Saltu al enhavo

Valo de Alkudjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Valo de Alkudjo historia (fragmento de la antikva provinco de Manĉo, fare de Thomás López Pensionista, 1765).

La komarko de Alcudia, Alkudjo, konata ankaŭ kiel Valo de Alkudjo aŭ en la hispana Valle de Alcudia, pro la rivero Alcudia kiu fluas tra 75 km de tiu, estas unu de la ses komarkoj laŭ kiuj la Diputación Provincial (municiparo) de Ciudad Real divide la teritoriojn de la provinco Ciudad Real, en Hispanio. Formas ankaŭ municiparon laŭ la nomo de Asociación para el desarrollo sostenible del Valle de Alcudia y Sierra Madrona. Geomorfologie temas pri depresio de 1.200 km² etende de okcidento orienten en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, pli da 100 km longa, kun enorma riĉoj ekologia kaj pejzaĝa.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
Municipo Populacio Areo Denseco
Almodóvar del Campo 6.848 1.208,27 5,67
Almadén 6.288 239,64 26,24
Chillón 2.092 207,78 10,07
Agudo 1.867 229,96 8,12
Abenójar 1.615 423,43 3,81
Brazatortas 1.130 271,82 4,16
Guadalmez 889 71,99 12,35
Saceruela 672 247,28 2,72
Hinojosas de Calatrava 598 102,52 5,83
Cabezarrubias del Puerto 578 100,59 5,75
Alamillo 566 67,29 8,41
Almadenejos 490 102,88 4,76
Cabezarados 351 80,36 4,37
Valdemanco del Esteras 251 142,46 1,76

Estas ebenaĵo de anzinoj formata inter du montaroj 59 km longaj kaj 8,5 larĝaj. Tra ĝi fluas la rojoj Alcudia, Tablillas, la Galera, Guadalmez, Tartaneros kaj Ventillas. Alfonso la 8-a donis ĝin al la Ordeno de Kalatrava kaj Ferdinando la 4-a, konfirmis tian donacon en 1309, escepte periodon kiam ĝi estis donacita al Godoy.

En ĝi troviĝas la domaro de La Bienvenida, submunicipo de Almodóvar del Campo, Mestanza, Hinojosas de Calatrava, Cabezarrubias del Puerto kaj la vilaĝo de Alamillo. En la domaro de La Bienvenida troviĝas la ruinoj de la antikva romia urbo de Sisapo, kiu estis kerno de la romia minagado de la zono.

Historie la komarko estas rezulto de disiĝo el la jurisdikcio de la Ordeno de Kalatrava, kun ĉefurbo en Almagro.

Super la rivero Alcudia kaj inter Chillón kaj Almadenejos estis ponto 90 m longa laŭ kiu la riveron trapasis fervojo; sed katastrofo okazis je la 4a nokte de la 27-a de aprilo de 1884, pro ŝajne intenca[4] rompo de la vojo je la kilometro 276, krom la faligo de telegrafaj fostoj, elvojigis vagonaron kiu estis veninta el la estacio de Chillón portanta ĉefe soldatojn, kies granda parto droniĝis en la rivero aŭ mortiĝis pro la falo. Post kvin tagoj oni havis jam 50 korpojn, sed majoritato perdiĝis en la rivero.[5] Estis la unua granda fervoja akcidento de la historio de Hispanio; okazis 59 mortoj, el kiuj 54 de soldatoj de la reĝimento de Kastilio kaj 3 de Granado, krom 2 civiluloj, kaj 56 vunditoj, inter ili 2 seriozaj kiuj estis transportitaj al hospitalo de Almadén kaj aliaj 25 al Almadenejos.

  1. Asociación Para El Desarrollo Sostenible Del Valle De Alcudia, 2009. Arkivita el la originalo je 2010-08-20. Alirita 2011-04-29.
  2. http://www.dipucr.com/cgi-bin/mainbin/index.pl?action=redirect&cat=43&id=2636[rompita ligilo]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-28. Alirita 2011-04-29.
  4. Agustín Saez Domingo kaj Jose María Muñoz, "Catástrofe de Alcudia", en Procesos célebres. Crónicas de los Tribunales Españoles, Madrid: Imprenta de la Revista de Legislación, 1883.
  5. La Ilustración Española y Americana, eldono de 30-a de aprilo kaj 8-a de majo de 1884.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]