Trifingra paradoksornito
Aspekto
Trifingra paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trifringa paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis paradoxus (Verreaux, 1870) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Trifingra paradoksornito (Paradoxornis paradoxus) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj aŭ de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la genro Paradoxornis karaktera pri bekoj stumpecaj kvazaŭ de psitakoj, adaptitaj al manĝo de sekaj semoj de herbo. Ĝi estas endemia de Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
La helflaveca beko kontrastas en birdoj kun tre malhelbrunaj supraj partoj kun pli malhelbruna superokula strio kiu atingas la supran nukon; la orelareo estas iom pli hela. La okulo estas nigreca kaj kun tre hela kaj rimarkinda okulringo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Paradoxornis paradoxus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|