Treat Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Treat Williams
Persona informo
Treat Williams
Naskonomo Richard Treat Williams
Naskiĝo 1-an de decembro 1951 (1951-12-01)
en Stamford
Morto 12-an de junio 2023 (2023-06-12) (71-jaraĝa)
en Albany
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per motorcycle accident • trafikakcidento vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Franklin & Marshall College • Kent School vd
Familio
Patrino Marian Andrew vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • verkisto de porinfana literaturo • teatra aktoro • reĝisoro • kantistoaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Treat WILLIAMS (la 1-an‏ de decembro 1951 - la 12-an de junio 2023) estis usona filmaktoro, teatra kaj televida aktoro kaj televida reĝisoro [1]. Plej konata kiel tiu, kiu interpretis George Berger en la filmo pri la muzikalo Hair kaj D-ro Andrew Brown, la ĉeffiguro en la televidserio Everwood.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Williams naskiĝis en Norwalk, Konektikuto, en Usono, al Marion Andrew (Marion Andrew), antikvaĵ-komercisto, kaj Richard Norman Williams (Richard Norman Williams), altranga entreprena oficulo. Li estis nomita laŭ unu el liaj prapatroj, Richard Treat (1584-1669), pionira setlanto en Nov-Anglio. Williams estis diplomiĝinto de la Kent School en Konektikuto kaj Franklin kaj Marshall College.

Treat mortis en motorciklo-akcidento la 12-an de junio 2023. Li estas postvivita fare de lia edzino, Pam Van Sant, kaj du infanoj. Li loĝis en Utaho, kie la serio Everwood estis filmita. Lia familio havas aliajn hejmojn en Novjorko kaj Manchester, Vermonto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Williams famiĝis danke al sia rolo en la filmo Hair (1979) de la direktoro Milos Forman. La filmo estas bazita sur la samnoma muzikalo, kiu aperis sur Broadway. De tiam ĝis sia morto, li aperis en pli ol 75 filmoj kaj pluraj televidserialoj, inkluzive de 1941 (1979), Once Upon a Time in America (1984), Things to Do in Denver When You're Dead (1995), Deep Rising (1998) kaj Everwood (2002-2006).

En 1979 Williams estis nomumita por Premio Ora Globo por sia rolo en la filmo Hair kiel George Berger. Li estis nomumita, por la dua fojo, por la sama premio por lia rolo en la filmo Prince of the City (1981) fare de direktoro Sidney Lumet kaj poste, por la tria fojo, en 1984 kiel Stanley Kobolsky en la televida filmo A Streetcar Named Desire, kie li ludis kune kun Ann-Margret. En 1996 li estis nomumita por Premio Emmy por Flankaktoro en Mini-Serio aŭ Televidfilmo pro sia rolo en la HBO televida filmo The Late Shift, en kiu li interpretis la rolulon de Michael Ovitz.

En 1996, li rolis kiel la malbona rolulo, Xander Drax, en la grandbuĝeta filmo, Demon: Beat the Evil One!, surbaze de la komikso The Phantom. Laŭ la intrigo de la filmo, lia rolulo provas transpreni la mondon kaj mortigi misteran superheroon, rolitan fare de Billy Zane.

Williams gajnis du festivalajn premiojn pro reĝisorado de sia mallonga filmo Texan en 1994.

La kariero de Williams inkluzivis multajn scenejaperojn kaj du venkojn de la Drama League Award. Unu pro lia agado en la muzikalo Folies de Stephen Sondheim, kiu aperis ĉe Broadway, kaj la alia por ĉefroli la muzikalon Captains Courageous, bazita sur samnoma romano, verkita de Rudyard Kipling, kiu aperis en Off-Broadway. Liaj aliaj rimarkindaj aperoj en Broadway inkludis Grease, Once in a Lifetime, ‏ Pirates of Penzance, Over Here kaj Love Letters. Liaj Off Broadway-prezentoj inkluzivis, inter aliaj, Oleanna de David Mamet kaj Maybe I'm Doing It Wrong de Randy Newman. Li ankaŭ aperis en teatroj en Los-Anĝeleso.

Williams estas plej konata pro sia rolo kiel D-ro Andrew Brown en la drama televidserio Everwood, kiu rakontas la historion de bonfama kirurgo el Novjorko, kiu translokiĝas kun siaj du infanoj al la fikcia urbo Everwood en Kolorado, post sia edzino mortis, kaj pro ŝia ligiteco al la loko. Kvankam la rangigoj de la serio ne estis altaj, ĝi gajnis bonajn recenzojn kaj lojalan fanbazon. En 2003 kaj 2004 Williams estis nomumita por du Screen Actors Guild Awards pro sia agado en la serio.

Williams aperis en gasta rolo en la serio Brothers & Sisters (2006) kaj ĉefrolis en la serio Heartland (‏ 2007), antaŭ ol ĝi estis nuligita pro malaltaj rangigoj. En 2012, li aperis en la televidserio White Collar, en la rolo de Sam Phelps, la patro de Neil Capri.

En 2018 li ludis en la filmo Second Act, kaj en 2019 li ludis en la komedio Parents Under the Influence kun Alec Baldwin kaj Salma Hayek.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]