Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20100215

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

RE:Helpo:Alŝuti dosieron[redakti fonton]

Saluton Tlu,

Mi volonte ekzamenos la tutan aferon dum la venonta semajnfino. Mi ne sciis, ke ekzistis tia paĝo, kaj ĝi ŝajne ankoraŭ ne estas uzata (al ĝi ligas neniu "oficiala" paĝo). Post tradukado de la subpaĝoj, eble ni povos anstataŭigi la nunan Speciala:Alŝuti ? Kore, Thomas Guibal 18:47, 7. Apr 2009 (UTC)

Alŝutado[redakti fonton]

Salut'! Mi dankas Vin pri la helpemo, sed mi konfuziĝis. (La hieraŭa urso jam videblas sur 2 lokoj senprobleme). Ĉe alŝutado mi legis: la 1-a paŝo estas "informo por dosiero". Tion mi faris, dume vi anonciĝis, ke mi eraris. La tria foto troviĝas ankoraŭ en mia komputilo. Mi ĵus nomumis ĝin Sensorteco. Kion mi faru, se ne "informo por dosiero"? Crosstor.--Crosstor 13:35, 8. Apr 2009 (UTC)

Salut'!

Mi faris la redaktadon, danke al vi en "Resumo" eĉ por kvarfoje, tamen la rezulto ne estis bona, ĉar la ruĝa averto pri justa uzo restis. Verŝajne vi vidos miaj redaktojn (kovrilpaĝo, justa uzo, ktp). Kion mi faru? Kore --Crosstor 08:35, 12. Apr 2009 (UTC)

Tipoj de literoj en informkestaj titoloj[redakti fonton]

Kiel mi eksciis laŭ via redakto en hsb:Informkesto festo, vi uzis ankaŭ tie tipon de literoj en la titolo laŭ fonta familio Book Antiqua. Ĉu vi pensas, ke ĉiu informkesta ŝablono havu karakterizan tipon de fonta familio? Ĉu ne estus do interese havi la titolojn skribitaj per aliaj fontoj? Mi vidis nenie tion, mi nur tiel eksperimentis. Kerio 17:38, 13. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi pensas, ke tiaj formatoj ne tre gravas, ĉar ja ne ĉiu leganto de artikoloj havas la samajn skribodosierojn sur sia komputilo. Kore --Tlustulimu 17:56, 13. Apr 2009 (UTC)
Bone, sed ne ĉiu leganto ne havas ĉiujn css-formatojn kaj similajn nebezonaĵojn, kaj ili ja estas uzataj, eĉ kiam kaŝe. Se ne estus tiel, kial do iuj devus instali ilin en siaj subpaĝojn? Nu bone, mi ne solvos plu tion. Kerio 18:13, 13. Apr 2009 (UTC)

Dankon pro la atentigo! Mi ne konsciis, pri la ekzisto de la ŝablono. Mi nun kolektas "tipajn frazojn", kiuj povas utili por helpi al novuloj. Eble indus iam kunigi ilin en unu ŝablono kun diversaj parametroj. --PaulP - Disk. 18:54, 15. Apr 2009 (UTC)

Ŝablono Lingv/Informkesto[redakti fonton]

la afero estas iom komplika ĉar la dokumentado estas provizita de {{Lingv/dokumentado|Informkesto}} kie Informkesto estas uzata kiel parametro. Do temas pri neordinara dokumentado kiu nekutime sintenas. AL @ 12:49, 16. Apr 2009 (UTC)

Informkestoj[redakti fonton]

Saluton René, ne, mi ne havas apartajn proponojn pri la stilo de la informkestoj. En kelkaj konkretaj okazoj mi ja havas proponojn por aldono aŭ korekto de difinitaj parametroj, sed ĉi-rilate mi iom scivolas, kio estus la plej taŭga proceduro: mencii miajn proponojn en la koncerna diskutpaĝo; simple tuj aldoni la parametrojn, kiuj laŭ mi mankas; aŭ averti la personon kiu aŭtoris la ŝablonon ... ? Mi jam rimarkis, ke mencii proponojn en la diskutpaĝo plej ofte rikoltas nenian reagon ;-) --PaulP - Disk. 12:55, 19. Apr 2009 (UTC)

Nur dank'al via mesaĝo mi ĵus vidis la anoncon de Arno. Li ja estis malpli aktiva ekde iom da tempo. Mi vere esperas, ke li baldaŭ revenos, ĉar li estas altvalora kunlaboranto kaj majstras komputikon multe pli bone ol mi... Eble ni lasu mesaĝon sur lia diskutpaĝo ? Kore, Thomas Guibal 18:31, 20. Apr 2009 (UTC)

Mi komencis iun "simpatilibron" en lia diskutpaĝo. Certe li iam legos tion. --PaulP - Disk. 19:01, 20. Apr 2009 (UTC)

Bildo de la lago[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi ne jam orientiĝas en la dosieraj ŝablonoj por bildoj, mi ne scias, kion taŭgas. Ĉu vi povus iom helpi kaj aldoni la konvenan ŝablonon aŭ permeson, se la bildo estas kopiita el la retadreso skribita en la informoj. Dankas Jujijo 14:25, 23. Apr 2009 (UTC)

