Kecalkoatlo antaŭdiris la alvenon de la hispanoj.

En la 15-a jarcento la aztekoj fariĝis la ĉefa gento de Meksiko, venkinte la toltekojn kaj la zapotekojn. En 1500 ilia imperio enhavis 10 milionojn da homoj. La aztekoj estis malamataj de la subigitaj popoloj, ĉefe ĉar ili postulis tributon de homoj, oferotaj al la dioj. Pro tio dum bataloj ili klopodis ne mortigi, sed kapti la malamikojn. Tial glavoj kaj pafiloj, kiujn poste kunportis la hispanoj, ne estis taŭgaj armiloj por la aztekoj, kiuj preferis bastonegojn.

Konkero kaj malapero de la civilizacio[redakti | redakti fonton]

Aztekaj militistoj, Kodekso Mendoza.

Laŭ legendo, en 1509 la azteka princino, Papantzin, sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portos la scion pri la unusola, vera Dio. Tiu sonĝo plenumiĝis en la 16-a jarcento, ĉar la hispanoj alvenis en 1519 en tiaj ŝipoj, portante la glavon kaj la krucon, kaj venkis la aztekojn en 1521. Evidente la estigo de la profetaĵo grandparte estis influata de tiuj ĉi postaj eventoj.

La hispanaj konkistadoroj alianciĝis kun la subpremataj indiĝenaj popoloj, kaj subestre de Hernán Cortés, venkis la aztekajn reĝojn. La venkintoj ne neniigis la aztekojn, sed trudis la hispanan reĝon anstataŭ tiu aztekan, prenis la povon, kaj, post ioma tempo, trudis ankaŭ la hispanan lingvon kaj katolikan religion. La arĝento de Meksiko foriris al Hispanio kaj multaj el la antikvaj libroj de Meksiko estis bruligitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis ĝenerale siajn virinojn, tial Meksiko fariĝis miksaĵo de la azteka kaj la hispana kulturoj en sango kaj spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

En 1531 ekzemple disvastiĝis la legendo ke la Virgulino, Sankta Maria, aperis antaŭ la azteko Juan Diego ĉe Guadalupe. En lando, kie virgulinoj estis oferataj al serpenta dio, tio helpis disvastigi la kristanan kredon tra la lando.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La Baseno de Meksiko en la malfrua postklasika periodo.

Meksiko-Tenoĉtitlano troviĝis sur insuleto okcidente de la Lago Tekskoko, en la laga zono de la Baseno de Meksiko. La meksika kulturo okupis la plej parton de la centro kaj sudo de la aktuala respublika ŝtato Meksiko, kaj ĝi etendiĝis, de oriento de la valo de Toluko, tra preskaŭ ĉiuj subŝtatoj Veracruz, Puebla, en la centro, Hidalgo, México, Morelos kaj en Michoacán, en tio kio nuntempe estas la Municipo Zitácuaro, ĉar tie estis grava landlimo inter taraskoj kaj meksikoj, en la sudo; granda parto de la subŝtatoj Guerrero kaj Oaxaca, same kiel ĉe la marbordo de Chiapas ĝis la nuna landlimo kun Gvatemalo. Tamen restis ekster tiu dominata teritorio la senjorlandoj de Meztitlán (en Hidalgo), Teotitlán kaj Tututepec (en Oaxaca), la purepeĉoj (en Michoacán), Yopitzingo (en Guerrero) kaj Tlakskalo.

