Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao | |
---|---|
![]() Trezoro Huang Yinbao prelegas dum 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1962 en ![]() |
Lingvoj | Esperanto • ĉina |
Nacieco | ĉino |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1983–) entreprenisto ekonomikisto agronomo ![]() |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1983 |
"Trezoro" HUANG Yinbao (ĉine: 黄银宝; pinjine: Huáng Yínbǎo; IFA: [xu̯ǎŋ ǐn.pàʊ̯]; naskiĝis en 1962) estas ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, prezidanto de Investa Kompanio Ora Ponto kaj prezidanto de la Esperanto-Centro Ora Ponto. Li esperantistiĝis en 1983 kaj kune kun internaciaj samfakuloj li fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA). En decembro 2017 li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2017.
Agadoj
Li publikigis dekkelkajn sciencajn raportojn en Esperanto pri agrikulturo en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo (IAEA). Li estas ĉefredaktoro kaj kunordiganto de la Unesko-Kuriero en Esperanto (julio, 2017-). En la 1-a de januaro 2017 li fondis la sendependan Esperantan revuon Tra la mondo.
Rilate al instruado kaj klerigado, en 2014 li faris prelegon pri la ĉefa temo dum la 99a UK, kaj prelegon de IUK, gvidis AMO-seminarion (Orienta E-Seminario-AMO3) en aŭgusto 2014, kaj la AMO-seminarion(20-AMO) en Nepalo februare 2016, estas lingva revizianto de Juna Amiko (2015-). Dum la 41-a AMO-seminario, li prelegis pri la Unesko-Kuriero en Esperanto kaj pri la retejo de Unesko.
Postenoj
Li estas ekssekretario de ILEI (2011-2012), laborinto por Esperanto-Insulo (2010-2012), konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo (2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo (2012-), UEA-konsiliano (2013-), peranto de UEA (2013-), komitatano A de UEA(2016-), estrarano de ISAE (2017-), ricevanto de Diplomo pri Elstara Agado de UEA 2012, premiito de ĈEL pro elstaraj agadoj en Esperanto-Movado en 2009-2011 kaj en 2012-2013.
Li estas peranto de Monato (2014-) kaj de La Ondo de Esperanto (2014-), volontulo en Centra Oficejo de UEA ekde la 2-a septembro 2016.
Verkoj kaj aktivaĵoj
- Artikoloj aperitaj en gazetoj de Esperanto
- Artikoloj aperitaj en gazetoj de ĉina lingvo
- Aktivado en Esperanto
- Diplomoj