Ŝablona diskuto:Ŝanĝu ŝablonon[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu, vi estas la aŭtoro de Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon. Eble vi bonvolas rigardi al ties diskuto, kie mi ĵus priskribis mian nekomprenon. Ĉar la sablono aperas en pli ol 100 paĝoj, eble indas klarigi ĝin. Antaŭdankon, Aisano 21:26, 25. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Aisano. Mi ĵus aldonis informon al la ŝablona dokumentado kaj tradukis la forgesitan suprasoraban vorton. Mi esperas, ke nun la uzo de la ŝablono estas iom pli klara. Kore --Tlustulimu 14:04, 26. Apr 2009 (UTC)
Dankon; mi skribis en la ŝablona diskutpaĝo pli detale. Mi ankoraŭ ne perfekte komprenas la uzon de la ŝablono (ekzemple en "informkesto biografio" ĝi ne aperas, sed en la paĝoj uzantaj la informkeston jes -- mi preferus inverse), sed mi pensos pri la afero.
Aisano 18:29, 26. Apr 2009 (UTC)
Saluton, mi longe pensis pri la meta-ŝablono. Mi komprenas vian argumenton, ke en la ŝablono mem ĝi ne utilus, ĉar tie ja facile eblas vidi, redakti kaj diskuti la ŝablonon. Aliflanke mezuma artikolo havas 10, 20 aŭ eĉ pli da ŝablonoj... sed subite (kvankam ege malfrue) mi komprenis, ke Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon estas ne por ĉiuj ŝablonoj, sed precipe por informkestoj! Do ekzemple Ŝablono:Dato ne havu ĝin, ĉar tio tre ĝenus la legadon de artikoloj. En informkestoj la ordinara leganto de vikipedio eble pretervidas ĝin.
Strange, ke mi bezonis tiom da tempo por kompreni tion. Mi ankoraŭ emas pensi, ke la ŝablono pli ĝenas la ordinaran leganton, ol ĝi helpas la vikipediiston, sed tio estas persona afero. Pretere, kiel ordinara nur-leganto de vikipedio (ĉu tiaj ekzistas?) mi eble preferus, se la ŝildeto ĉe la ŝraŭbilo dirus ne nur "redaktu", sed "redaktu la ŝablonon de tiu ĉi informkesto" aŭ ion similan. Kion vi opinias?
Mi de tempo al tempo repensos pri la afero. – Aisano 18:23, 27. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Aisano. Dankon pro vi propono pri la bildeta teksto. Mi ĵus ŝanĝis ĝin, tiel ke pli klaras kio estus redaktata. Kore --Tlustulimu 15:24, 29. Apr 2009 (UTC)

Propraj fotoj[redakti fonton]

Salut'!

Mi ĵus finis faradon de emblemoj "memfarita" por miaj fotoj. Ekde nun ili estas libere uzataj. Komence mi faris ilin laŭ Miaj kontribuoj/Alŝutitaj bildoj/50, sed baldaŭ ne listiĝis la pli malnovaj fotoj (250 ne funkcias). Tial mi laŭ mia rememoro finfaris ilin. Sekve eble restis mia foto, kie estas: "no licenso". Ĉu estas ia metodo havi la liston: fotoj de Crosstor kun averto no licenso? Dankas:--Crosstor 10:21, 26. Apr 2009 (UTC)

Erinaceto[redakti fonton]

Jes, mi legis la mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj. Mi ne scias, ĉu ekzistas iu kutimo pri forpasintaj vikipediistoj. Mi scias, ke antaŭ iom da tempo iu administranto mortis, kaj oni tiam metis iun specialan tekston en lia paĝo: Vikipediisto:Oryanw. Almenaŭ tion ni povus fari. --PaulP - Disk. 18:59, 12. Maj 2009 (UTC)

Gadget-markadmins.js[redakti fonton]

Saluton, mi rimarkis vian adapton, sed ne komprenas, kion mi devas fari (aŭ: ĉu mi devas fari ion). Ĉu ekzistas instruilo pri tio ie? Mi vane serĉis. Dankon! --PaulP - Disk. 13:18, 18. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Nun vi nenion devas fari, ĉar mi ja ĵus adaptis la paĝon. Sed la afero tre facilas. En la linio kun la variablo userSet['A'] estas difinataj la nomoj de la administrantoj. Sed kiel disiga signo estas uzata |. La aliaj difinoj funkcias simile. - La aldonaĵo estis origine kreita en la germana vikipedio, poste metita en la rusan kaj la sorabajn. Do mi tradukis ĝin en la esperantan version. Kore --Tlustulimu 13:27, 18. Maj 2009 (UTC)
Ha, jes, mi vidis, ke nun aldoniĝis (A) al niaj nomoj. PaulP - Disk. 13:30, 18. Maj 2009 (UTC)


Saluton, Tlustulimu. Mi kopias la averton kiun mi sendis al la aŭtoro pri Arbuto.

"Saluton. Mi gratulas pro la artikolo Fragarbo, sed mi vidas, ke vi supozeble tradukis la anglan (aŭ similan) nomon sen konstati ke jam en PIV aperas la vorto arbuto por la genro, ja ne por la specio, sed mi scias, ke estas sufiĉe uzata ankaŭ por la specio. Tute ne aperas tiu signifo en PIV. Ekzemple se vi enmetas per Guglo (mi scias, ke ne estas dio) nur fragarbo aperas 280 fojojn kontraŭ 9,530 de arbuto; eble tio ne rilatas al Esperanto: se vi aldonas tiun vorton Esperanto estas 7 fojojn por fragarbo kontraŭ 229 por arbuto. Mi lasis fragarbon kiel alidirektilo. Ĝis."

