Johano Diego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Sankta Johano Diego, Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, Coyoacán, Meksikia Federacia Distrikto.

Juan Diego Cuauhtlatoatzin (naŭatla lingvo: Parolanta agloTiu, kiu parolas kiel aglo; naskita ĉ. 1474 en Tlayacac (Cuautitlán), Reĝlando Texcoco, mortis la 30-an de majo 1548 en Tenoĉtitlano, nuntempe Meksik-urbo) – azteka viziulo kaj sanktulo de katolika eklezio.

Juan Diego naskiĝis en indiana vilaĝo Tlayacac. Li estis laiko kaj patro de la familio. Baptita de la unuaj misiistoj franciskanoj, verŝajne en 1524. En 1529 mortis lia edzino Maria Lucia.

Revelacio de Dipatrino el Guadalupe[redakti | redakti fonton]

La 9-an de decembro 1531, kiam sankta Juan Diego iris al Tlatelolko por la matena meso sur la monteto Tepeyac, ekvidis belan virinon, kiu sinprezentis al li kiel: Dipatrino de GuadalupeSankta Maria ĉiam Virgulino, la Patrino de vera Dio. Revelcioj daŭris kelkajn tagojn – ĝis la 12-an de decembro 1531, kiam konforme al la tradicio devus okazi miraklo – sur ponĉo de sankta Juan Diego, en kiu li portis rozojn (la rozoj mirakle elkreskis sur ŝtonoza, kovrita de glacio monteto), aperis en mirakla maniero bildo de Dipatrino, kiel signo por episkopo Juan de Zumárraga. Post la evento oni konstruis etan preĝejon, kiue iĝis celo de pluraj pilgrimadoj de indianoj, mestizoj kaj hispanoj. La pilgrimoj aparte omaĝis mirindan bildon de Dipatrino el Guadalupe. Tio estas la plej malnova Maria Apero oficiale agnoskita de la Romkatolika Eklezio. Baziliko de Dipatrino el Guadalupe en Meksiko estas la plej granda katolika – ĉiujare alvanas ĉi tie 12 milionoj de pilgrimantoj.

Opinioj de nuntempuloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Badde, Maria von Guadalupe. Wie das Erscheinen der Jungfrau Weltgeschichte schrieb, Ullstein, Berlino 2004, ISBN 3-550-07581-2
  • Virgil Elizondo, Guadalupe. Mother of a New Creation, Orbis Books, Maryknoll, New York 1997.
  • Jacques Lafaye, Quetzacoatl and Guadalupe. The Formation of Mexican National Consciousness, 1531-1813 University of Chicago Press, Chicago 1976 (mit einem Vorwort von Octavio Paz).
  • Xavier Noguez, Documentos guadalupanos, un estudio sobre las fuentes de información tempranas en torno a las mariofanías en el Tepeyac, El Coleguo Mexiquense, Toluca 1993, ISBN 968-16-4206-6
  • Stafford Poole, Our Lady of Guadalupe. The Origins and Sources of a Mexican National Symbol, 1531-1797, University of Arizona Press, Tucson 1995.
  • Didier van Cauwelaert, Die Erscheinung, Aufbau, Berlin 2007, ISBN 978-3-7466-2330-6.
  • Grzegorz Górny, Janusz Rosikoń, Sekrety Guadalupe. Rozszyfrowanie ukrytego kodu (Sekretoj de Guadalupe. Deĉifro de kaŝita kodo), Rosikon Press, Izabelin-Warszawa 2015, p. 280

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]