Tropenmuseum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tropenmuseum
Tropenmuseum
muzeo
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Adreso Linnaeusstraat, 2
Poŝtkodo 1092CK
Situanta sur Linnaeusstraat
Posedanto Nacia Muzeo de Mondaj Kulturoj vd
Estiĝo 1864
Koordinatoj 52° 21′ 45″ N, 4° 55′ 16″ O (mapo)52.36254.9211111111111Koordinatoj: 52° 21′ 45″ N, 4° 55′ 16″ O (mapo)
Tropenmuseum (Amsterdam-Centrum)
Tropenmuseum (Amsterdam-Centrum)
DEC
Tropenmuseum
Tropenmuseum
Situo de Tropenmuseum
Map
Tropenmuseum
Jaraj vizitantoj: 197 000 ()
Retpaĝo https://www.tropenmuseum.nl/
vdr

La Tropenmuseum (esperante: Tropikmuzeo) estas antropologia muzeo en Amsterdamo, en Nederlando, establita en 1864.

Unu el la plej grandaj en Amsterdamo, la muzeo enhavas ok ĉiamajn ekspoziciojn, kaj konstantan serion de provizoraj ekspozicioj, inkluzive kaj modernajn kaj tradiciajn artaĵojn kaj fotografaĵojn. La muzeon posedas la Rojala Tropik-Instituto, fondaĵo kiu financas la studadon de tropikaj kulturoj tra la mondo. Vizitis la muzeon 197.000 homoj en 2010.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frederick van Eeden, patro de Frederik van Eeden kaj sekretario de la Societo por la Antaŭenigo de Industrio (nederlande: Maatschappij ter bevordering van Nijverheid), establis la Kolonian Muzeon (Koloniaal Museum) en Harlemo en 1864, kaj malfermis la muzeon al la publiko en 1871. La muzeo estis fondita por montri nederlandajn transmarajn posedaĵojn, kaj la loĝantojn de tiuj fremdaj landoj, ekzemple de Indonezio. En 1871, la instituto ekesploris manierojn pligrandigi profitojn gajneblajn per la kolonioj. Ĉi tiuj esploroj inkluzivis klopodojn evoluigi pli efikajn manierojn produkti kafofabojn, rotangojn, kaj parafinon. La muzeon ekinfluis etnologoj, kiuj aldonis informojn pri la ekonomio, moroj, kaj kutimoj de la indiĝenoj.

En 1926, oni inaŭguris la novan konstruaĵon en orienta Amsterdamo, kiu estas la nuna muzeokonstruaĵo. Ĝi estis arĥitekturita de J. J. van Nieukerken kaj M. A. van Nieukerken. Ĝi estis riĉe dekorita laŭ la kutimoj de la tiama epoko, kaj postulis dek unu jarojn da konstruado pro la Unua Mondmilito kaj pluraj laborstrikoj. Tiutempe ili posedis 30.000 objektojn, kaj grandan kolekton de fotografaĵoj.

Post la sendependiĝo de Indonezio en 1949, la muzeo ekpritraktis ne nur la koloniajn posedaĵojn de Nederlando, sed ankaŭ tiujn de multaj aliaj neevoluigitaj koloniaj ŝtatoj en Sud-Ameriko, Afriko, kaj Azio. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, la Ministerio de Fremdaj Aferoj (nederlande: Ministerie van Buitenlandse Zaken) kuraĝigis la muzeon plivastigi ĝian atenton je pli da socialaj demandoj kiel malriĉeco kaj malsato. En la fruaj 1970-aj jaroj, estis aldonita nova alo por infanoj, kiu nun nomiĝas Tropenmuseum Junior.

Ĉiuj artaĵoj, kiuj nun estas en la konstruaĵo, estis kreitaj dum la unua duono de la 20-a jarcento. En 2003, ĝi estis oficiale agnoskita kiel historia konstruaĵo de Amsterdamo.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas 175.000 objektojn, 155.000 fotografaĵojn, kaj 10.000 alispecajn diversajn desegnaĵojn, pentraĵojn, kaj dokumentojn. Ĝi heredis 15.000 el tiuj de la Etnografa Artmuzeo (Ethnographisch Museum Artis). Ĉi tiuj objektoj estas dividitaj en multajn kolektojn. La muzeo enhavas kolektojn pri multaj geografiaj regionoj, ekzemple pri Sudorienta Azio, Suda Azio, Okcidenta Azio kaj Norda Afriko, Subsahara Afriko, Latin-Ameriko, kaj Karibio. Ĝi ankaŭ enhavas kelkajn kolektojn en siaj rezervujoj, kiuj ne rilatas al la tropikoj, inkluzive kolektojn de Ĉinujo, Japanujo, Koreujo, kaj Eŭropo.

La fotografaĵaron ĉefe konsistigas historiaj fotografaĵoj de nederlandaj ekskolonioj de 1855 ĝis 1940. Ĝi ellasis grandan kvanton da ili laŭ permesilo de Krea Komunaĵo al Vikimedia Komunejo.

Ankaŭ troviĝas teatra kolekto en la muzeo, kiu entenas 5.500 muzikilojn kaj plurajn aliajn teatro-objektojn, kiel maskojn kaj pupojn. Ĝi ankaŭ enhavas 21.000 tolajn artefaritaĵojn, el kiuj la plejmulto venis de Indonezio.

Internacia agado[redakti | redakti fonton]

La Tropikmuzeo estas la plej videbla parto de la Rojala Tropiko-Instituto (Koninklijk Instituut voor de Tropen, mallonge KIT). La Kolonia Instituto kaj la Kolonia Muzeo kunfandiĝis en 1910 por formi KIT-on. KIT estas organizo, kiu celas pliigi publikan konscion pri aliaj kulturoj, kaj interkomuniki inter kulturoj. La Tropikmuzeo, kiel parto de KIT, laboras kun fremdaj ekspozicioj por montri kaj katalogi iliajn kolektojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]