Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/33

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradiciaj japanaj dolĉaĵoj
Tradiciaj japanaj dolĉaĵoj

Tradiciaj japanaj dolĉaĵoj (japane: 和菓子, wagashi en latinliterigo laŭ la Hepburn-sistemo, prononco [ŭagaŝi]) estas produktitaj el naturaj plantaj ingrediencoj, precipe el kansukero, azuki-faboj, rizfaruno, tritikfaruno kaj kanten (agaragaro). La vorto wagashi signifas japana dolĉaĵo: wa (和), japana, kaj gashi (菓子), dolĉaĵo. La nomo de klasikaj wagashi estas kutime nomo de natura belaĵo aŭ vorto el klasika belarto. Dolĉaĵoj faritaj el aliaj ingrediencoj aŭ devenaj el Okinavo, Ĉinio, UsonoEŭropo ne estas nomitaj wagashi, sed ekzemple Yogashi (洋菓子).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Bonaero - Argentino - Germana Imperiestra Regno