Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/27

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarbraka Viŝnuo.

Hinduismo estas la ĉefa religio en Barato kaj Nepalo. La unua signifo de la vorto (uzita de islamanoj) estis la religio de la popolo, kiu loĝas trans la rivero Sindhu aŭ la Induso. Paroli pri "Hinduismo" estas iom kiel paroli pri "Eŭropismo"; la popoloj de Hindio kompreneble havas multajn malsamajn kredojn, same kiel tiuj de Eŭropo.

Iuflanke, en Barato oni povas trovi kelkajn pligrandajn sektojn, ekz. viŝnuismonŝivismon. Anoj de unu sekto konsentas la sanktecon de la aliaj kaj eĉ ofte, de aliaj religioj, do ilia rilato ne estas kiel ekzemple la rilato inter judismo kaj kristanismo.

Aliaflanke, oni ofte aŭdas, ke la fundo de hinduismo estas la Vedoj, la plejfruaj skribaĵoj de Hindio. Nur la sektoj, kiuj akceptas la Vedojn, estas "ortodoksaj". Ekzemploj de ne-ortodoksaj hindaj sektoj estas BudhismoĜajnismo.

Laŭ la popola religio de Barato, ankaŭ la epikoj Mahabarato kaj Ramajano estas sanktaj fontoj de hinduismo, same kiel la Puranoj (dirakontoj).

Hinduismo prezentas multajn diojn, sed laŭ kelkaj hinduaj teologiistoj ili estas nur diversaj aspektoj de la ununura Dio. Inter ili gravegas Ganeŝo, Kalio, Lakŝmio, kaj Sarasvatio.

Hindua spiriteco praktikiĝas precipe laŭ du ĉefaj skoloj, kiuj originas el du malsamaj diaĵoj Viŝnuo kaj Ŝivo, antikve el malsamaj devenoj, sed kiuj unuiĝis same kiel Brahmao en la komuna "stoko" kaj sinkretismo tipa por tiu religio: ŝivismo kaj viŝnuismo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Sarah Bernhardt - Amo - Virino