Saltu al enhavo

Unufingraj melodioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Unufingraj Melodioj
Unufingraj Melodioj
Unufingraj Melodioj
Aŭtoro William Auld
Eldonjaro 1960
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 126
vdr

Unufingraj Melodioj [1] estas la tria poemaro de la skota poeto William Auld. Ĝi enhavas kelkajn pli longajn poeziaĵojn, i.a. versan komedion. Eldonejo Stafeto el La Laguna aperigis la 126-paĝan verkon en la jaro 1960

Citaĵo
 Jen nova verslibro de la kuraĝa "Stafeto". Jen nova pruvo pri la vivanteco de nia lingvo por tiuj, kiuj ankoraŭ pridubas ĝin. Estas ĉiam aplombe recenzi verkon, ĉefe de unu el la plej famaj poetoj de nia nuntempa literaturo; sed mia opinio spegulu tiun de la "meza leganto".
Ĉi tiu libro konsistas el serio de diversstilaj kaj diverstonaj pecoj, el unuakta komedio kaj el tri variacioj pri vivo kaj morto. La tuto, tre ellaborita, pruvas ĝisfundan (tro maloftan) konon de la lingvo kaj de ĉiuj ĝiaj risortoj, kaj plene naturan kaj instinktan uzon de la vortaro. Eĉ se nur pro tio, la libro estus valora. La filozofio de la aŭtoro estas la sama kiel en La Infana Raso : antireligia, antidogma humanismo tre malfermita kaj esperema, kiu povas nur plaĉi al plej multaj inter ni. Kelkaj pecoj (kiel "torĉlumo") estas kaj ĝue poeziaj kaj revige profundaj. Aliaj estas pli klaraj. Unu ("noktaj pensoj") mi ne nur ne komprenis, sed eĉ tute ne ŝatis. Ĝi ŝajnis al mi nur vortĥaoso sen belo. "Aj! O! kapricoj de l' pajacas grundas." (?!). Feliĉe estas nur unu tia. Aliaj estas purkristalaj juveloj. (Ekzemple "mia trijara filino").
"Betulo korte kisas nubojn
aŭroras froste kristalbril'..."
Eble kelkaj ŝokos la prudulojn (ekzemple "poemo estas koito). Sed la pruduloj prudu inter si. - La komedio estas plaĉa, iom acida "marivodaĵo". Nur domaĝe ... ke ĝi estas verse verkita. Ĝi gajnas nenion per tio, nur perdas vivantecon kaj spontanecon, malgraŭ ke la verseco estas flua kaj mapeza.
La lingvo estas multe polurita, ne ĉiam facila. Kelkaj formoj estas ne tuj kompreneblaj (ekzemple "venkivas"). Sed poezio rajtas iom knedi la lingvon por ĝin evoluigi. Malnova generacio eble ne ŝatos la neologismojn. Sed ili finfine ne plu estas tiel virge novaj en la lingvo, kaj poezio nepre bezonas koncizajn vipajn formojn (kaj ne nur rimojn, kiel asertas maliculoj). Min tio ne ŝokas. Oni ofte rimarku oftajn elipsojn, eĉ de "pli" en "ju pli...des pli". Strange, sed ne malklare.
Tamen post legado de tiu libro restas ia ĝeno en mi. Paradokse estas, ke kvankam mi filozofie pli parencas al W. Auld ol al B. Ragnarsson, leginte la Ŝtupoj sen Nomo de tiu angora kristano mi sentis profundan emocion, dum legante la verkojn de la pli parenca Auld, mi ne sentas tion. Kaj jen verŝajne la ĉefa kritiko al Auld: lia poezio estas tro intelekta. Ragnarsson verkas per siaj sentoj, Auld per sia menso; kaj li mem proklamas tion:
"...Kaj intelekto klara esplora
necesas pli ol koro al poeto."
Pri tio oni povas diskuti. Nek li nek mi kulpas en tio, sed fakte W. Auld estas iom tro inteligenta por mi. Libro leginda. sed ne por stultuloj, ĉu ne? Lastaj rimarkoj: eble la naiveco de la titolo ne kongruas kun la ellaboriteco kaj intelekteco de la poemaro. Preskaŭ sistema ellaso de majuskloj ĉe verskomencoj. La klareca gajnas per tio. Fine la ilustraĵoj de D.H. Young estas malpli "modernaj" ol antaŭaj pikasaĵoj, sed verŝajne neniu plendos pro tio. 
— 1961, Georges Lagrange, Sennaciulo, numero 7(674), paĝo 56

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 268

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]