Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2020/Septembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 8 septembro 2020 1:31
Artikolo
Reza Homaminia (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
A11: Ne faris ion rimarkindan, kiel videblas el lia paĝo IMDB. Biografioj estis kreitaj en aliaj Vikipedioj ĉiuj en la lastaj 24 horoj, per IP-oj, kiuj ĉiuj geolokiĝas al la sama areo de Irano. Mi pardonpetas ĉar mi ne parolas Esperanton.
Uzanto
Naddruf (diskuto) 01:16, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĝi estas forigita fare de RG72 la 1-an de septembro 2020. Gamliel Fiŝkin 01:25, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 8 septembro 2020 1:31
Artikolo
Structured Investment Vehicles (SIVs) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 21:55, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 05:01, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sama afero pri Money Market Funds kaj Mortgage Backed Securities. Nepras forbaro de la komputilo.--kani (diskuto) 21:55, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 05:01, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 23 septembro 2020 7:35
Artikolo
Maxime Seveleu-Dubrovnik (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Anonima uazanto asertas ke la artikolo estas misinforma sinreklamado.
Uzanto
RG72 (diskuto) 07:43, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
--ThomasPusch (diskuto) 01:48, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne trovis menciojn de tiu ĉi homo nek en la rusa, nek en la belorusaj vikioj. RG72 (diskuto) 07:43, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 01:01, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ŝatus pardonpeti tuj, ke vi devas perdi vian tempon kaj atenton pri problemo, kiu venas de la ekstero de la Esperanta Vikio. La anonimulo persekutas ĉiujn miajn (Uzanto:Seveleu-Dubrovnik) redaktojn pri la belorusa araba alfabeto en la tuta Vikipedio. Samtempe li ne konstrue partoprenas diskutojn sur la diskutaj paĝoj, sed vandale malplenigas (OFFTOP) ĉiujn disponeblajn miajn spacojn (Uzanto:Seveleu-Dubrovnik), inter kiuj la diskutpaĝo pri mi en esperanta Vikipedio( Diskuto). Pro tio, plej multaj paĝoj pri la belorusa araba alfabeto estis blokitaj por redaktado (germana, angla, bel, Bel-Tarask, ukraina) kaj la diskutpaĝojn de ĉi tiu artikuloj , same kiel miaj uzantaj (1) kaj diskutaj (2) paĝoj . Li ankaŭ provis manipuli la komunan dosieron (redakti kreditojn kaj priskribojn, provi forigi (forlasita), nun protektita), kaj la uzanto mem estis sisteme malpermesita antaŭe (1) kaj nun 1, 2 . La uzanto identigas sin kiel Marat Gubaev kaj fanfaronas ke, pro dinamikaj IP-oj, li ne povos esti kaptita, kio sugestas konscian detruan konduton. Ankaŭ aliaj uzantoj estas persekutitaj de li, dum li provoke insultas Esperanton (1).
Komento Komento: Mi volus precizigi, ke la koncerna paĝo estas la vandaligita diskutpaĝo Diskuto:Maxime_Seveleu-Dubrovnik. La paĝon pri mi kaj la paĝon pri la eldonejo Vodary aldonis miaj kolegoj ĉe Fias. Ili klarigis, ke la akceptokriterioj estas tre specifaj en la esperanta Vikipedio kaj ke la esperanto-rilataj agadoj estus bonvenaj. Se fine vi vidas, ke tiuj artikoloj ne konformas al la gvidlinioj, nepre forigu ilin! Plej amike, Seveleu-Dubrovnik (diskuto) 09:40, 23 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En esperanta vikio oni povas trovi multajn artikolojn pri esperantistoj kaj ĉirkaŭesperantaj aferoj, eĉ tiuj kiuj ne estas notindaj laŭ normoj de aliaj vikipedioj. Eble oni povas lasi ankaŭ la tiun ĉi. Kaj iuokaze ni nepre ne devas partopreni en ies ĉikanokampanjo kontraŭ nia samideano kaj kolego je vikipedia agado.--Goren (diskuto) 22:06, 14 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Republic of Crimea (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo de anonimulo tute en la angla kaj sen korespondo inter titolo kaj enhavo
Uzanto
--kani (diskuto) 01:01, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva enhavo. RG72 (diskuto) 02:44, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Fms (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo de anonimulo, stultaĵo, certa vandalaĵo se oni legas fine (oni donas kapon de homoj kiel premio). Ne estas ligoj al aliaj lingvoj, nek io ajn en aliaj gravaj lingvoj.
Uzanto
--kani (diskuto) 16:17, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĝi estas forigita fare de RG72 la 29-an de septembro 2020. Gamliel Fiŝkin 01:28, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 20:10, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Artie Lange (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fakte la artikolo povus resti, se oni aldonus du frazojn; la problemo de tiu anonimulo estas ke tiu jam havis kutimon trudi tiajn artikolojn kun nur unu frazo, ĈIAM LA SAMAN: "estis populara usona muzikisto, verkisto, komikulo, kaj aktoro." Kaj li vole nevole tre ofte metas erarojn aŭ mensogojn en tiom mallonga artikolo. Tiuokaze li murdis ("estis") kaj atribuas en kategorioj premiojn Oskar kaj Grammy, kio estas mensogo.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:51, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 02:59, 29 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mia propono estas forbari tiun komputilon por monatoj. Tion jam oni faris iam, se mi ne eraras.--kani (diskuto) 20:51, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Evidente tmas pri la sama anonima vandalo, kiu ĉiam kreas unufrazajn artikoletojn, kun parte aŭ komplete eraraj informoj. Ekzemple ĉi-foje la artisto estis markita kiel Grammy-laŭreato ktp, kio estas malvero. Mi forigis la artikolon kaj blokis la fuŝulon. RG72 (diskuto) 02:59, 29 sep. 2020 (UTC)[Respondi]