Valeria Mazza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valeria Mazza
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1972 (1972-02-17) (52-jaraĝa)
en Rosario
Lingvoj hispanaitala
Ŝtataneco Argentino
Infanoj 4
Okupo
Okupo entreprenistomodelo • televida prezentisto
TTT
Retejo http://valeriamazza.com.ar
vdr

Valeria Raquel MAZZA (Rosario, Santa Fe; 17a de februaro 1972) estas argentina manekeno, prezentistino kaj entreprenisto. Ŝi estis la unua supermanekeno naskiĝinta en Hispanameriko.​

Ŝia sukcesa famo estas rilata ne nur al ŝia kariero en manekenado, sed ankaŭ al ŝiaj sociaj aktivecoj inter kiuj menciindas la posteno de Internacia Ambasadoro de Specialaj Olimpikoj en 1993 kaj baptopatrino de la pediatria fako de alta komplekseco de la Hospital Universitario Austral de Pilar Provinco Bonaero.​

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Valeria Mazza.

En ŝia kariero gravas nombraj defiloj kun famaj manekenoj kiel Claudia Schiffer, Naomi Campbell, Cindy Crawford, Elle Macpherson, Christy Turlington, Kate Moss kaj Linda Evangelista. Tiukadre ŝi laboris por la plej gravaj internaciaj markoj kiel jenaj: Valentino, Armani, Fendi, Dolce & Gabbana, Versace, Victoria's Secret, Christian Dior, Tommy Hilfiger, Ralph Lauren, Gianfranco Ferré, Donna Karan, Cavalli, inter aliaj.

Ŝi famiĝis internacie aperante sur la kovrilpaĝo de la plej gravaj revuoj de la fako modo: nome Sports Illustrated Swimsuit Issue, Glamour, Cosmopolitan, Vogue, Elle, Marie Claire, Amica, Harper's Bazaar, Grazia, Photo, Woman, Telva kaj aliaj publikaĵoj. Ŝi laboris kun gravaj fasonistoj kiel Gianni Versace, Giorgio Armani, Salvatore Ferragamo, Gianfranco Ferré, Kenzo, Issey Miyake, Thierry Mugler, Max Mara, Ralph Lauren, Carolina Herrera, Donna Karan, Dolce & Gabbana, Karl Lagerfeld kaj Valentino.

La ĵurnaloj The Sunday Times (Anglio kaj El Mundo (Hispanio), en 1996 organizis esplorsondadon por elekti la 100 plej elstaraj virinoj de la 20-a jarcento. Nur du manekenoj eniris en la definitiva listo: nome Valeria Mazza kaj Claudia Schiffer.

En 1996 ŝi estis elektita en Italio por prezenti la faman Kantofestivalon de Sanremo kun Pippo Baudo.[1] Ŝi formis parton de la Fondaĵo Kennedy kiu helpas al fizikaj kaj mensaj diskapabluloj.[2]

Guess, Escada, Versace, Chanel, Vichy, Clinians, Zeki Triko, Giorgio Grati, Dana B. & Karen, Halston, Chrysler, electre Paris, Apriorisette Escada A.G, Swatch kaj Bebe estas kelkaj de la markoj kiuj elektis ŝin por siaj reklamkampanjoj.[3] Krome, ŝi estis fotita de tre prestiĝaj fotistoj kiel Gilles Bensimon, Walter Chin, Bruce Weber, Herb Ritts, Patrick Demarchelier, Dominique Issermann, Stan Shaffer, Peter Lindbergh, Pamela Hanson, Mario Testino, Doug Ordway kaj Steven Meisel. Ŝi aperis sur la kovrilpaĝoj de pli ol 550 revuoj en la tuta mondo[4] kaj estis protagonisto de pli ol 86 komercaj reklamaĵoj de TV por markoj kiel Lux, Danone (kun Cindy Crawford), Sanpellegrino (calze e collant), Villavicencio (minerala akvo), Pepsi, Coca Cola kaj Falabella.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valeria Mazza y su vínculo cercano con Italia Alirita la 27an de januaro 2020, en www.buenosaires.italiani.it
  2. Valeria Mazza: la más linda de todas nació en Santa Fe Alirita la 17an de februaro 2021 en www.serargentino.com
  3. Forgotten supermodel: Valeria Mazza Alirita la 18an de julio 2022, en [1]
  4. "Llevo la etiqueta de modelo pero no dejo que eso me defina por completo: yo soy mucho más que eso" Alirita la 1an de julio 2022 en www.parati.com.ar

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valeria Mazza en la hispana Vikipedio.