Krome mi povas diri, ke ne eblas facile traduki "unedo" por fari pli kompletan nomon por la specio, ĉar ŝajne tio estas ne adjektivo de nomo arbuto, sed frazo "unum mi manĝos" tio estas "nur unum mi manĝos". Iu klarigo estas en la artikolo. Konsulto al fakulo indas. Sed mi ne scias al kiu. Ĉiukaze ŝajnas klare pli inda Arbuto ol Fragarbo, kiu estas nur traduko el angla (aŭ simila lingvo) tute mallogika, ĉar frago estas tute alia afero, kaj malesperanta. Ne malkonfuza, sed ebla estas solvo lasi Arbuto por la specio kaj geno estu Arbutoj; tion mi faras ĉe birdoj kiam unu specio estas la plej konata de la genro. Oni ne povas havi nomon por ĉio kaj krei ilin tuje, sed eblas eliri el tio jam ekzistanta (PIV).--kani 22:05, 18. Maj 2009 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la aparta termino arbuto estas uzenda por la genro, sed por la specio estu uzata devena formo de tio. La vorto fragarbo estas laŭangla traduko kaj krome ŝajnigas, ke temus pri iu arbo kun fragoj kiel fruktoj. Sed ja certe temas pri tute alia planto, ĉu ne? Bedaŭrinde mi ne scias, kion signifas la scienca parto unedo. Ĉu iu scias tion? Bedaŭrinde NPIV nur enhavas la vorton por la genro. Kore --Tlustulimu 20:03, 18. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Mi ripetas ke mi trovis la nomon de fragarbo en la PIV. Ĉu tiu fonto ne estas fidinda aŭ ne Esperanteca ? Ankaŭ en mia propra lingvo oni nomas la arbeton : "Aardbeiboom", t.e. fragarbo. Ĝi povas esti arbeto ĝis 15 m alto, kaj kaŭze de la fruktoj oni senpere pensas al "arb(et)o kun fragoj", laŭ mi tre bela kaj trafa nomo. Ĉu oni donu la nomon de la genro al tiu de la specio ??? Tre konfuziganta propono laŭ mi. Ĉu Arbutus unedo estas la plej konata specio ? Por kiu, kaj kie ? Mi apogas vian ideon ĉi supre por serĉi apartan terminon. Aliaj serĉu ĝin, ĉar mi ne tre ŝatas tiajn diskutadojn. Se mi ne iome amus la Zamenhofan lingvon, mi tuj forlasus la vikipedian projekton. Mi protestas kontraŭ la maniero laŭ kiu "oni" decidas en la Esperanto Vikipedia. Mi esperas ke estonte tiaj decidoj estu pritraktataj de komisiono de objektivaj personoj. --Forstbirdo 20:07, 19. Maj 2009 (UTC)
Kara Tlustulimu, Mi aldonas kelkajn ekzemplojn provante ke la uzado de "Arbuto" rilatas ofte al la genro, ne ĉiam al Arbutus unedo. Insulo Galiano (Kanado), certe ne A.u.; Orelkecalo (Meksikio), same; Krimea montaro, Martjano (kabo) : koncernas :Arbutus andrachne. Ankaŭ en la Kanariaj Insuloj troviĝas Arbutus canariensis. Mi nur volas diri ke ĉiu specio havu sian propran nomon, ne tiun de la genro. Sed kun la statistikoj oni provas ĉiun, kiel vi scias. Korajn salutojn.--Forstbirdo 17:08, 20. Maj 2009 (UTC)
Interesa estas kompari kun anzino, speco de kverko (Quercus ilex), nomata ankaŭ ilekskverko, verda kverkoĉiamverda kverko. La vorton anzino, kompromisan inter pluraj lingvoj de Iberujo, ekuzis en Esperanto Jorge Camacho kaj aliaj membroj de la Ibera Skolo. La anzino tamen estas tut-mediteranea specio...--Forstbirdo 20:27, 22. Maj 2009 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ankaŭ rigardis en mian dikegan vortaron Germanan-Esperantan kaj tie trovis, ke la vorto arbuto estas uzata por la genro Arbutus kaj la specio Arbutus unedo. Sed mi ne scias, ĉu tio estas en ordo. Krome estas menciita fragarbo kiel traduko. Kaj mi ankaŭ serĉis tradukon por unedo en mia latina vortaro, sed vane. NPIV2002 uzas la vorton arbuto nur por la genro. - Nur iom strangas, ke ekz. la ĉeĥa vikipedio (Genro: cs:Planika, specio: nomoj estas listigataj en la prigenra artikolo, sed la artikoloj ankoraŭ ne kreataj) bone distingas inter la genro kaj la specioj. Do ni plu serĉu solvon, kiu ebligus distingon, ĉu ne? - Unu ebleco laŭ NPIV2002 ja povus esti nova radiko arbutuso por la genro kaj la jama arbuto restas por la plej grava specio. Tio estus laŭ la paro piro (por la frukto, ĉar estas fundamenta radiko) kaj piruso (por la genro). Kore --Tlustulimu 09:30, 23. Maj 2009 (UTC)
(+) Alia ebleco de destingo estus arbuto por la genro kaj fragarbo por la specio Arbutus unedo. Tio evitus apartan, novan vorton. Kion vi pensas pri tio? Kore --Tlustulimu 09:32, 23. Maj 2009 (UTC)

Kara Tlustulimu, Kiel vi povas pensi, mi preferas la lastan solvon. Ne nur la angloj kaj la usonanoj parolas pri "fragarbo", ankaŭ la germanoj, la danoj, la flandroj kaj la nederlandanoj. Mi scias ke tiu ĉi ne estas bona argumento, sed aliaj jam suprenvenigis la statistikojn. Oni daŭre uzu la ekzistantan nomon por la genro, pri tiu ne estas dubo laŭ mia sento. La nomo "Arbuto" jam estas uzata por la genro en pluraj artikoloj.

La “plej grava specio” laŭ mi ne science ekzistas. Tiu nur provas ke Esperanto ĝis nun estas tro eŭropea. Plejparte de la vortaristoj supozis ke Arbutus unedo estus la sola specio de la genro. Kiu studas iome atente la artikolojn : Insulo Galiano, Martjano (kabo), Orelkecalo devas konkludi ke ĉeestas verŝajne ne-scienca uzado de la termino “Arbuto”

Kiel jam dirite, mi preferas ne trudi "mian solvon" por la nomo de la specio. Mi nur certas ke uzado de sama nomo kaj por la specio kaj por la genro estas evitenda.

