Vasko Popa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasko Popa
Persona informo
Васко Попа
Naskonomo Vasile Popa
Naskiĝo 29-an de junio 1922 (1922-06-29)
en Grebenac,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 5-an de januaro 1991 (1991-01-05) (68-jaraĝa)
en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Tombo Nova tombejo en Beogrado vd
Lingvoj serbarumanakroata vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater University of Belgrade Faculty of Philosophy • Universitato de Bukareŝto vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vasile "Vasko" POPA (serbe Васко Попа) (la 29-an de junio 1922 en Grebenac, Voivodino - la 5-an de januaro 1991, en Beogrado) estis serba poeto de rumana origino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Васко Попа
Popa sur poŝtmarko de Serbio de 2022.

Vasko Popa naskiĝis la 29- an de junio 1922 en Vojvodino, Jugoslavio en familio de rumana deveno. En la 1930-aj jaroj, post fino de liaj studoj ĉe la Fakultato de Filozofio, ĉe la Universitato de Beogrado, Serbio, li decidis daŭrigi studi en lokoj kiel Bukareŝto kaj Vieno. Dum la Dua Mondmilito li surprizis germanan grupon per siaj poemoj. En la milito, li batalis kun la partizanoj, kune kun Tito, kaj estis malliberigita fare de la germanoj en la Beckerek koncentrejo, en jugoslava teritorio.

En 1949, kiam la milito jam finiĝis, Vasko Popa decidis diplomiĝi ĉe la Rumana Grupo ĉe la Fakultato de Filozofio, ĉe la Universitato de Beogrado. Li komencis publikigi siajn poemojn en rumana revuo kaj en la gazeto Borba ("Batalo"). En 1956 li estis la unua gajninto de la Branko-Poezio-Premio, nomita laŭ la serba poeto Branko Miljkoviĉ.

La 29-an de majo 1972, Popa inaŭguris librovendejon kie troviĝis ĉiuj liaj poemoj kaj kelkaj poŝtkartoj kiujn li eldonis. La librovendejo estis baptita Slobodno lišće (liberaj folioj).

Li mortis la 5-an de januaro 1991, en la aĝo de 68, lasante plurajn poemojn kiel memoron. Li estas entombigita en la Nov-Beograda Tombejo, en la personecsekcio [1].

Stilo[redakti | redakti fonton]

Vasko Popa skribis en konciza modernisma stilo kiu ŝuldis multon al superrealismo kaj serbaj popoltradicioj (per la influo de serba poeto Momčilo Nastasijević) kaj absolute nenion al la Socialisma Realismo kiu dominis orienteŭropan literaturon post la Dua Mondmilito. Li kreis unikan poezian lingvon, plejparte elipsan, kiu kombinas modernan formon, ofte esprimitan per parollingva alparolo kaj oftaj idiomaĵoj kaj frazoj, kun malnovaj, buŝaj popolaj tradicioj de Serbio - epopeaj kaj lirikaj poemoj, rakontoj, mitoj, enigmoj, ktp. En lia verkado, teraj kaj legendaj motivoj miksiĝas, mitoj aperas el la kolektiva subkonscio, la heredaĵo kaj ĉiutagaĵo estas en konstanta interagado, kaj la abstraktaĵo reflektiĝas en la specifa kaj konkreta, formante unikan kaj eksterordinaran poezian dialektikon [2].

En nekrologo de The New York Times, la verkinto mencias ke la angla poeto Ted Hughes laŭdis Popa kiel "epopeo" kun "vasta vizio". Meksika poeto kaj Nobel-premiito Octavio Paz diris, "Poetoj havas la doton paroli por aliaj, Vasko Popa havis la tre maloftan kvaliton de aŭdado de la aliaj."

Ekde lia unua libro de versoj, Kora (Ŝelo), Vasko Popa konstante akiris en staturo kaj populareco. Lia poezia atingo - ok volumoj da verso skribitaj dum periodo de 38 jaroj - ricevis ampleksan kritikistaplaŭdon kaj en lia naskiĝlando kaj ekstere. Li estas unu el la plej tradukitaj serbaj poetoj kaj tiutempe li fariĝis unu el la plej influaj mondpoetoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Kora (Ŝelo), 1953
  • Nepočin polje (Neripoza kampo),1965
  • Sporedno nebo (Dua ĉielo), 1968
  • Uspravna zemlja (Tero starigita) 1972
  • Vučja so (La salo de Lupo), 1975
  • Kuća nasred druma (Hejmo ĉe la mezo de la vojo), 1975
  • Živo meso (Kruda viando), 1975
  • Rez (La tranĉo), 1981
  • Gvozdeni sad (Fera plantago), nekompletigita

Kolektaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Od zlata jabuka (Pomo de oro), kolekto de popolaj poemoj, rakontoj, proverboj, enigmoj, kaj malbenoj elektitaj el la vasta korpo de jugoslava popolliteraturo, 1958
  • Urnebesnik: Zbornik pesničkog humora (Plektita homo: Kolekto de poezia Humuro), selektado de serba spriteco kaj humuro, 1960
  • Ponoćno Sunce (Meznokta Suno), kolekto de poeziaj revvizioj, 1962

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]