Verda Kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Verda Kato estis esperanta kabaredo en Parizo, fondita en 1920 de la lorena verkisto Raymond Schwartz el la grupo «Amika Rondo». La libro Verdkata Testamento kolektas amuzajn poemojn de Schwartz por la kabaredo.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia «miauejo» ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon de la famega Nigra Kato (fr), artista kabareto kiu floris de 1885 ĝis 1897. La programoj de la Verda Kato, inspiritaj de Facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis la Verdan Katon en 1925, kaj verkis Verdkata Testamento en 1926. Lin anstataŭis Paul Echard sed fine de 1927, kiam Echard forveturis eksterlanden, la Verda Kato ĉesis. Ĉefaj partoprenintoj: Le Cornec, Nels, Menu de Menil[1], Marchand, Dubois, Aisberg, Grenkamp.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1907, oni organizis en Parizo vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, teo-kunvenojn, promen-ekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj ekde 1909 fariĝis «La Esperantista Kabaredo», prapatro de la Verda Kato. Antaŭ la milito, oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Parizo.

En 1924 Jacques Camescasse organizis ĉiuĵaŭde Esperantistan tagmanĝon. Sed la 12-an de decembro 1925, Georges Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la 12-a, trimonatajn; ili estis precipe propagandaj kunvenoj: oni invitis ĵurnalistojn, sciencistojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝis kun 50 ĝis 100 esperantistoj.

En 1931, Alfred Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj); en 1933, alian ĉiumerkredan (Balliman). Plie, oni kreis rendevuojn en Parizo kaj provinco; la ĉiekonata estas tiu de la kafejo Talma fondita de Ferrari (ĉiusabate) en Parizo. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo estis la «Verda Kato», Esperantista kabareto en Paris, fondita en decembro 1920 de la Esperanto-grupo «Amika Rondo».

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Félicien Menu de Menil (Barono), Franco, (1860 - 1930) ĵurnalisto, verkisto kaj muzikisto, komponis la muzikon de la himno "La Espero"

Fontoj[redakti | redakti fonton]