Pri la titoloj por artikoloj, mi legis en Vikipedio:Titoloj de artikoloj ke oni rajtas ( rilate zoologiaj unuoj ) uzi la pluralon nur por taksonoj superaj al la genroj ( ekzemple : lacertuloj, reptilioj). Se oni aplikus tiun rikomendon/regulon al la botaniko, oni ne titolu "Arbutoj" por la genro ! Mia demando estas : kiel titoli artikoleton pri la genro Arbutus, kiun mi eble redaktos.

Finfine, por eviti parton de tiaj malkonkordoj, Vikipedia eble povus decidi titoli ĉiujn artikolojn pri specioj per la latina nomo ??

Mi dankas pro via intereso por la disputo, vin salutas kaj ankaŭ s-ro Kani.--Forstbirdo 14:07, 1. Jun 2009 (UTC)

Laŭ mi titoli kun sciencaj nomoj evitas malkonkordoj kaj estas neŭtrala. pino 15:57, 1. Jun 2009 (UTC)

Retaliro[redakti fonton]

Miu ĵus reakiris hejman retaliron kaj verŝajne rektivetos kiel eble. Kore AL @ 14:17, 22. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Arno. Tio estas bona mesaĝo. Mi esperas, ke vi povos helpi al mi iom ĉe komplikaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 14:38, 22. Maj 2009 (UTC)


La artikolo angla lingvo[redakti fonton]

Saluton , mi estas "Hades" .Mi ne parolas bona esperanto. Vi trovos la artikolo basa tiechi : (estas franca ).

Selon le service de la recherche pédagogique du Hanovre, il existe un décalage important dans l'apprentissage de l'anglais comme seconde langue entre le niveau qu'estiment posséder les utilisateurs et leur véritable maîtrise. Ainsi, il a été demandé à des élèves qui pratiquaient depuis 8 à 10 ans d'estimer leur niveau de compétence : 34% ont répondu très bien, 38% ont répondu bien; par contre, à la suite d'un test d'évaluation on s'est rendu compte que seulement 1% des étudiants maîtrisaientt très bien l'anglais, et seulement 4% le maîtrisaient bien [1] [2].

Dans le cadre d’une étude réalisée en 2000 et (publiée dans Läkartidningen numéro 26-27, 2002, revue spécialisée destinée aŭ médecins suédois). 111 médecins généralistes danois, suédois et norvégiens ont lu le même article synoptique pendant 10 minutes. La moitié l’a lu dans sa langue maternelle, l’autre moitié en anglais. Des questions étaient posées tout de suite après la lecture. En général, tous les médecins danois, norvégiens et suédois sont relativement à l’aise avec la langue anglaise grâce à l’enseignement reçu à l’école et grâce également à la télévision, aŭ films. De plus, leur langue est une parente de l’anglais. Ils lisent également des ouvrages d’études en anglais, sont abonnés à des revues médicales en anglais. Dans le cadre de cette étude, les médecins avaient indiqué qu’ils comprenaient tous l’anglais. 42% d’entre eŭ avaient même signalé qu’ils lisaient chaque semaine des communiqués en anglais. Cette étude a révélé que Les médecins qui avaient lu le texte en anglais avaient perdu 25% des informations que s’ils l’avaient lu dans leur langue maternelle. —La komenton aldonis, sen subskribo, Hades (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Hades. Bedaŭrinde mi tute ne komprenas la francan lingvon. Do iu sperta franclingvano estas je la vico korekti vian tekston. Kore --Tlustulimu 16:22, 27. Maj 2009 (UTC)

Via komento pri Kerio[redakti fonton]

Jam la romianoj formulis "Audiatur et altera pars", oni aŭskultu ankaŭ la alian flankon. Laŭ mia impreso en la kazo de Kerio tio ne okazis - oni gaje komentis sen peti lian prezenton. (Tiun li nun metis sur sian paĝon.) En la Diskutejo mi komentis pri la homaj rajtoj ĉi-rilate. Sur la diskutpaĝo de Kerio mi skribis al vi (por ne disigi la diskuton), interalie pri la faroj kaj nefaroj de la administrantoj lige al via mesaĝo al Kerio. Kiu estas senkulpa, tiu ĵetu la unuan ŝtonon. Ĉion bonan Lu 07:47, 31. Maj 2009 (UTC)

Viaj demandoj[redakti fonton]

Pri via unua punkto mi ne vidas grandan problemon. Se denove okazas kontraŭregulaĵoj, iu ajn povas interveni, ankaŭ Narvalo, vi kaj mi. Pri via dua punkto: Regularo pri forbarado ne ekzistis. Ekzistis nur propono pri regularo, sed eĉ tiu propono diras, ke en urĝaj okazoj oni rajtas tuj forbari, senaverte. Laŭ ĝi, forviŝo de paĝoj estas kazo de urĝeco. Kie do kuŝas la problemo? —La komenton aldonis, sen subskribo, PaulP (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Paŭlo. La problemo nur estas, ke Kerio nun tumultas, kvazaŭ ĉiam la administrantoj estas la "maliculoj". Kore --Tlustulimu 15:29, 31. Maj 2009 (UTC)
Jes, kaj ne nur Kerio tion faras. La sola maniero por ne esti kritikata estas nenion fari. Sed mi ne kulpigas tiujn, kiuj kritikas nin. Ili vidas nur tiun forbaradon, sed ili ne scias, pri la dekoj da mesaĝoj, kiujn vi, Arno, Marcos, Maksim kaj mi interŝanĝis kun Kerio okaze de aliaj kontraŭregulaĵoj. Kore --PaulP@diskkont 15:50, 31. Maj 2009 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Hei Tlustulimu, kannst du mal checken, warum z.B. Vikipediisto:Byrial, Vikipediisto:CLW nicht unter Kategorio:Vikipediisto nn-1 oder Kategorio:Vikipediisto nn aufgelistet werden, ebenso nicht Vikipediisto:Troels Nybo unter Kategorio:Vikipediisto nn-2 oder Kategorio:Vikipediisto nn. Bei mir klappt das aber mit derselben Vorlage komischerweise. Ich werde daraus nicht schlau. --Geitost 14:59, 1. Jun 2009 (UTC)

