Unukorna mutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Unukorna mutuo
Unukorna mutuo
Unukorna mutuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Pauxi
Specio: P. unicornis
Pauxi unicornis
(Bond & Meyer de Schauensee, 1939)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Unukorna mutuoSuda unukorna mutuo (Pauxi unicornis) aŭ simple Kornomutuo, sed konfuzige kun la alia specio nome Kornomutuo, estas specio de birdoj de la familio Kracedoj. Ĝi troviĝas en centra Bolivio en orienta deklivaro de Andoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝis 2004 la Unukorna mutuo estis klasita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo pro sia malgranda kaj malpliiĝanta populacio, sed estis ŝanĝita al Endanĝerita en 2005 pro ĉirkaŭkalkulita pli malgranda teritorio kaj pli granda risko el homa agado.[1] En Bolivio la eventuala habitato de la subspecio P. unicornis unicornis povus kovri areon de 4,000 km2 inklude la naciajn parkojn: Amboró, Carrasco kaj Isiboro Sécure. Spite koncentrita kampolaboro estas multaj partoj de tiu eventuala habitato kie oni trovis neniun individuon, ekzemple la plej nordokcidentaj 2,000 km2.[1]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

En 1937 en Bolivio Sro. M. A. Carriker trovis du birdojn, masklo kaj ino, kiuj estis en la familio de Kracedoj. La specimenoj estis sekve priskribitaj kiel nova specio de James Bond kaj Rodolphe Meyer de Schauensee en 1939 kaj ricevis la sciencan nomon Pauxi unicornis lokigante ĝin en genro Pauxi kun la specio P. pauxi.[2] En 1969 oni trovis aliajn du birdojn, denove masklo kaj ino, kiuj similis al tiuj troviĝintaj de Sro. Carriker en 1937. Tamen tiun fojon ili estis trovitaj en Peruo ege for de la antaŭaj malkovroj de P. unicornis en Bolivio. Tiuj peruaj specimenoj estis priskribitaj de John Weske kaj John Terborgh en 1971 kiel nova subspecio de P. unicornis kiun ili nomis honore de Maria Koepcke.[2]

Kvankam estis interkonsento je la tempo de la malkovro por ke P. unicornis estas specio kun du subspecioj en la genro Pauxi, ekde tiam oni faris multajn diferencajn sugestojn. Kelkaj sugestoj rilatas la grupigon de specioj kaj subspecioj ene de la genro Pauxi. En 1943 Wetmore kaj Phelps priskribis novan subspecion de la tre proksime rilata P. pauxi nome P. p. gilliardi. Kiam Wetmore kaj Phelps rigardis la tri formojn de Pauxi konatan tiam, ili konkludis, ke P. p. gilliardi estas intermeza formo inter P. pauxi kaj P. unicornis. Kiel rezulto de tio ili grupigis ĉiujn tri formojn en ununura specio kun unicornis kiel subspecio de pauxi.[3][4] Tiu konsidero estis poste malakceptita de Charles Vaurie kiu asertis, ke P. pauxi kaj P. unicornis ne estas samspecifa. Kiam Weske kaj Terborgh malkovris la subspecion koepckeae ili konkludis, ke pauxi kaj unicornis estu konsiderataj separataj specioj.[2][4] Aldona studaro konfirmis, ke koepckeae estas distinga.[5] Estis interkonsento por komuna nomo kiel Sira mutuo.

Aliaj taksonomiaj sugestoj studis ĉu la genro Pauxi restu sola aŭ estu grupigita kun aliaj genroj. En 1965 François Vuilleumier sugestis, ke la specioj de Pauxi estu movitaj al sola genro kun ĉiuj la aliaj specioj en la tre proksime rilataj genroj Mitu, Crax kaj Nothocrax. Ĝuste su jarojn poste Charles Vaurie kontraŭis tiun 'grupigon' de specioj kaj asertis, ke Pauxi, Mitu, Crax kaj Nothocrax ĉiu havu siajn proprajn genrojn.[3] Ne kontenta kun iu ajn el tiuj du ebloj Delacour kaj Amadon sugestis, ke Pauxi kaj Mitu estu grupigitaj kun Crax, sed ke Nothocrax estas sufiĉe distinga por havi sian propran genron. Multaj postaj fakuloj sekvis al Vaurie, Delacour kaj Amadon je konsidero de Nothocrax kiel frata klado de Pauxi, Mitu kaj Crax, dum plej sekvis al Vaurie je havo de la tri aliaj kladoj kiel tri distingaj genroj.[2][4][6]

