Johano Diego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juan Diego)
Sankta
Johano Diego
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1474 (1474-05-05)
en Cuautitlán, Nova Hispanio,  Hispana Imperio
Morto 30-an de majo 1548 (1548-05-30) (74-jaraĝa)
en Tepejako, Nova Hispanio,  Hispana Imperio
Religio katolika eklezio vd
Etno NaŭatlojĈiĉimekoj vd
Lingvoj hispananaŭatla vd
Ŝtataneco Hispana Imperio vd
Familio
Parencoj Juan Bernardino vd
Profesio
Okupo laiko • seer vd
Laborkampo kristana mistikismo vd
Sanktulo
Beatigo 1990 de Johano Paŭlo la 2-a
Kanonizo la 31-an de julio 2002, Meksiko de Johano Paŭlo la 2-a
Festotago 9-a de decembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Sankta Johano Diego, Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, Coyoacán, Meksikia Federacia Distrikto.

Johano Diego, origine Juan Diego Cuauhtlatoatzin (naŭatla lingvo: Parolanta agloTiu, kiu parolas kiel aglo; naskita ĉ. 1474 en Tlayacac (Cuautitlán), Reĝlando Texcoco, mortis la 30-an de majo 1548 en Tenoĉtitlano, nuntempe Meksik-urbo) estis azteka viziulo kaj sanktulo de la katolika eklezio.

Juan Diego naskiĝis en indiana vilaĝo Tlayacac. Li estis laiko kaj patro de la familio. Baptita de la unuaj misiistaj franciskanoj, verŝajne en 1524. En 1529 mortis lia edzino Maria Lucia.

Revelacio de Dipatrino el Guadalupe[redakti | redakti fonton]

Laŭ la katolika tradicio, la 9-an de decembro 1531, kiam Juan Diego iris al Tlatelolko por la matena meso sur la monteto Tepeyac, ekvidis belan virinon, kiu sinprezentis al li kiel: Nia Damo de GvadalupoSankta Maria ĉiam Virgulino, la Patrino de vera Dio. Revelacioj daŭris kelkajn tagojn – ĝis la 12-an de decembro 1531, kiam konforme al la tradicio devus okazi miraklo – sur ponĉo de sankta Juan Diego, en kiu li portis rozojn (la rozoj mirakle elkreskis sur ŝtonoza, kovrita de glacio monteto), aperis en mirakla maniero bildo de Dipatrino, kiel signo por episkopo Juan de Zumárraga. Post la evento oni konstruis etan preĝejon, kiu iĝis celo de pluraj pilgrimadoj de indianoj, mestizoj kaj hispanoj. La pilgrimoj aparte omaĝis mirindan bildon de Nia Damo de Gvadalupo. Tio estas la plej malnova Maria Apero oficiale agnoskita de la Romkatolika Eklezio.

Baziliko de Nia Damo de Gvadalupo en Meksiko estas la plej vizitata katolika baziliko post la Baziliko Sankta Petro en Vatikano, ĉar ĉiujare alvenas ĉi tie pli ol 12 milionoj da pilgrimantoj.

Graveco kaj agnoskoj en Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Dum la homilio de beatigo de Johano Diego en 1990, papo Johano Paŭlo la 2-a nomumas lin "protektanto kaj defendanto de la indiĝenaj homoj".

Papo Johano Paŭlo la 2-a plenumis la riton de kanonizo en Meksiko, en la Baziliko de Nia Damo de Gvadalupo, la 31-an de julio 2002. La festotago de Johano Diego estas la 9-a de decembro.

Opinioj de nuntempuloj[redakti | redakti fonton]

Skeptika vidpunkto pri la sanktulo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj duboj pri la rakontoj de la vivo de Johano Diego kaj eĉ pri la ekzisto mem de la homo. Multaj suspektas ke temas pri pia rakonto, kun la celo krei indiĝenan sanktulon, en la procezo de katolikigo de la novaj teroj konkeritaj.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Badde, Maria von Guadalupe. Wie das Erscheinen der Jungfrau Weltgeschichte schrieb, Ullstein, Berlino 2004, ISBN 3-550-07581-2
  • Virgil Elizondo, Guadalupe. Mother of a New Creation, Orbis Books, Maryknoll, New York 1997.
  • Jacques Lafaye, Quetzacoatl and Guadalupe. The Formation of Mexican National Consciousness, 1531-1813 University of Chicago Press, Chicago 1976 (mit einem Vorwort von Octavio Paz).
  • Xavier Noguez, Documentos guadalupanos, un estudio sobre las fuentes de información tempranas en torno a las mariofanías en el Tepeyac, El Coleguo Mexiquense, Toluca 1993, ISBN 968-16-4206-6
  • Stafford Poole, Our Lady of Guadalupe. The Origins and Sources of a Mexican National Symbol, 1531-1797, University of Arizona Press, Tucson 1995.
  • Didier van Cauwelaert, Die Erscheinung, Aufbau, Berlin 2007, ISBN 978-3-7466-2330-6.
  • Grzegorz Górny, Janusz Rosikoń, Sekrety Guadalupe. Rozszyfrowanie ukrytego kodu (Sekretoj de Guadalupe. Deĉifro de kaŝita kodo), Rosikon Press, Izabelin-Warszawa 2015, p. 280

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johano Diego, la sanktulo kiu neniam ekzistis, de Luis A. Gámez (en Esperanto)