Verdkata testamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Verdkata Testamento
Verdkata Testamento
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1926
Urbo Parizo
Eldoninto Esperantista Centra Librejo
Paĝoj 126
Information icon.svg
vdr

Verdkata Testamento [1][2] estas originale Esperantlingve verkita 126-paĝa poemaro de Raymond Schwartz, eldonita en 1926 ĉe Esperantista Centra Librejo. Estas represo el la jaro 1974. Ekzistas ankaŭ KD-versio de la libro, voĉlegita de Stano Marček kaj eldonita de li en 2010.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kia lerteco en la versfarado, kia ĵonglado kun la vortoj, kiaj neatenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktualaĵoj, ĉiam en perfektaj versoj senmanke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn. 
— 1926, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 136; Historio Esperanto II, paĝo 606

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4807, paĝo 403
  2. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 131; en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 606, kaj en Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]