Ventura de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ventura de la Vega

Buenaventura José María de la Vega y Cárdenas konata kiel Ventura de la Vega (Bonaero, Vicreĝlando de Río de la Plata, 1807 - Madrido, 1865) estis hispanamerika verkisto kaj dramaturgo kiu famiĝis en Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Bonaero, tiam ĉefurbo de la Vicreĝlando de Río de la Plata, la 14-a de julio de 1807. Lia mortonta patro montris deziron ke li estu edukita en Hispanio kaj kiam li estis 11jaraĝa, post la okazo de la Maja Revolucio kaj dum la Milito por Sendependigo de Argentino, lia patrino sendis lin al duoninsulo zorge de onklo lia. Li rapide adaptiĝis al Hispanio. En la lernejo San Mateo de Madrido li estis disĉiplo de Alberto Lista, el kiu li ricevis emon al modera klasikismo, kaj kompano de José de Espronceda, kun kiu li formis parton de la Socio Los Numantinos, pro kio li estis arestita en monaĥejo de Madrido.

Post la morto de lia onklo, finita la milito kaj konsolidita la sendependo argentina, lia familio petis ke li revenu al Bonaero sed Ventura decidis resti en Hispanio.

Konservativulo ekde 1836, li iĝis instruisto de Isabel la 2-a kaj direktoro de la Teatro Español en 1847, kaj akademiano de la prilingva akademio en 1842; en sia enirdiskurso li atakis la Romantikismon pro ties socia agresemo. Liaj junulaj ideoj, iom volteranaj, evoluis al religiemo, ĉefe post sia geedziĝo kun fama kantistino Manuela Oreiro de Lema (1838).

Verko[redakti | redakti fonton]

Ventura de la Vega estis poeto kaj lirika kaj drama. Liaj poemoj, foje pri cirkonstancoj, montras fajnecon kaj formalan eleganton. Ĝenerale, kaj en poezio kaj en teatro, li estas klasikema kaj kontraŭa al la Romantikismo, sed foje li ricevas ties influon. Liaj poeziaj libroj estas la jenaj: Rimas americanas (Havano, 1833, nur la unuaj poemoj), Obras poéticas (Parizo, 1866) kaj Poesías líricas (Madrido, 1873). Kiel komediverkisto sekvis la tendencojn de Leandro Fernández de Moratín kaj Manuel Bretón de los Herreros kaj montris principarojn klare burĝajn kaj mezklasajn, pere de hejm-komedioj realismaj kaj moraligaj. Li iĝis tiele pioniro de la teatro de Adelardo López de Ayala kaj de la alta komedio de Jacinto Benavente. Senlava tradukisto, li lasis pli ol 86 tradukojn de teatraĵoj, inter ili multaj de Eugène Scribe.

Li verkis libretojn de zarzuela kiaj Jugar con fuego (1853), por Francisco Asenjo Barbieri. Lia plej konata komedio estas El hombre de mundo (1845), historio pri diboĉulo turmentita de ĵaluzo, kiun Marcelino Menéndez Pelayo konsideris tro artefarita. Frazo el tiu verko, "Todo Madrid lo sabía, / todo Madrid menos él" (la tuta Madrido sciis ĝin, / la tuta Madrido escepte lin) iĝis populara esprimo. Li kultivis ankaŭ la historian teatraĵon per verkoj kiaj Don Fernando de Antequera (1847) aŭ La muerte de César (1865), tiu lasta tre aprezata de Juan Valera. La kritikistoj elstarigas en tiu aŭtoro la bonkvalitan versigostilon kaj lian respekton al la historia dokumentaro. La muerte de Curro Cejas (1866) estas parodio de la menciita verko farede la propra aŭtoro mem. Dediĉis du verkojn al Cervantes: Don Quijote en Sierra Morena (1832), baze sur la epizodo de Cardenio kaj Dorotea, kiu havigis al li laŭdojn de Larra, kaj Los dos camaradas, (1857), pri la vivo de Cevantes.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).
  • Eldono de Michael Schinasi, Ventura de la Vega. Poemas. Salamanca: GES XVIII (Universidad de Salamanca), 2005.
  • José María Aubin, Mármol y Bronce, Ángel Estrada y Cía., Buenos Aires, 1911

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]