Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/46

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de Aviceno el 1271

Aviceno (perse ابن سينا, arabe ابن سينا, latine Avicenna, greke Aβιτζιανός; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 980, en Afŝana, mortis la 18-an de junio 1037, en Hamadan) estis persa filozofo, kuracisto kaj astronomo.

Krome oni povas konsideri lin ankaŭ matematikisto, fizikisto, kemiisto, poeto, psikologo, teologo, islam-fakulo, Koran-fakulo, soldato kaj politikisto kaj do fakte li estis siatempa saĝulo.

Lia kompleta arablingva nomo estas
أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Rais). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko.

Li verkis ĉirkaŭ tridek librojn pri diversaj temoj, ĉefe pri filozofio kaj medicino. La plej famaj estas La libro de la kuracado kaj La kanono de medicino, konata ankaŭ kiel Kanono de Aviceno. Liaj disĉiploj nomis lin Ĉeiĥ el-Rais, tio estas 'princo de la saĝuloj', la plej granda de la kuracistoj, la Majstro laŭ antonomazio, aŭ la tria Majstro (post Aristotelo kaj Al-Farabi). Li estas unu el la ĉefaj kuracistoj de ĉiuj tempoj.


plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Simón Bolívar - Reĝa pingveno - Santiago-de-Kompostelo