Via Campesina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Alegría, malnova ĝenerala sekretario de Via Campesina antaŭ la manifestacio kontraŭ la Monda Organizaĵo pri Komerco en Honkongo en decembro de 2005

Via Campesina (hispane por "kamparana vojo") priskribas sin mem kiel "internacia movado kiu kunordigas kamparanajn organizojn de malgrandaj kaj mezgrandaj produktantoj, terkultivantaj laboristoj, kamparaj virinoj kaj indiĝenaj komunumoj de Azio, Afriko, Ameriko kaj Eŭropo".

Ĝi estus fondita en 1993 de Rafael Alegría. Komence ĝia ĉefsidejo estis en Tegucigalpo (Honduraso); nun ĝi estas en Ĝakarto, Indonezio.

La valoroj de tiuj organizoj estas: alimondismo, defendo de malgrandskala familia kultivisteco kaj de la popoloj, precipe la indiĝenaj popoloj, kaj landoj kontraŭ la grandskala kultivado, la submetigo de agrikulturo je la transnaciaj firmaoj kaj kapitalismaj fortoj, lukto por agra reformo, rifuzo de la patentigo de vivantaĵoj, GMOj , admono al agra reformo, rajto de ĉiu lando je nutraĵa sendependeco. pluigenda

Ĝia nuna parolperanto fariĝis la iama parolperanto de ĉiananta franca agrikulturista sindikato Kamparana Konfederacio: José Bové.

Eksteraj ligiloj