Viktoras Petkus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoras Petkus
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1928 (1928-05-17)
en Aleksandrai
Morto 1-an de majo 2012 (2012-05-01) (83-jaraĝa)
en Vilno
vdr

Viktoras Petkus (naskiĝis la 17-an de majo 1928 en Aleksandrai apud Rosieniów, mortis la 1-an de majo 2012 en Vilno) – litova disidento kaj defendanto de homrajtoj, post 1991 aktivulo de la litova Kristana demokratio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Viktoras Petkus finis elektran teknikumon en Vilno. En la jaroj 1947-53 la unuan fojon estis malliberigita pro agado en katolika kaj kontraŭkomunista asocio "Ateitis".

En 1954 en Vilna Universitato ekstudis filologion kaj literaturon, kion devis rompi post tri jaroj (kondamnita en proceso pro posedo de eksterleĝa literaturo kontraŭita al Sovetunio). De 1958 ĝis 1965 restis en gulagoj en Mordovio kaj malliberejo en Vladimir.

Post eliro al libero engaĝita en la Universitato, sed baldaŭ pro politikaj kialoj maldungita. Li laboris en urba malsanulejo en Vilno.

En 1975 estis kunaŭtoro de la fama "Kroniko de la katolika eklezio en Litovio", unu jaron poste protestis kontraŭ reprezalioj de la sovetaj regopovoj direktitaj al Sergej Kovalov.

Novembre 1976 kune kun Tomas Venclova, pastro Karolis Garuckas kaj Eitanas Finkelstainas kunfondis Litovan Helsinkan Grupon, laŭ la modeloj de Moskva Helsinka unio kaj Ukrainia Helsinka unio. Unu jaron poste ekziligita pro tio al gulago, en kiu restis 11 jarojn.

En majo 1988 li estis kunfondinto de la Liberec-Ligo de Litovio, kunlaboris kun aliaj agantoj favore al la homrajtoj, interalie kun fratulino Nijolė Sadūnaitė kaj Antanas Terleckas.

Post 1990 politike ligiĝis kun la kristana demokratio - malgraŭ ĝenerala akcepto por la direkto de ŝanĝiĝoj en Litovio, restis severa kritikisto de pluraj aspektoj de la loka realeco, en tio de grandaj influoj de postkomunistoj en politiko, amasmedioj kaj negoco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]