La Baseno de Meksiko estas geografia ento de pli ol 7800 km² de surfaco, situanta en la suda parto de la Centra Altebenaĵo en la República Mexicana. Temas pri la baseno limigita de ĉenoj de altaj montaroj, formantaj amfiteatron, en kies mezo situis laga sistemo integrita de la lagoj Zumpango, Ksaltokan, Tekskoko, Ksoĉimilko kaj Ĉalko. Kie la nivelo estis malalta kaj la akvo nesala, kiel ĉe la lagoj Ksoĉimilko kaj Ĉalko, eblis la kultivado per ĉinampoj. Inter 2270 kaj 2750 metroj super la marnivelo estas la zono de malalta monto, kies fekundaj teroj estis taŭgaj por kresko de arbaroj same kiel por la etenda agrikultura praktiko. El 2750 metroj super la marnivelo la deklivoj estas dominataj de arbaroj de koniferoj kaj enloĝataj de grandaj ĉasbestoj. Spite la situon sude de la Tropiko de Kankro, la Baseno de Meksiko en la antaŭhispana epoko havis moderan klimaton kun averaĝa precipitado de 700 mm jare.

Ŝtato[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Azteka ŝtato.
La aztekaj armiloj: lanco el ligno kun pinto el obsidiano, arko kaj sago kun pinto el obsidiano, kaj la klabo makuahuitl, kiu estis bastono de malpli ol unu metron longa kun akrigitaj pecoj de obsidiano inkrustitaj (kapablaj mortigi aŭ serioze vundi) kaj la átlatl, aŭ propulsoro por peli ĵetlancojn tiom efikaj ke ili eĉ povis trapasi stalajn maŝojn (kiel eksperimentis la hispanoj). Por protekti sin ili uzis ŝildon ĉimalli faritan el ligno kaj plifortigitan per tolo aŭ feloj riĉe pentritaj kaj ornamitaj per plumoj; bestoformajn helmojn el ligno, kovritaj per ledo ankaŭ ornamita, kaj maŝ-kutoj, el vatita kotono, teksaĵo tiom premita ke la sagoj ne trapikis ilin.

La altépetl submetitaj de la meksika popolo formis ne unuecan politikan sistemon, sed sistemon de impostado favore al Tenoĉtitlano. Inter la naŭatloj, la plej grava estro estis huej tlatoke ('granda ĉefo'), konata ankaŭ kiel huej tlatoani ('kiu parolas').

Post la establo de la Triopa Alianco, la politika modelo de la meksikoj plifirmiĝis definitive kiel elekta monarkio. Konsilantaro zorgis pri la elekto de la huej tlatoani, kiu havigis al li absolutajn kaj senlimajn atribuojn. Tamen, oni supozas ke huej tlatoani, Tizok, estis venenita de la konsilantaro, ĉar li estis konsiderita maltaŭga kaj malforta. Rimarkindas ke religiaj kaj kosmogoniaj faktoroj influis la formadon de registaro triparta kiel tiu de la Triopa Alianco (kie Meksiko-Tenoĉtitlano havis la plej grandan povon kaj la plej grandan parton de impostoj) post la malvenko de la povo de Tepanekoj kaj la submetado de la altepetl Azcapotzalco, ĉar tio ne estis la unua ekzemplo de tiaj registaroj.

Dum la regado de Moktezumo impostojn pagis aliaj 38 altépetl (laŭ la Kodekso Mendoza), kiam la impostado estis la centra elemento de submeto same kiel la havigo de teroj, kie laboris pagitaj kamparanoj (majeke) kaj la akirita produkto iris rekte al huej tlatoani; la akcepto de la ĉefa meksika dio, la liverado de homoj al la armeoj, la provizado de trupoj dum ilia marŝado al batalejoj kaj la traktado de politikaj kaj juraj aferoj en Tenoĉtitlano. Pro tio estus malprecize paroli pri imperio, ĉar Tenoĉtitlano ne serĉis geografian etendiĝon per se aŭ ŝtatan kaj nacian unuigon, sed celis nur pli grandan alvenon de resursoj kaj obeon al la huej tlatoani. Estis pliaj la altepetl kiuj preferis pagi impostojn anstataŭ suferi sekvojn de milita ekspedicio, kiu bruligus ties ĉefan templon kaj ĵetus ties dion laŭ la ŝtuparon (simbolo bildigita en la kodeksoj de submeto de altepetl).

En la plej gravaj altepetl estis ankaŭ kalpikske aŭ impostokolektisto. La altepetl, kiuj rekte akceptis precize la meksikan dominadon, rajtis konservi sian administran kaj politikan organizojn, same kiel diojn kondiĉe ke ili estus sub Huicilopoĉtli. Nur en gravaj regionoj, kiuj servis kiel barilo kontraŭ aliaj etnoj aŭ kie minacis ribeloj, loĝis meksikaj funkciuloj kun atributoj de tlatoani. Dum pli ol 50 jaroj kaj ĝis la taksado farita de la oidor Valderrama tiu strukturo kun malmultaj ŝanĝoj funkciis inter la indiĝenaj popoloj de la centro de Nova Hispanio.

Urbo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tenoĉtitlano.
Skulptaĵo rememoriganta la momenton, en kiu la meksikoj trovis la signon por la fondo de sia urbo Tenoĉtitlano donita iam de Huicilopoĉtli. La skulptaĵo troviĝas en Meksikurbo.

Origine, Tenoĉtitlano estis konstruita sur malgranda insuleto en la origina lago Tekskoko, kiu iom post iom estis ampleksigita de ili ĝis unuiĝis al la insuletoj de Tlatelolko, Nonoalko, Tultenko kaj Mikshuka, pere de akvoinĝenieriaj laboroj, kun uzo de plenigado, pilieroj kaj internaj kanaloj, same kiel de barilaj digoj kaj pontoj ĝis areo de la lago atingis ĉirkaŭ 13,5 km². Ne ekzistas interkonsento pri la loĝantaro de Tenoĉtitlano, plejparto de la historiistoj opinias sufiĉe sobra pritakson je inter 80 000 kaj 230 000 loĝantoj, kio superis plejparton de la tiamaj eŭropaj urboj kiel Konstantinopolo (kun 200 000 loĝantoj), Parizo (kun 185 000) kaj Venecio (kun 130 000). Aliaj historiistoj eĉ iras plu en sia kalkulado: Eduardo Noguera, surbaze de iamaj mapoj parolas pri 50 000 domoj kaj 300 000 loĝantoj;[10] Soustelle kalkulas 700 000 loĝantojn (se inkludi la loĝantaron de Tlatelolko kaj tiun de la satelitaj insuletoj kaj urboj de la zono). Tlatelolko origine estis urbo sendependa de la azteka povo, sed eventuale ĝi estis submetita kaj konvertita en ĉefurbo de Tenoĉtitlano.[11]

Civilizacio[redakti | redakti fonton]

Azteka "kalendara" sunŝtono.

La aztekoj havis nek ĉevalojn aŭ aliajn bestojn por rajdado aŭ ŝarĝoportado, nek pulvajn pafilojn, nek eĉ radon.

Ili posedis propran skribmanieron.

Ekzistis azteka kalendaro, kiun kelkaj konsideras pli preciza ol la tiama eŭropa kalendaro (vidu ankaŭ artikolon pri sunŝtono).

La manko de pulvaj bataliloj kaj feraj kirasaĵoj estis malavantaĝo kontraŭ la hispanaj konkerantoj, kiuj malgraŭ sia eta nombro impresis la aztekojn per pafado kaj kirasa protektado kontraŭ pikbataliloj.

La manko de transportaj veturiloj kaj bestoj forte influis la aztekan kulturon, ĉar tio limigis la eblojn provizi urbojn per nutraĵoj. Unuflanke pro tio ne eblis konstrui tre grandajn urbojn, ĉar la agrikultura areo por ilia provizado estus tiom granda, ke ne eblus liverado de freŝaj nutraĵoj en konvenaj tempo kaj nombro. Aliflanke tiu manko kaŭzis la evoluigon de speciala plantokultiva tekniko, la chinampa [ĉinampa]. Ĝi estis floso sur lago, sur kiun oni metis ŝlimon de la laga grundo kaj en kiu oni kreskigis nutraĵplantojn. Tiel la aztekoj utiligis la surfacon de lagoj por plantokultivado kaj samtempe havis bone akvumitajn kreskejojn, kiuj parte donis plurajn rikoltojn ĉiujare.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Azteka arto.

