Uzanto:Dario Aralezo/provejo/kol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturrezervejo Rdejskij
ruse Рдейский заповедник


Bazaj informoj
Situo: RusioRusio,
Novgoroda provinco
Plej proksima urbo: Ĥolm
Geografia situo 57° 16′ 9″ N, 30° 48′ 8″ O (mapo)57.26916666666730.802222222222Koordinatoj: 57° 16′ 9″ N, 30° 48′ 8″ O (mapo)
Naturrezervejo Rdejskij (Novgoroda provinco)
Naturrezervejo Rdejskij (Novgoroda provinco)
DEC
Naturrezervejo Rdejskij
Naturrezervejo Rdejskij
Situo de Naturrezervejo Rdejskij
Map
Naturrezervejo Rdejskij
Areo: 369,22 km²
Fondita: 25-an de majo 1994
Estrado
Retejo: rdeysky.org
vdr

La naturrezervejo Rdejskij (ruse Рдейский заповедник) estas ŝtata naturrezervejo, situanta nord-okcidente en la Eŭropa parto de Rusio, fondita la 25-an de majo 1994 en la Novgoroda provinco de Rusio. Laŭ Internacia Unio por la Konservo de Naturo la naturrezervejo Rdejskij havas kategorion Ia – strikta natura rezervejo. La naturrezervejo Rdejskij troviĝas en la Ramsara listo de internacie gravaj malsekejoj.[1]

Situo[redakti | redakti fonton]

La naturrezervejo Rdejskij situas nord-okcidente en la Eŭropa parto de Rusio, en la distriktoj Ĥolmskij kaj Poddorskij de la Novgoroda provinco. La naturrezervejo troviĝas al la malaltaĵo ĉirkaŭ Ilmenj, sude de la lago mem kaj sufiĉe malproksime de tiu, en la basenoj de Lovatj kaj de ties alfluanto Polistj. Okcidente Rdejskij najbaras kun la naturrezervejo Polistovskij en la Pskova provinco, nur pro administraj kialoj tiuj du estas apartaj naturrezervejoj, oni povas rigardi ilin sola duobla naturrezervejo. Plejmulto de la teritorio kovras sfagnaj pluvmarĉoj, multas malgrandaj riveroj kaj lagoj.[1] La areo de la naturrezervejo Rdejskij estas 369,22 km². La naturrezervejon ĉirkaŭas speciala protekta zono, kies areo estas 48,44 km².[2]

  1. 1,0 1,1 Бобров, В. В.. (2015) “РДЕЙСКИЙ ЗАПОВЕДНИК”, Granda Rusia Enciklopedio 28 (ruse), p. 277. ISBN 978-5-85270-365-1.
  2. О нас / Территория (ruse). Oficiala paĝaro de la naturrezervejo Rdejskij. Alirita 2021-03-20.