Viktor Andrijoviĉ Kravĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Andrijoviĉ Kravĉenko
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1905 (1905-10-11)
en Dnipro
Morto 25-an de februaro 1966 (1966-02-25) (60-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioUsono
Alma mater Dnepra Ŝtata Teknika Universitato
Okupo
Okupo diplomatoverkistomilitistopolitikistoinĝeniero
vdr

Viktor Andrijoviĉ Kravĉenko, originale Ві́ктор Андрі́йович Кра́вченко (n. la 11-an de oktobro 1905, m. la 25-an de februaro1966) estis ukraina inĝeniero, sovetia ŝtatoficisto, kiu akiris politikan azilon en Usono kaj kiu atingis internacian famon danke al polemika proceso de francaj komunistoj, kiun li venkis.

Li estas ankaŭ aŭtoro de memuaroj pri la vivo en Sovetunio, en kiuj li priskribis subpremojn kaj la holodomoron.

Mi elektis liberecon[redakti | redakti fonton]

Lia libro "I choose freedom" (Mi elektis lliberecon), en 1946 originala eldonita en la angla, fariĝis monda furorlibro tradukita al deko da lingvoj, en kiu li priskribis la kolektivigon en la Stalina Sovetunio, la gulagajn tendarojn kaj la kunlaboron de la registaroj de Stalino kaj Hitlero, same kiel la Holodomoro. Stalin ordonis la "ekstermon de la kulakoj kiel klaso", kaj Kravĉenko vidis per siaj propraj okuloj kiel la politiko estis efektivigita. Dum ĉi tiu misio, Kravĉenko ankaŭ venis por la unua fojo en la ungegoj de la sekureca servo NKVD. Kiel juna viro, Kravĉenko frekventis agrikulturan lernejon, kaj li ekkomprenis ke unu el la problemoj estis ke homoj malsatas tiom multe ke ili ne povas rikolti la kultivaĵojn.

La libro daŭre estas populara. Ĝi estis represita multfoje, eĉ jardekoj post la unua publikigo, almenaŭ en 1988  kaj 2007.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj ekzistas en jenaj lingvoj:

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • I Chose Freedom: The Personal and Political Life of a Soviet Official, Charles Scribner, New York, 1946.
  • I Chose Justice, Charles Scribner, New York, 1950.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Kravchenko, Victor (1946). Yo escogí la libertad; vida ínitima y política de un alto funcionario soviético fugado de la Embajada de la U.R.S.S. Washington, World Cat, Madrid: OCLC 21958815,
  2. (hu) Balázs, Viktoro Kravĉenko: Mi Elektis Liberecon, www.maladype.hu, arkivita de la originalo, la 16-an de oktobro 2020.
  3. (pl) Wybrałem wolność : życie prywatne i polityczne radzieckiego funkcjonariusza, 2009, Worldcat.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gulago

János Rózsás