Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/39

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GermanioGermanujo estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.

La oficiala titolo estas Federacia Respubliko Germanujo (germane: Bundesrepublik Deutschland [Búndesrepubli:k Dójĉlant] Pri tiu ĉi sono aŭskultu), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidanto post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss. La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo (nun: Federacia urbo) Bonn.

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.

Germanio havas pli ol 80 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la due plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Schuhplattler - Diandlo - Platbeka anaso