Trakai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trakai
urbo

blazono de Trakai

Blazono
Administrado
Lando Litovio
Distrikto Vilnius (Vilno)
Komunumo Trakai
Poŝtkodo LT-21001
Telefonkodo (+370) 528
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 100  (2005)
Loĝdenso 514 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 38′ N, 24° 56′ O (mapo)54.63333333333324.933333333333Koordinatoj: 54° 38′ N, 24° 56′ O (mapo)
Alto 155 m [+]
Areo 11,5 km² (1 150 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Trakai (Litovio)
Trakai (Litovio)
DEC
Trakai
Trakai
Situo de Trakai

Map

Komunumo
Loĝantaro 37 400  (2005)
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trakai [+]
vdr


Trakai estas historia urbeto ene de la komunumo Trakai, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno). Dum la jaro 2005, la komunumo havis 37 400 loĝantojn, el tio la urbo mem 6 100.

Geografio

Trakai estas grava turisma allogaĵo, grava ankaŭ pro etnaj kialoj, ĉar tie ankoraŭ loĝas poloj kaj eĉ karaimoj
Trakai estas grava turisma allogaĵo, grava ankaŭ pro etnaj kialoj, ĉar tie ankoraŭ loĝas poloj kaj eĉ karaimoj

La urbo troviĝas 28 kilometrojn okcidente de Vilno. Estas 200 lagoj en la regiono, el inter ili la plej profunda (46,7 m) estas Galvė kun 21 insuloj. Galvė kovras areon de 3,88 km², la lago Vilkokšnis 3,37 km² kaj la lago Skaistis 2.96 km².

Dum aprilo 1991 fondiĝis la Historia Nacia Parko Trakai por konservi la regionon, kiu kaj estas nacia kultura heredaĵo kaj aŭtentika natura rezervejo. La parka teritorio kovras 82 km², aldoniĝas 34 km² kovritaj per arbaroj kaj 130 km² kovritaj per lagoj.

Ĝemelaj urboj

Interalie partnerurbo estas pola urbo Malborko / Malbork, kie tre aktivas E-rondo de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL)

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la komunumo (litovaj)

Ŝablono:Ĝermo-geografio