Valo Amblés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valle Amblés)
La valo el Avilo.
Brutovojo el okcidento de la Valo Amblés.
Valle de Amblés el Sierra de Ávila.

Valle Amblés nome Valo Amblés [amBLES] estas subkomarko de la Komarko de Ávila de la provinco Avilo, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio, el Villatoro kiu plilarĝiĝas iom post iom ĝis Tornadizos de Ávila. La rivero Adaja [aDAĥa] estas la ĉefa rivero kaj liaj estas Ullaque [uĜAke], Hija [Iĥa], Picuezo [piKŬEzo] kaj Paradillo [paraDIljo].

Ĉefa enspezofonto estas terkulturado sen irigacio, sed akvabundo rezultis en progreso de kultivoj de irigacio kiel fragoj kaj paŝtejoj por brutobredado por lakto kaj viando. Gravas nutraĵa industrio per buĉejoj en Muñana, La Torre kaj Muñogalindo. En la areo proksima al Villatoro gravas ĉasado. Lastatempe ekgravis rura turismo.

Ties municipoj estas jenaj: Villatoro, Aldea del Rey Niño, El Fresno, Riofrío, Mironcillo, Niharra, Gemuño, Padiernos, Solosancho, La Torre, Muñopepe, La Hija de Dios, Narros del Puerto, Muñana, Santa María del Arroyo, Muñotello, Pradosegar, Amavida, Poveda, Muñogalindo, Salobralejo, Muñochas, Salobral, La Serrada, Sotalvo, Riofrío kaj La Colilla.

Estas anekdotoj ekde kiam ĉe Robledillo, (en Solosancho), oni filmis scenojn de la filmo Conan the Barbarian (1982) en 1981.​ Oni diras, ke la falsa sango alportita el Holivudo frostiĝis dum malvarmaj tagoj kaj por eviti tion oni misis ĝin kun vodko kaj tiel la "mortintoj" kiuj kuŝis postbatale trinkis tion kio devus esti ilia propra sango. Krome la filmado koincidis kun la Puĉo en Hispanio en 1981 kaj la Guardia Civil. En la areo oni memoras pri la partoprenoj de la tiam infano Jorge Sanz, kiu ludis la rolon de la juna Conan kaj de la seksalloga Nadiuska.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Herrero Matías, Miguel (1996.). La Sierra de Ávila. Geomorfología del área de contacto del Sistema Central con la cuenca del Duero entre los ríos Adaja y Tormes. Institución Gran Duque de Alba de la Excma. Diputación Provincial. Ávila. ISBN 84-89518-16-5.
  • Garzón Heydt, G; Ubanell A.G.; Rosales F (1981). «Morfoestructura y sedimentación terciarias en el valle de Amblés (Sistema Central Español)». Cuadernos de Geología Ibérica (Madrid) 7: 655-665.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]