Viktor Oliva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Oliva
Persona informo
Naskonomo Viktor Olíva
Naskiĝo 24-an de aprilo 1861 (1861-04-24)
en Nové Strašecí
Morto 5-an de aprilo 1928 (1928-04-05) (66-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno vd
Memorigilo Viktor Oliva
Profesio
Okupo pentristo • vidartisto • portretisto • ilustristotipograforedaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktor OLIVA (naskiĝinta la 24-an de aprilo 1861 en Nové Strašecí, mortinta la 5-an de aprilo 1928 en Prago) estis ĉeĥa grafikisto, pentristo kaj afiŝartisto de secesistilo. En Parizo li flegis la bohemiismon.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Oliva ekstudis en la aĝo de 17 jaroj ĉe la Akademio de vidaj artoj Prage ĉe la pentristo kaj restaŭristo František Sequens, antaŭ iro Munkenon[1] Munkene li aliĝis al la ĉeĥa porartista societo "Škréta", kiel Luděk Marold kaj Alfons Mucha[2].

En 1888 Oliva estis allogita kiel multo da aliaj de Montmartre; li vivis plurajn jarojn en Parizo kaj amikiĝis tie kun la samlandanoj Mikoláš Aleš, Jakub Arbes kaj Karel Vítězslav Mašek. Oliva ankaŭ entuziasmiĝis pri balonveturo: en 1891 li ĉeestis flugon de la balonpioniro Louis Godard: veturo ilia kondukis de Prago ĝis la Balta Maro. Ĉi-prie li verkis romanon kiun eldonis la eldonejo de J. R. Vilímek.

Reveninte patrujen li fariĝis, en 1897, bildredaktoro ĉe la gazeto "Zlatá Praha" kaj la enciklopedio Ottův slovník naŭčný. Por la leksikono li laboris dum 19 jaroj. Tiam li ankaŭ konatiĝis kun Anna Adamcová kiu edzigis lin kaj naskis filon Viktor. Sed Anna forlasis lin ne mallonge poste pro konatiĝo kun kantisto kaj la pentristo devis sole eduki la idon.

Pli ol kvarona jarcento Oliva estis tre kreiva pasigante multe da tempo kun la longjara amiko kaj vaganta verkisto Josef Kořenský kies vojaĝrakontojn li ilustris.[3]

Oliva estis multflanka grafikisto por praktikaj aferoj. Li dejznis librojn, ekslibrisojn kaj reklamilojn, sed ankaŭ pentris pejzaĝojn kaj scenejajn dekoraciojn por teatroj. Krome multas liaj plafonbildoj ekz. por la Burĝa domo de la societoj Měšťanská beseda en Pilzeno. Lia plej fama bildo Piják absintu) de 1901 pendas en la praga kafejo Slavia kaj montras la verdan muzon. Jen titoloj de aliaj famaj verkoj: Damo ruĝe, Damo blanke (Anna Karenina), V lázních, Panjo Slavia kaj Adiaŭo.

Li estis entombigita sur tombejoj Olšany de Prago.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1889: librobildoj por verko de Svatopluk Čech: Pravý výlet pana Broŭčka do měsíce
  • 1895/96: afiŝo Topičův salon
  • 1901: Piják absintu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of Viktor Oliva ĉe olivabsinth.com
  2. Roman Prahl: München und die Anfänge des Modernismus in der tschechischen Kunst. Ĉe: zeitenblicke.de
  3. Jiřina Todorovová: "Obrazový doprovod českýĉ cestopisů z přelomu 19. a 20. století."