Viŝakhapatnam

| Viŝakhapatnam | |||
|---|---|---|---|
| metropolo administra teritoria unuo plej granda urbo urbo setlejo | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
| Poŝtkodo | 530/531 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 035 922 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 181 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 17° 42′ N, 83° 18′ O (mapo)17.69388888888983.292222222222Koordinatoj: 17° 42′ N, 83° 18′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 45 m [+] | ||
| Areo | 640 km² (64 000 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Viŝakhapatnam (telugue విశాఖపట్నం) estas industria kaj universitata urbego kaj havenurbo de la subŝtato Andra-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La urbo disfamiĝis, kiel "La Juvelo de Orienta Marbordo".
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 2 035 922 loĝantoj sur areo de 640 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 181 loĝantoj/km². Laŭ oficiala takso, citita en la gazeto The Times of India, en 2021 temis pri 2 358 412 urbanoj.[1]




Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 6250xx
- Telefonkodo: (91)891
- Aŭtokodo: AP-31 - AP-33
Situo
[redakti | redakti fonton]Viŝakhapatnam situas sur ebenaĵo laŭ Bengala golfo laŭ ĉefvojo kaj fervojo, kiuj sekvas la marbordon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la urbo troviĝis en la hindaj epopeoj en la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Ekde la 16-a jarcento eŭropanoj profitis la havenon. En 1804 britaj kaj francaj ŝipoj tie kontraŭbatalis. La moderna haveno en 1927 konstruiĝis. Precipe en la 1980-aj jaroj Visakhapatnam industriiĝis. En la haveno ankaŭ la Mararmeo trovis lokon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Viŝakhapatnam havas flughavenon. La haveno apartenas al la plej gravaj havenoj de Barato. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Viŝakhapatnam havas tropikan klimaton. En majo estas la plej varma: 32 °C, en januaro estas la plej malvarma: 23 °C. Jare pluvas po 955 mm, precipe inter julio-oktobro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- bestoĝardeno de 1972
- universitato
- muzeo
- biblioteko
- marborda longa strando




