Tsutomu Seki
Tsutomu SEKI (japane 関 勉, Seki Tsutomu) naskita la 3-an de novembro 1930 en Kōĉi estas japana astronomo kaj amatora gitarludanto.
Li malkovris plurajn kometojn, el kiu la fama kometo Ikeya-Seki, kun Kaoru Ikeya. Li ankaŭ malkovris multenombrajn asteroidojn inter kiuj estas la amora asteroido 13553 Masaakikoyama kaj la troja asteroido (5209) 1989 CW1.
Li estas direktoro de la Observatorio Geisei de Kōĉi kaj estras la departemento pri la kometoj de la Orienta Astronomia Asocio.
La asteroido 3426 Seki[1] ricevis lian nomon.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj