Urban Hjärne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urban Hjärne
(1641-1724)
Sveda privata kuracisto de la reĝo Karolo la 11-a, alkemiisto, geologo, naturalisto kaj direktoro de la "Laboratorium Chymicum", en Svedio. Li konstruis sciencan bibliotekon kun pli ol 3 500 libroj, unu el la plej grandaj en la tiama Svedio.
Sveda privata kuracisto de la reĝo Karolo la 11-a, alkemiisto, geologo, naturalisto kaj direktoro de la "Laboratorium Chymicum", en Svedio. Li konstruis sciencan bibliotekon kun pli ol 3 500 libroj, unu el la plej grandaj en la tiama Svedio.
Persona informo
Urban Hjärne
Naskiĝo 20-a de decembro 1641
en Skworitz, apud Nyenschanz, Svedio
Morto 10-a de marto 1724
en Bromma, Svedio
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Dorpat
Reĝa Societo de Londono
Universitato de Upsalo
Familio
Patro Erlandus Jonæ Hjärne vd
Gefratoj Thomas Hiärne vd
Infanoj Gustaf Adolf Hjärne • Karl Urban Hjärne • Erland Fredrik Hjärne • Kristian Henrik Hjärne • Maria Hjärne vd
Profesio
Okupo kemiistokuracistogeologoverkisto • grafikartisto • dekoraciisto vd
Laborkampo kemiometalurgio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Urban Hjärne (1641-1724) estis sveda kuracisto, alkemiisto, geologo kaj naturalisto. Hjärne estis simpatia al la kemia filozofio, kaj estis komplete movita kontraŭ la ideoj de Paracelsus kaj favore al malnobligo de Paracelsus fare de Hermann Conring (1606-1681) kaj aliaj antiparcelsus-aj simpatiantoj kiuj defendis la teŭtonan filozofon. La ĉefaj aspektoj en la defendo de Hjärne celis elmontri Paracelsus kiel pian kaj kapablan adepton, kies teorioj tute ne serioze konfliktas kun la instruoj de Lutero.

Li mencias Severinus-on nur resume tiel kiel homo kiu, kune kun Mikaelo Toksito, Gerardo Dorneo, André Duchesne (1584-1640), Thomas Muffet (1553-1604), van Helmont, William Davison (1593-1669) kaj George Starkey (1628–1665), komprenis kaj kemion kaj filozofion pli bone ol Thomas Erastus, Libavo, Hermann Conring (1605-1681) krom aliaj anti-Paracelsius-anoj. Kune kun Gustaf Lohrman (1640–1694), Urban Hjärne estas ordinare agnoskita kiel unu el la inventistoj de kuraciloj kaj magiaj produktoj konataj kiel svedaj amaraĵoj.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Urbano Hjarno naskiĝis en urbo Skvorico, apud Nienskanco, kiu nune apartenas al Sankt-Peterburgo. Li estis filo de la vikario Erlandus Jonæ Hiærne (1596-1654) kaj Christina Tomasdotter Schmidt (1615-1682). Urbano Hjarno edziĝis trifoje kaj havis dudekkvin infanojn. Liaj vidvinoj estis Maria Swan (kun kiu ili havis naŭ infanojn), Catharina Elisabet Bergenhjelm (7 infanojn) kaj Elisabet Cederströmm (9 infanojn).[2] Krom esti persona kuracisto de la reĝo Karolo la 11-a, li estis membro de la Reĝa Societo de Londono kaj starigis plurajn spajojn inklude de Medevi Brunn, en Motalo, kiun li malkovris en 1678. Li estis membro de la Kortego de Stokholmo, kiu kunvenis en la 30-a de junio 1676, en Södermalm, Stokholmo, por taksi lokajn aferojn pri sorĉado. Li estis unu el la sex laikaj membroj kiuj inkludas Olof Bromelius (1639-1707), la plej grava botanikisto antaŭ ol Karolo Lineo, krom aliaj.

Urbano Hjarno vojaĝis tra Nederlando, Anglio, Francio kaj Germanio. Li estis asistanto kaj pli malfrue prezidanto de la minakademio en Stokholomo kaj direktoro de la publika kemia laboratorio starigita al li, en 1683, de la reĝo Karolo la 11-a. Li publikigis analizojn de mineralakvojn, en kiu li observis la bobelevoluon el "minerala spirito" (karbona duoksido). Ankaŭ li esploris la flaron, guston, ŝajno, kaj origino, kaj plenumis kelkajn kemiajn testojn tiaj kiaj galtinkturoj (konataj kiel svedaj amaraĵoj) kaj violŝiropoj.[3], lakmuso, sublimigita korodaĵo (aŭ hidrarga (II) klorido), kupraj kaj feraj vitrioloj (t. e., sulfatoj de kupro (II) kaj fero (II).),

Urbano Hjarno plenumis kelkajn kemiajn testojn kun galtinkturoj (konataj kiel svedaj amaraĵoj) kaj violŝiropoj.

plumba sukero (plumba (II) acetato), sulfura hepato (miksaĵo de kalia sulfido kaj kalia dusulfido kun koloro flavo-duoverdeca. Ĝenerale ĝi uzatas por malheligi la arĝenton.), solvaĵoj de sulfuro en kalkoakvo (aŭ kalcia hidroksido), ktp. Urbano Hjarno estis konvinkita pri la ebleco je transmutaciado de plumbo en oron de la Generalo Otto Arnold Paijkull (1662-1707), unu el la saksiaj komandantoj en la "Batalo de Duna", okaziĝinta en la 9-a de julio 1701.

La plej gravaj verkoj de Urbano Hjarno estas: Pri la formiata acido, tie kie li priskribas sian distiladon de formikoj sur sablo-bano kaj la preparado de iu plumba salo; pri la pezo-altigo de kalcinigitaj metaloj, kiun li kredis ke tio okazas pro la absorbado de iu "grasa kaj sulfuroza acido" ("acidum pingue ac sulphureum") ekde la terkarbo kaj ligno, kvankam li agnoskis ke la metaloj povis kalciniĝi sen la ligno. En siaj eseoj pri la volatila alkala salo en la minerala regno, li priskribas la distiladon de "skota terkarbo" kaj la amoniaka apartigo ekde la likva distilaĵo kun kalcia oksido aŭ mortinta/bruligita kalko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]