Ĵusa mitokondria analizo sugestas, ke P. unicornis estas frata specio de Mitu tuberosum, dum la alia specio de Pauxi, P. paŭi, estas frata de la kombina klado de Mitu kun P. unicornis. Tio signifas, ke la genro Pauxi ne estas monofiletika sed parafiletika.[6] La parafilio de Pauxi povus ŝuldiĝi al nekompleta stirpa klasigo, kie genarbo estas nekongrua kun sia speciarbo, tamen tio estas malpli grava por profundaj filogenetikaj disigoj. Pro tio, Pereira et al konkludas ke nekompleta stirpa klasigo estas malverŝajna por la parafiliaj genroj Pauxi ĉar, laŭ sia propra analizo, Mitu kaj Pauxi diverĝis antaŭ proksimume 6.5 mj.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Unukorna mutuo estas inter la plej grandaj kracedaj specioj. Ĝi estas 85 al 95 cm longa.[7] Korpomaso ĉe grandaj maskloj estis de ĝis 3.7 al 3.9 kg kaj nur la Invaria mutuo estas pli fortika inter kracedoj, kvankam la Blankapuga mutuo kaj la tre proksime rilata Kaskomutuo estas ĉirkaŭ samlongaj.[8] Inter standardaj mezuroj, la flugillongo estas 38.1 al 40.2 cm, la vosto estas 31 al 34.8 cm kaj la tarso estas 10 al 10.8 cm.[8] Ĝi havas distingan bluecgrizan kornon aŭ kaskon ĉe la frunto kiu elstaras ĉirkaŭ 6 cm. La plumaro estas ĝenerale nigra, sed mankas blua nuanco en unuarangaj flugoplumoj, kaj havas blankajn ventron, femurtufoj kaj subvostajn kovrilojn. La vosto havas ankaŭ blankajn pintojn.[4]

Ili manĝas nuksojn kaj falintajn fruktojn kaj semojn. Nestumas en arboj je ĉirkaŭ 5 m alte. La pariĝado okazas septembre (komence de la pluvsezono).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 MacLeod, Ross. (2006) “Horned Curassow (Paŭi unicornis)”, Conserving Cracids: The most Threatened Family of Birds in the Americas, Miscellaneous Publications of The Houston Museum of Natural Science, Number 6. ISBN 0-9668278-2-1. Arkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Weske, J.S. & Terborgh, J.W. (1971). “A New Subspecies of Curassow of the Genus Pauxi from Peru”, The Auk 88 (2), p. 233–238. doi:10.2307/4083876. 
  3. 3,0 3,1 Vaurie, C. (1967). “Systematic notes on the bird family Cracidae, 10. The genera Mitu and Pauxi and the generic relationships of the Cracini”, American Museum novitates 2307, p. 1–20. hdl 2246/3507. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Cox, G., Read, J.M., Clarke, R.O.S. & Easty, V.S. (1997). “Studies of Horned Curassow Pauxi unicornis in Bolivia”, Bird Conservation International 7, p. 199–211. doi:10.1017/S0959270900001532. 
  5. Gastañaga-C., M., MacLeod, R.; Brooks, D.M. kaj Hennessey, B. (2011). “Distinctive morphology, ecology, and first vocal descriptions of Sira Curassow (Pauxi [unicornis koepckeae): evidence for species rank]”, Ornitol. Neotrop. 22, p. 267–279.  Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
  6. 6,0 6,1 6,2 Pereira, S.L. & Baker, A.J. (2004). “Vicariant speciation of curassows (Aves, Cracidae): a hypothesis based on mitochondrial DNA phylogeny”, Auk 121 (3), p. 682–694. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0682%3AVSOCAC%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0682:VSOCAC]2.0.CO;2]]. 
  7. Unukorna mutuo Pauxi unicornis Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine. BirdLife International
  8. 8,0 8,1 Hughes, Nigel (2006) Curassows, Guans and Chachalacas, Wildside Books (UK), ISBN 0905062264

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2012-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Arkivigite je 2011-07-14 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]