Fontoj pri historio kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Tlalok, en paĝo 20R de Kodekso Rios.

Pri historio kaj kulturo de la aztekoj ne ekzistas skribaj fontoj el la epoko antaŭ la hispana konkero. La kialo estas la manko de efika skribsistemo, per kiu oni povintus noti tekstojn, kaj la detruo de la bildskribaj manuskriptoj pro la konkero kaj kristana misiado.

Informoj pri la historio kaj kulturo antaŭ la konkero baziĝas ĉefe sur buŝtradicioj, kiuj estis skribe registritaj nur post la hispana koloniado, ĉefe en la malfrua 16-a jarcento kaj la frua 17-a jarcento. Ekzistas ankaŭ kopioj kaj prilaboritaj kodeksoj el tiu tempo, kiujn mendis kaj komentis anoj de la almozulaj religiaj ordenoj agintaj en Meksiko. Laŭ enhavo necesas diferencigi la historiajn dokumentojn de religiaj.

Laŭ instigo de la hispanoj estis skribita interalie en 1541 la kodekso Mendoza, kiu listigas la konkerojn de la aztekaj regintoj kaj la vasalajn provincojn, kaj enhavas etnografian superrigardon. Inter la plej gravaj frukoloniaj atestoj pri la kulturo elstaras la dulingva (hispana kaj naŭatla) Historia General de las Cosas de la Nueva España (la lasta fina versio estas la kodekso Florentinus de la franciskano Bernardino de Sahagún, kiu notis rakontojn de indianaj konfiduloj pri vastaj temoj. Aliaj gravaj fontoj, kiuj entenas ĉefe historiajn informojn, estas la hispanlingva „Historia de las Indias de Nueva España“ de la dominikano Diego Durán, la „Crónica Mexicana“ de la indiana nobelo Hernando Alvarado Tezozomoc, kaj la diversaj historiaj prezentaĵoj de la nobelo el Tekskoko Fernando de Alva Ixtlilxochitl.

En la naŭatla estis skribitaj la „Anales de Cuauhtitlan“ kaj la „Historia Tolteca-Chichimeca“, kies aŭtoroj restis anonimaj. La plej granda historia verko estas la „Relaciones“ de Domingo Chimalpahin Quauhtlehuanitzin el Ĉalko verkita en la naŭatla.

Aztekoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de Poemo de Utnoa fare de Abel Montagut okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Dum ĝi ili akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Pro ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo, kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesos savi ĝin. Unue oni prezentas valoraĵojn el Azio, poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. Ŝin sekvas Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta, kiuj omaĝas la historian gravecon de Afriko. El Ameriko venas unue Nezaŭhtezoma, la ĉiĉerono kiu prezentas la gravecon de aztekoj:

Citaĵo
 
-Jen tiuj reliefoj, kiuj la ordon eternan
de l'kosmo surŝtonigas sur kalendaro radforma.
Aztekoj kreos sunan kaj konos funde la ciklojn
de l'universaj astroj. Ili la sunon adoros
kiel ĉiesan dion kaj bonfaranton afablan.
Al Teotiŭakano nun la duopo hirundas,
ĉe la Teckoka lago: -Jen internube dupintas
la Piramido Luna apud Palaco Direĝa,
Kecalkoatla Templo, kun la Serpento Plumhava
kaj la pluvdio Tlalok, jen bazaristaj aleoj,
kaj dekstre, plej superbe, la Piramido de l'Astro,
ŝtupara kaj trunkeca, kie Suntemplo kulminas,
kun buntaj homfiguroj sur la muraro dekore.[12] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekz.Offner 1983
  2. Gibson 1964
  3. López Austin 2001, p. 68
  4. Chimalpahin 1997, p. 73.
  5. Smith 1997, pp. 4–7
  6. Smith 1997, pp. 174–75
  7. Artikolo rekomendita: Los aztecas, discusiones sobre un gentilicio. De Miguel León-Portilla Arkivigite je 2015-06-16 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
  8. Hanns J. Prem. (2006) Die Azteken. Geschichte – Kultur – Religion, 4‑a eldono (germane), Munkeno: C.H. Beck, p. 76.
  9. Townsend 2009, pp. 171–79.
  10. Noguera 1974.
  11. Smith 2008, p. 152.
  12. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (en Esperanto)
  • Miguel León-Portilla, Tra l'okuloj de l' venkitoj, Meksika Esperanto-Federacio, Meksikurbo, 2001.
  • (en hispana)
  • Lucena, Manuel, Así vivían los aztecas, Anaya, Madrid, 1992, ISBN 978-84-207-4486-5.
  • León-Portilla, Miguel (et al.), Los aztecas, Dastin, 2004, ISBN 978-84-96249-83-7.
  • Matos Moctezuma, Eduardo, Los aztecas, La Aventura Humana, 1989.
  • Rojas, José Luis, Los aztecas. Entre el dios de la lluvia y el de la guerra, Anaya, Madrid, 1988.
  • Soustelle, Jacques, La vida cotidiana de los aztecas en vísperas de la conquista, FCE, México, 1956.
  • Batalla Rosado, Juan José & de Rojas, José Luis. La religión azteca. Madrid: Editorial Trotta, 2008. ISBN 978-84-8164-935-2
  • Garibay, Ángel. Teogonía e Historia de los mexicanos. Ed. Porrúa 1965.
  • Gillespie, Susan. Los reyes aztecas. Ed. Siglo XXI. 1994
  • Herrs, Marie Areti. Los toltecas en tierras chichimecas. UNAM. 1989.
  • López Austin, Alfredo. Tamoanchan y Tlalocan. FCE. 1994.
  • —, kaj López Luján, Leonardo. El Pasado Indígena. FCE. 1996.
  • —, kaj López Luján, Leonardo. Mito y Realidad de Zuyuá. FCE. 1998.
  • Santamarina Novillo, Carlos. El sistema de dominación azteca: el Imperio Tepaneca. Fundación Universitaria Española, Madrid 2006.
  • Solar Valverde, Laura (Ed.) El fenómeno Coyotlatelco en el centro de México. Conaculta/INAH 2006.
  • García Blanco, Saúl. La Educación Física entre los Mexica Gymnos 1997
  • (en angla)
  • Gibson, Charles (1964). The Aztecs Under Spanish Rule: A History of the Indians of the Valley of Mexico, 1519-1810. Stanford: Stanford University Press.
  • López Austin, Alfredo (2001). Aztec. The Oxford Encyclopedia of Mesoamerican Culture. 1. Oxford University Press. pp. 68–72. ISBN 978-0-19-514255-6.
  • Noguera, Eduardo (1974). "Sitios de Ocupacion de la periferia de Tenochtitlan". Anales de Antropologia: 53–87. doi:10.22201/iia.24486221e.1974.0.23307 (inactive 2019-06-07).
  • Offner, Jerome A. (1983). Law and Politics in Aztec Texcoco. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-23475-7.
  • Prescott, William H. (1843). History of the Conquest of Mexico, with a Preliminary View of Ancient Mexican Civilization, and the Life of the Conqueror, Hernando Cortes (rete, Electronic Text Center, University of Virginia Library). New York: Harper and Brothers. OCLC 2458166. [1]
  • Smith, Michael E. (1997). The Aztecs (unua eld.). Malden, MA: Blackwell Publishing. ISBN 978-0-631-23015-1. OCLC 48579073.
  • Smith, Michael E. (2008). Aztec City-State Capitals. University Press of Florida.
  • Townsend, Richard F. (2009). The Aztecs (3a, reviziita eld.). London: Thames & Hudson. ISBN 978-0-500-28791-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.