Hallo, Geitost. Da die Vorlagen {{Vikipediisto nn-1}} und {{Vikipediisto nn-2}} noch ziemlich neu sind, gibt es mit den automtischen Kategorisierungen eine Verzögerung. Der Servercatch braucht manchmal eine Weile. Gruß --Tlustulimu 15:23, 1. Jun 2009 (UTC)
Ach so, das wusste ich nicht. Ich hatte schon nach Fehlern in den Vorlagen gesucht. Multan dankon! --Geitost 15:31, 1. Jun 2009 (UTC)
Ne dankinde. - Eine ähnliche Verzögerung tritt auch auf, wenn man etwas an Vorlagen ändert, das Auswirkungen auf die automatische Kategorisierung hat, wie z.B. Änderung an {{DEFAULSORT}}. Kore --Tlustulimu 15:36, 1. Jun 2009 (UTC)

"defaŭlta ordiga ŝlosilo" -- ĉu senutila averto?[redakti fonton]

Kara René, la ĉi-supra temo en la Diskutejo stagnas. Ĉu vi, kiel ŝablona spertulo, povas kontroli, ĉu mia lasta argumento validas? Se jes, necesos ŝanĝi la ŝablonon "bio". Dankon! --PaulP@diskkont 19:12, 1. Jun 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Mi hodiaŭ vespere jam estas tro laca por okupiĝi pri komplikaj ŝablonokodoj. Sed morgaŭ mi nur vespere havos tempon kaj tiam verŝajne estos denove laca pro la unueŭra laboreto. Do mi tial devos okupiĝi pri tio je la sekva semajnfino. Kore --Tlustulimu 19:23, 1. Jun 2009 (UTC)
Ne urĝas, René. Nur gravas, ke la afero ne estu forgesta. Bonan nokton! --PaulP@diskkont 19:25, 1. Jun 2009 (UTC)

Burokrato[redakti fonton]

Mi igis vin burokrato ĉar post du semajnoj estas ok voĉoj por kaj neniu kontraŭ. Bonvenon kaj bonan kunlaboron ! AL @ 17:44, 3. Jun 2009 (UTC)

Korajn gratulojn, René!!! --PaulP@diskkont 18:53, 3. Jun 2009 (UTC)
Dankegon, Arno, pro la burokratigo kaj al Paŭlo pro la bondeziroj. Kore --Tlustulimu 19:24, 3. Jun 2009 (UTC)
Gratulationon oder wie das auf Esperanto heißt :-) --Obersachse 17:54, 4. Jun 2009 (UTC)
Dankon, Obersachse. - Richtig heißt es aber gratulon oder als Satz mit Verb Mi gratulas al vi. (Ich gratuliere dir). Also nur der Stamm von gratulieren, weil es ja kürzer ist als Gratulation. Kore --Tlustulimu 12:10, 5. Jun 2009 (UTC)

Bot needs flag[redakti fonton]

Hi, I would be grateful if you looked at my request for approval of bot-flag

Vikipedio:Permespeto por robotoj

Thanks, --Dnikitin 13:04, 4. Jun 2009 (UTC)

Retmesaĝo post ŝanĝo de atentata artikolo[redakti fonton]

Ĉu eblas aktivigi la funkcion, uzeblan en multaj aliaj Vikipedioj, nome eblon aktivigi sendadon de retmesaĝoj post ŝanĝo de iu el la atentataj artikoloj? Precipe en projektoj ne tre viglaj la funkcio taŭgegas, ĉar disponigas pli bonan kontrolon de la enhavo. Mi petis Arnon Lagrange kaj Alaŭdon, sed ili ne respondis. --Petrus Adamus 21:58, 9. Jun 2009 (UTC)

Saluton, Petrus Adamus. Mi nur scias, ke tia funkcio ekzistas en miaj preferoj por la propra diskutopaĝo en la tiea ĉapitro "Retpoŝto". Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ekzistas la alia varianto. Sed mi demandos sur meta. Kore --Tlustulimu 16:52, 10. Jun 2009 (UTC)
Ĝi certe ekzistas, mi aktivigis ĝin ekz. por miaj kontoj en Ĉeĥa Vikipedio aŭ en la Komunejo. --Petrus Adamus 19:04, 10. Jun 2009 (UTC)
Mi ĵus trovis la butoneton en la ĉeĥa vikipedio kun la frazo "Poslat e-mail při změně sledované stránky". Sed ankoraŭ ne estis respondo al mia demando ĉe meta: meta:User_talk:Spacebirdy#Beobachtungsliste und Email. Certe li ankoraŭ respondos, ĉar li ja estas tre aktiva en diversaj vikipedioj. Kore --Tlustulimu 19:22, 10. Jun 2009 (UTC)

Dankon pro vian atenton, Tlustulimu! Bonvolu helpu min pliĝustigi la tiun ŝablonon - en tiu ne speguligas la nomo de artikolo (ekz. en Flugo Air France 447). Mi volas la tiun ŝablonon enmetos ĉiujn respektivajn artikolon.--RG72 14:01, 12. Jun 2009 (UTC)

Nedankinde, RG72. Mi ĵus korektis kaj la ŝablonon {{Informkesto aviadila akcidento}} kaj la artikolon Flugo Air France 447, ĉar ja alikaze dufoje aperus la nomo. Kore --Tlustulimu 14:14, 12. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto zoo[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, vi postulis antaŭ nelonge de mi, ke mi esperantigu tri vortojn en ŝablono Kadrigo. Ĉu vi atentigis ankaŭ pri la esperantigo la kreinton de la ŝablono:Informkesto zoo, kiu estas plene en la angla? Ĉu kelkaj ŝablonoj povas esti en la angla kaj kelkaj ne? Zuazua 17:46, 25. Jun 2009 (UTC)

Dankon pro la memorigo resp. atentigo, Zuazua. Mi ĵus esperantigis la ŝablonon kaj alĝustigis la solan artikolon kun la informkesto. Krome finfine ekzistas uzebla dokumentaĵo. Kore --Tlustulimu 18:28, 25. Jun 2009 (UTC)
Dankon por via traduko. Zuazua 19:49, 25. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Malĝusta nomo[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, vi korektis ŝablonon Malĝustan nomon. Mi ne scias, ĉu mi eraris ie, sed la rezulto de la ŝablono devus esti tia, kia ĝi estas en titolo en cs:1st International School of Ostrava. Ĉu la ŝablono funkcios ankaŭ ĉi tie? Dankon. Zuazua 19:05, 28. Jun 2009 (UTC)

Ŝablono:Sinagogo[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, ĉu vi povus rigardi {{Informkesto sinagogo}}? Tie anstataŭ la ŝablono aperas ruĝa frazo Rekursiva ŝablono estis trovita: Ŝablono:Informkesto sinagogo. En la ĉeĥa ĝi funkcias, sed ĉi tie ne. Dankon. Zuazua 09:09, 10. Jul 2009 (UTC)

La ŝablono estas iel ligita kun {{Informkesto sakrala konstruaĵo}}. Zuazua 09:12, 10. Jul 2009 (UTC)
✔ Farite --Tlustulimu 09:49, 10. Jul 2009 (UTC)

"Mi estas boranta truon por ŝraŭbo."[redakti fonton]

  • I am drilling a hole for a screw to go in afterwards.

Mi tradukus kiel:

  • Mi boras truon por ŝrabo esti enmetata poste. (Aŭ simile)

Ĉu bone? Kore salutas Yekrats 22:42, 12. Jul 2009 (UTC).

Praprusoj[redakti fonton]

Kara, mi ja nenion forviŝis, mi nenion scias pri la afero, eble ia misskribo farita per mi forviŝiĝis la kategorion? Kore salutas Vikipediisto: Petro polo 21:55, 15 Jul 2009 UTC

Minaco kun bloko al bonvolema kunlaboranto[redakti fonton]

Kara Tlustulimu mi malkovris denove minacon de bloko netolereblan! Tio estas tute klare misuzo de via administra povo. Jen kontraŭ Nolanus! Ni estas ja nun diskutantaj regularon pri bloko kaj estas tute evidenta, ke la aktiveco de Nolanus, eĉ se ne plaĉis al vi kaj estas diskutinda, ne estas kialo por bloko! Oni gvidu novulojn al la ĝusta vojo, sed oni ne ĉiam tuj venu kun agresoj kaj blokminacoj! DidiWeidmann 00:05, 16. Jul 2009 (UTC)

Ŝanĝo de identeco[redakti fonton]

Saluton, Tlustulimu, kaj dankon pro via atentigo.

Jes, mi sciis pri burokratoj kaj iliaj taskoj, sed mi supozis, ke nomŝanĝo estas tre malfacila, se ĝi koncernas plurajn vikipediojn. Kaj ene de la esperanta vikipedio ja tute ne estis problemoj. Do mi decidis simple komenci novan vivon. Mia pludirektilo sur mia malnova paĝo (farita sub mia malnova identeco) ja pruvas, ke mi estas la sama uzulo.

Kompreneble, se vi havas alian proponon (eĉ nun, post farita faro), mi akceptos. Ĉu vi havas?

Umbert' 20:21, 22. Jul 2009 (UTC)

Saluton, mi pripensis vian instigon. Eĉ se ne plu eblas transpreni mian antaŭan identecon kiel Vikipediisto:Umberto al la nova, interesus min, kiel mi ekzemple povus (iam) rericevi la rajton revizii artikolojn aŭ ŝanĝi artikolajn nomojn. (Mi opinias, ke mi neniam misuzis tiujn rajtojn, certe ne intence.)
Mi legis, ke vi nun havas malmulte da tempo. Ĉu mi turniĝu al alia burokrato?
Umbert' 18:09, 25. Jul 2009 (UTC)
Saluton, Umbert'. Se mi bone komprenis la helpan paĝon pri alinomigo de uzantoj en la germana vikipedio (de:Hilfe:Benutzernamen ändern), ne plu eblas alinomi Umberto al Umbert', ĉar vi ja jam kreis ĉi tiun konton kaj ekredaktis sub la nova nomo. Do viaj tiamaj redaktoj restos ĉe la malnova nomo. - Laŭ la regularo sur la paĝo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj vi devos havi almenaŭ 200 redaktojn. Sed mi ne scias, ĉu tio ankaŭ validas en kazo de kreado de nova konto anstataŭ alinomigo. Eble vi tial demandu Arnon. Sed povas okazi, ke li ne respondos aŭ tio iom daŭros. Kore --Tlustulimu 19:10, 25. Jul 2009 (UTC)
Bone; mi do atendos 30 tagojn (laŭ la regularo) – ĝis tiam mi kredeble havos pli ol 200 redaktojn – kaj tiam registros peton iĝi revizianto.
Dankon pro via helpo. Mi ja estus antaŭe petinta la helpon de burokrato, sed mi devis eksperimente trovi "liberan" uzul-nomon. Ekzemple mi provis pri "Umbert0", sed la sistemo rifuzis ĝin dirante, ke ĝi estas tro simila al "Umberto". Eble mi estu kreinta la novan konton sen ekredakti, sed tion mi ne sciis. Ne gravedas.
Pretere, se vi preferas, plu nomu min Umberto.
Umbert' 22:17, 25. Jul 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto futbalteamo[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi iom reordigis la ŝablonon Ŝablono:Informkesto futbalteamo. Ĉu vi povus ĝin denove reformatigi? Ankoraŭ mi ne scias, kiaj "ordonoj" servas por tio. Dankon. Zuazua 17:32, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Zuazua. Ĉar vi hazarde ne ŝanĝis la partojn de la informkesto, en kiuj troviĝas la CSS-formatoj, mi ne devis reformatigi tion. Informoj pri la formatoj troviĝas sur la paĝo Vikipedio:Informkestoj. Proponoj pri novaj fonaj bildetoj estas bonvenaj sur la tiea diskutopaĝo. Krome ekzistas helpa paĝo pri informkestoj, nome Helpo:Informkestoj, kiu ankaŭ informas pri la uzado resp. enmetado de la formatoj en informkestojn. Kore --Tlustulimu 11:53, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝablono:Radiostacio[redakti fonton]

Kara Tlustulimu! Ĉu povas vi krei tiun ŝablonon? Ĝi necesas por artikolo Nacia Radio de Ĉuvaŝio, sed mi ne scipovas fari tion. Dankon.--RG72 17:54, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, RG72. Certe mi povos krei tian ŝablonon. Sed mi proponas iom alian titolon. Se ĝi estu informkesto, ankaŭ ĝia titolo estu Informkesto radiostacio laŭ la iam de mi proponita nomskemo por informkestoj. - Pro laceteco mi kreos ĝin morgaŭ aŭ pli poste. Kore --Tlustulimu 19:05, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Mi antaŭdankas :) --RG72 01:44, 18. Aŭg 2009 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus kreis la informkeston Ŝablono:Informkesto radiostacio kaj korektis du parametrojn en la artikolo. Kore --Tlustulimu 19:12, 25. Aŭg 2009 (UTC)

RE:Ŝablono:Uzanto SUL[redakti fonton]

Dankon, mi ŝanĝis la ligilon, ĉi tie, en en.wiki kaj en it.wiki :) --→ Airon 05:23, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Mi notis ĉefe, ke vi estas administranto ankaŭ en aliaj vikioj... Gratulon! :D --→ Airon 18:52, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Botflag LinkFA-Bot[redakti fonton]

Hallo. Hier habe ich einen Botantrag gestellt, Testedits sind erfolgt. Die Seite sagt, ich soll mich bei den Bürokraten melden - das tue ich hiermit (bei allen 3) ;) --Guandalug 12:34, 25. Aŭg 2009 (UTC)

Respondoj[redakti fonton]

Saluton, Tlustu. Lasu min labori! :D Pro manko da tempo, mi respondos vin poste. Nune, mia cerbo estas malkonektita al mia korpo. Bonvolu atendi kiam ĝi finfine konektas (por nur 5 minutoj) :D Ĝis --→ Airon 11:36, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Bone, mi rezonas.
Mi ĉiam labori sola. Ankaŭ en it.wiki, kie mi laboris antaŭ forlasis la projekton (pro pluraj kaŭzoj). Do, mi ofte ŝanĝas paĝojn aŭ ŝablonojn sen peti al komunumo. Pardonu min :)
Ĉiokaze, mi ŝanĝos ĉiujn paĝojn mane, por plibonigi ilin (kiel kun {{Informkesto muzikalbumo}}). Se vi devas diri alian, kiu mi devas koni, « diru nun aŭ silenti poreterne » :D
Mi klopodis ripari mian vikipediista paĝo sed mi ĉiam fiaskis. Se vi scias kiel fari, bonvolu fari!
Ĝis --→ Airon 16:43, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Taksonomio korektita[redakti fonton]

Mi havas iujn demandojn pri la fintraduko de la lastaj ankoraŭ anglalingvaj parametroj en la ŝablono Taksonomio korektita. Ĉar vi kutime multe engaĝiĝas pri ŝablonoj: Ĉu vi emus rigardi kaj kunpripensi la demandojn?

Sincere, ThomasPusch 17:53, 23. Sep 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi okupiĝos pri tio ekde lundo, ĉar tiam mi havos pli da tempo. Kore --Tlustulimu 15:30, 24. Sep 2009 (UTC)

Franca idiotismo[redakti fonton]

"Trifouilly-les-Oies" mankis, en la (senfina ?) listo de la francaj idiotismoj. Kial forigi la artikolon ? Sufiĉis poluri ĝin.

--Jean-François Clet 18:29, 30. Okt 2009 (UTC)

Navigaj ŝablonoj[redakti fonton]

Mi konsideras ke la ŝablonoj ne estas kontentige riparitaj. Rigardante {{Navigilo kun kaŝeblaj grupoj/dokumentado}} ŝajnas en ordo, sed ne ĉe {{Navigilo kun kaŝeblaj grupoj}}. Mi plu esploras kiel misfunkcias la ŝablonoj viditaj en tiu situacio. Mi grumblemas kontraŭ Zuazua kiu provis krei komplikajn ŝablonojn ne regante la kodadon sed ankaŭ kontrraŭ vi kiu duon-Esperantigis kelkajn ŝablonojn, tiel ke malfacilas scii ĉu oni uzu esperantan aŭ anglan nomon por parametroj. Uzanto devus uzi nur Esperantajn. Anglaj vortoj devus esti uzitaj nur por doni ordonon al la servilo. Ĉiukaze bonvolu nepre provizi dokumentadon tuj kiam vi kreas (aŭ tradukas) ŝablonon : alikaze fariĝas polica enketo por povi ripari fuŝaĵojn. Arno Lagrange @ 13:35, 2. Nov 2009 (UTC)

Kiel komuniki?[redakti fonton]

Saluton, Tlu, kie vi estas? UNiesert 10:06, 6. Nov 2009 (UTC) (skype U.Niesert)

ŝablono:Karnomanĝuloj[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu. Mi kreis laŭ la angla ŝablonon {{Karnomanĝuloj}}. Serĉante tie mi eksciis, ke la ŝablono montriĝas mem en la parto, kie la "rilatulo" estas skribita. Ekz. por ke oni ne serĉu tro longe, kie la rilatulo troviĝas en la ŝablono, do kiam oni klakos sur "montri", aŭtomate montriĝos la jam menciita rilata parto de la ŝablono. Kiel ekzemplon vi povas vidi ekz. en:Red Panda. Klaku sur "show" tie kaj aŭtomate montriĝos ankaŭ la parto, kie troviĝas la pando. Ĉu io simila estus aranĝebla ankaŭ ĉi tie? Dankon por via respondo. Zuazua 18:59, 8. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Zuazua. Mi pensas, ke por tio necesus ŝanĝo resp. aldono de javaskripto sur la paĝo MediaWiki:Common.js. Bedaŭrinde mi ne tiel spertas pri javaskripta programado kiel pri kreado kaj ŝanĝado de vikiaj ŝablonoj. Sed mi ja povus rigardi, ĉu la kodo el la angla vikipedio taŭgus por ni. Sed tio ne plu okazos hodiaŭ. Kore --Tlustulimu 19:51, 8. Nov 2009 (UTC)
Saluton Tlustulimu, mi skribas al vi rilate al la malkaŝigado de la ŝablono ĉe la rilatuloj. Rigardu nenien, ĉar la problemo estas solvita. Zuazua 05:53, 16. Nov 2009 (UTC)

Ŝ:Klado[redakti fonton]

Kiel efikis via plibonigo de {{klado}} ? Arno Lagrange @ 19:32, 13. Nov 2009 (UTC)

Danko kaj demando[redakti fonton]

Dankon por viaj korektaĵoj de mia uzantpaĝo. :) Mi tamen havas demandon. Mi uzis "nomiĝas" ĝis unu esperantisto ĉe lernu.net skribis al mi ke "nomas" estas pli bona. Li diris ke "nomiĝas" estus kiel germane "ich heiße mich". Kiel tio estas? Arĉjo 18:13, 18. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Arĉjo. La ulo certe eraris pri la germana frazo, ĉar ĝustas "Ich heiße" oder "Ich nenne mich". Eble la ulo miksis ambaŭ tradukojn. Krome la unua varianto estas pli ofte uzata en la germana lingvo. Kore --Tlustulimu 18:32, 18. Nov 2009 (UTC)

Bildo de la Tago[redakti fonton]

Kara ! Jes, mi konsilas al vi uzi provejon ĉar la ŝablonoj rilataj al Bildo de la Tago estas iom komplikaj. Via plibonigo konsistas el kreo de trilinia tabelero, ĉu ne ? Tamen mi rimarkis malegalecon de kolumnoj ĉe hsb:Wikipedija:Wobrazy_tydźenja (Efelturo aperas en pli larĝa kolumno ol la aliaj). Arno Lagrange @ 06:55, 24. Nov 2009 (UTC)

Bone ! Ĉu vi povas provizi iom da klarigoj je {{Bildo_de_la_tago/linio/dokumentado}} ? AL @ 15:23, 24. Nov 2009 (UTC)
Kompreneble se via propono estas plibonigo enkonduku ĝin. Plia plibonigeto : la bildoj pli bone aspektus se ili aperus en la centro de la ĉelo, ĉu ne ? AL @ 17:46, 24. Nov 2009 (UTC)
Jes ! Kio estas la ĝusta kodo ? AL @ 17:57, 24. Nov 2009 (UTC)

Kandidatoj pri administranteco[redakti fonton]

Saluton,

laŭ mia impreso nia vikipedio povus havi du pliajn administrantojn (Kastelobrankon kaj min), ĉar pri ambaŭ ne estis kontraŭvoĉoj, kaj vi kiel burokrato povus efektivigi la elekton. Certe la afero ne urĝas, sed ankaŭ ne estas kialo prokrasti ĝin, ĉu?

Umbert' 19:23, 20. Dec 2009 (UTC)

Saluton, Umbert'. Vi jam estas administranto. Mi ĵus aranĝis tion. Sed ankaŭ Castelobranco ricevis la staton. Kore --Tlustulimu 20:08, 21. Dec 2009 (UTC)
Dankon! Mi klopodos zorge kaj celtaŭge labori! – Umbert' 20:10, 21. Dec 2009 (UTC)

Dankon, kolego ke vi prizorgis la administrantigon de la lastaj kandidatoj. Mi ĵus translokiĝis al nova hejmo kie ne jam estas fiksa telefono, kaj sekve ne reta ligo. Mi retumas foje el retkafejoj kiam mi vizitas najbaran urbon ... ja malofte. Ĝis baldaŭ ! Arno Lagrange @ 16:06, 22. Dec 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:32, 24. Dec 2009 (UTC)

Kara, RG72. Mi jam aldonis mian nomon al la listeto. Eble tio ja helpos. Kore --Tlustulimu 20:43, 24. Dec 2009 (UTC)

--→ Airon 16:17, 31. Dec 2009 (UTC)